Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Dio ne ekzistas

de cellus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 1577

Lingvo: Esperanto

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-majo-30 03:31:19

mihxil:
pdenisowski:
mihxil:sufiĉas por tiuj diri ke ili ne kredas ke dio ekzistas.
Kial ne sufiĉas por vi? Kial tiu obsedo? Mi vere kuriozegas.
Ne malsufiĉas. Sed al mi ŝajnas esti domaĝe ke estas homoj kiuj ne aprezas la veron, kiu verdire elektas vivi en iluzio. Kaj interesas min kompreni kiel tio eblas, ke ŝajne cetere menssanaj homoj dume kredas je vitroklaraj sensencaĵoj.
Estas domaĝe ke vi (eble nescie) devas obsede ripeti viajn atakojn kaj insultojn kontraŭ religio por pligrandigi vin : rigardu tiujn stultajn kredantojn! MI estas tro inteligenta por kredi je iliaj iluzioj! Kaj MI povas ... eĉ devas! ... montri al la tuta kredantaro kiel neracia kaj stulta ili estis dum la lastaj 2000 jaroj!

Tede kaj kompatinde ....

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-30 06:02:58

pdenisowski:Estas domaĝe ke vi (eble nescie) devas obsede ripeti viajn atakojn kaj insultojn kontraŭ religio por pligrandigi vin : rigardu tiujn stultajn kredantojn! MI estas tro inteligenta por kredi je iliaj iluzioj! Kaj MI povas ... eĉ devas! ... montri al la tuta kredantaro kiel neracia kaj stulta ili estis dum la lastaj 2000 jaroj!

Tede kaj kompatinde ....
Nu, ŝajne nun via tute argumentado reduktiĝas al granda 'ad hominem'. Mi estas obseda, aroganta, teda kaŭ kompatinda.

Sed dume tio nenion diras pri mia pravo. Mia obsedeco tute ne rilatas al tio, kaj via senĉesa sugestado pri tio estas fakte ekstertema.

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-majo-30 08:29:37

mihxil: Sed dume tio nenion diras pri mia pravo.
"Via" pravo -- kiel interesa vortelekto.

lagtendisto (Montri la profilon) 2013-majo-30 10:08:46

pdenisowski:
mihxil: Sed dume tio nenion diras pri mia pravo.
"Via" pravo -- kiel interesa vortelekto.
Bonvolu igu mihxil dioegala samkiele en infaneco siajn gepatrojn agis al lin. Oni simple devas akzepti tion ordonon okulumo.gif

ghibulo (Montri la profilon) 2013-majo-30 11:47:45

pdenisowski:
mihxil: Sed dume tio nenion diras pri mia pravo.
"Via" pravo -- kiel interesa vortelekto.
Ne gravigu bagatelojn. Miĥil estas konvinkita, ke lia opinioj estas pravaj kaj tial li uzis 'mia pravo'. Vi povas simile diri pri via pravo kaj eble foje ni vidos, kies 'pravo' estas pli proksime al ('absoluta pravo' ).

pdenisowski:
Estas domaĝe ke vi (eble nescie) devas obsede ripeti viajn atakojn kaj insultojn kontraŭ religio por pligrandigi vin : rigardu tiujn stultajn kredantojn!...
Ne estu tiel koncernema, mi estas ankaŭ kredanto je Dio kaj nekomprenas liajn vortojn kvazaŭ ofendojn. Li nur nescias kaj nekomprenas niajn motivojn kaj bazo de nia kredo. Mi pensas, ke li konjektas, ke kredantoj neestas stultuloj, ke ili havas bonajn motivojn, kaj tial li debatas ĉi tie. Se li ĉesos debati, aŭ li estos ankaŭ kredanto aŭ li opinios, ke kredantoj estas vere stultaĵoj ridulo.gif

Jakovo (Montri la profilon) 2013-majo-30 17:08:42

pdenisowski:Tede kaj kompatinde ....
pdenisowski, teda kaj kompatinda estas viaj respondoj al miĥil. Vi ripete evitas paroli pri la temo kaj nur atakas liajn vortojn.

Por denove ripeti kion miĥil jam multfoje konstatis:

Ankaŭ mi ne pensas ke religiuloj estas stupidaj. Tute ne. Tamen estas fenomeno, ke ili ne taksas la temon religio kiel alian temon: Se ili aĉetas novan aŭton ili volas pruvon kaj faktojn ke ĝi pli bonas ol alia aŭto, sed se temas pri ilia kredo, ŝajnas ke nuniuj faktoj estas bezonataj. Eĉ plue, logikaj kaj eksperimentaj faktoj estas forviŝataj sen veraj argumentoj.

Do, eble vi povas respondi al mi la jenajn demandojn:

Kial vi kredas je dio? Ĉu pro racio aŭ ĉu pro tradicio?

Se nur estas pro tradicio, eble vi komprenos la "obsedon" de miĥil argumenti kontraŭ tiu tradicio kiu ekzemple malhelpas progreson de homaj rajtoj (samseksa geedziĝo) kaj kaŭzas militojn kaj teroron en la tuta mondo. Mi tamen agnoskas, ke por vi kaj kelkaj aliaj homoj tiu kredo estas komfortigilo.

Eble ni komencu per difini kiel oni atingas "scii" ion ajn: "Mi pensas, do mi estas." ŝajnas al mi esti la bazo de ĉiuj azertoj pri la mondo. Post tio oni ĉiam devas postuli ke oni estas trompata de oniaj sensoj, do oni devas fari eksperimentojn por certigi ke oni ne iluzias.

Do, bonvolu respondi al mi ankaŭ tion:

Ĉu ni ĝis tie samopinias pri la nia scio pri la realo?

codesito (Montri la profilon) 2013-majo-30 17:34:21

Ŝajnas ke la kredantoj jam rezignas pri defendi siajn religiajn praktikojn (ekscepte eble nur Palaman), ili nur sopiras ke la argumentoj de la ne kredantoj kontraŭ la ekzisto de dio ne estu definitivaj.
Do, ĉu vi kredantoj akceptas la malverecon de via religio? ĉu vi nur sopiras al la ebleco ke dio ekzistas? ŝajnas ke vi sentas ke dio ekzistas, sed ke ankaŭ vi ne defendas la praktikojn kaj dogmojn de via kristana grupo.

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-majo-30 22:46:36

codesito:Ŝajnas ke la kredantoj jam rezignas pri defendi siajn religiajn praktikojn (ekscepte eble nur Palaman), ili nur sopiras ke la argumentoj de la ne kredantoj kontraŭ la ekzisto de dio ne estu definitivaj.
Do, ĉu vi kredantoj akceptas la malverecon de via religio? ĉu vi nur sopiras al la ebleco ke dio ekzistas? ŝajnas ke vi sentas ke dio ekzistas, sed ke ankaŭ vi ne defendas la praktikojn kaj dogmojn de via kristana grupo.
Mi nur volis kompreni kial nekredantoj sencese atakas kredantojn kaj religiojn. Dank' al viaj interesegaj respondoj, mi plej bone komprenas viajn pensmanierojn, motiviojn, kaj kialojn.

La argumentoj de mihxil kaj aliaj nekredantoj ne neniel kaj neniam ŝangas mian kredon. Sed tiu estis via celo, vi ege misis.

Amike,

Paul

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-majo-31 00:15:41

Jakovo:Mi ne pensas ke religiuloj estas stupidaj. Tute ne. Tamen estas fenomeno, ke ili ne taksas la temon religio kiel alian temon: Se ili aĉetas novan aŭton ili volas pruvon kaj faktojn ke ĝi pli bonas ol alia aŭto, sed se temas pri ilia kredo, ŝajnas ke nuniuj faktoj estas bezonataj. Eĉ plue, logikaj kaj eksperimentaj faktoj estas forviŝataj sen veraj argumentoj.
Mi tute konsentas. Mi ne havas neniajn konkretajn pruvojn aŭ faktojn ke mia kredo pravas. Sed tia estas kredo. Oni ankaŭ ne povas science pruvi ke iu amas iun, malgraŭ ke preskaŭ ĉiu agnoskas ke amo ekzistas.

Jakovo:Kial vi kredas je dio? Ĉu pro racio aŭ ĉu pro tradicio?
Bona demando, sed ne facile respondeble. En daŭismo oni diras ke ne eblas priskribi vorte kio estas daŭismo - oni devas sperti ĝin por kompreni ĝin. Tiel estas ankaŭ mia (kristana) kredo. Mi scias (kaj bedaŭras) ke tio ne sufiĉas por la "sciencaj" nekredantoj, sed tiel estas.

Jakovo:Se nur estas pro tradicio, eble vi komprenos la "obsedon" de miĥil argumenti kontraŭ tiu tradicio kiu ekzemple malhelpas progreson de homaj rajtoj (samseksa geedziĝo) kaj kaŭzas militojn kaj teroron en la tuta mondo.
Ĝis antaŭnelonge preskaŭ ĉiu socio kontraŭstaras samseksan geedziĝon, kaj preskaŭ ĉiu socio kaŭzis militojn kaj teroron. Estas ja en la "kristanaj" landoj ke samseksa geedziĝo permesas -- ne en islamanaj, budaistaj, aŭ hindaj landoj. Kelkaj kristanaj eklezioj eĉ edzigas samseksajn parojn. Kaj estas multaj personoj kiuj kontraŭstaras samseksan geedziĝon, abortigon, ktp. por nereligiaj kialoj.

Jakovo:Mi tamen agnoskas, ke por vi kaj kelkaj aliaj homoj tiu kredo estas komfortigilo.
Estas iufoje komfortante, sed ne estas "komfortigilo." Ofte la kredo eĉ malfaciligas la vivon ridulo.gif

Dankon por la konsideremaj demandoj. Ni ne devas samopinii, sed estas ja bone ke ni povas tiel priparoli niajn vidpunktojn.

Amike,

Paul

ghibulo (Montri la profilon) 2013-majo-31 04:56:10

codesito:Ŝajnas ke la kredantoj jam rezignas pri defendi siajn religiajn praktikojn (ekscepte eble nur Palaman), ili nur sopiras ke la argumentoj de la ne kredantoj kontraŭ la ekzisto de dio ne estu definitivaj.
Do, ĉu vi kredantoj akceptas la malverecon de via religio? ĉu vi nur sopiras al la ebleco ke dio ekzistas? ŝajnas ke vi sentas ke dio ekzistas, sed ke ankaŭ vi ne defendas la praktikojn kaj dogmojn de via kristana grupo.
Ĉu vi vere komprenas ĉi tiun diskuton kiel milito? shoko.gif Ĉu vi pensas, ke ni devus sturmi kaj defendi... kaj se iu ne povas bone defendi, tiun oni devas esti bruligita per mokrido? ridulo.gif Eble vi pensas, ke se ĉitieaj kredantoj ne povas kredigi ĉitieajn nekredentojn per ĉidiskuto, vi havos nekontesteblan pruvon, ke Dio ne ekzistas kaj religioj estas malvera. Ĉu vi ne sentas, ke ĉi tiu aliro estas iomete naiva kaj puerila okulumo.gif

Reen al la supro