Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Dio ne ekzistas

de cellus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 1577

Lingvo: Esperanto

lagtendisto (Montri la profilon) 2013-majo-31 20:17:24

mihxil:
spreecamper:"Ĉu" estas peto. Kompreneble oni ankaŭ povas rifuzi tion peton. Se vi ne povas akzepti tion rifuzon. Tiam, tio tute sola estas via persona problemo.
Tiel oni tamen ne komunikas. Estas almenaŭ dece klarigi ke kaj prefere ankaŭ kial oni ne respondus demandi.
Sed estas agado laŭ via persona komunikkulturo. Homoj ne posedas samforma pensado ŝabloneca. Ene ilia pensado. Pli malpli homoj estas kreema. Tio ankaŭ inkludas ilia komunikkulturo.

mihxil:Sed simpla demando 'Vi ŝajne diris jene ke vi pretas intence ignori faktojn, bonvolu tion konfirmi aŭ malkonfirmi' vere ne ŝajnas al mi malfacile aŭ ĝene respondebla.
Do, sed ĉe al kiu 'boligas' la problemo? Kiu 'naĝas ene de marĉo intelekta'?

mihxil:Tion ne fari pli malpli montras ke li ne pretas komuniki entute.
'Ĉu' oni devas komuniki absoluta entute? 'Ĉu' oni devas havi opinion al ĉiu afero, demando k.t.p.? Mi opinias, ne. Plue. Laŭ mia persona komunikkulturo tio 'ne', tute ne signifas nek malĝentileco, nek stulteco, nek io de malboneco.

Vilinilo (Montri la profilon) 2013-majo-31 20:36:49

pdenisowski:
Kredo estas neracia - tial nomiĝas "kredo".
Do la diskutado estas finita.

"Diskuti kun persono kiu rezignis racion estas tiel, kiel doni kuracilon al mortinto." -- Thomas Paine.

pdenisowski:Sed NEkredantoj diras ke Dio NE ekzistas. Tio estas neadon, ĉu?

Se vi volas konvinki iun ajn, la pruvdevo estas via. Mi neniam klopodas "kredantigi" iun - se vi volas esti nekredanto, bone.
Mi pliofte diras ke mi ne kredas je Dio. Mi nur diras ke iu dio NE ekzistas kiam mi pensas ke sia difino estas memkontraŭdira. Mi pensas ke la Dio de la plimulto de kristanoj estas tute neekzistante ĉar la ekzisto de malbono en la mondo estas malkonsekvenca kun dio bona kaj justa; neniu kontraŭargumento por la Paradokso de Epikuro ŝajnas konvinkindan laŭ mi.

Tamen estas pli bonaj difinoj de dioj kiuj mi ne tuj neas. Laŭ la difino de kiu min demandas, mi povas respondi ke mi estas tute ateisto aŭ nur agnostiko.

Mi ankaŭ ne volas "nekredantigi" vin, mi nur diskutas ĉar mi pensas ke oni devas perracie ekzameni ĉiujn ideojn. Eĉ se ni neniun konvinku diskutante, almenaŭ ni esperu ke niaj propraj ideoj plifortiĝu.

lagtendisto (Montri la profilon) 2013-majo-31 21:04:31

Vilinilo:
pdenisowski:
Kredo estas neracia - tial nomiĝas "kredo".
Do la diskutado estas finita.

"Diskuti kun persono kiu rezignis racion estas tiel, kiel doni kuracilon al mortinto." -- Thomas Paine.
Kial vi citas aliajn iliajn opinion? 'Ĉu' vi mankigas propan, fortan opinion? Kial ne oni rajtas escepti racion de iu tuta persona afero?

Se vere la diskutado estas finita. Ĝin estas finita '0 : 0' .

Vilinilo (Montri la profilon) 2013-majo-31 21:12:58

spreecamper:

Kial vi citas aliajn iliajn opinion? Kial ne oni rajtas escepti racion de iu tuta persona afero?

Se vere la diskutado estas finita. Ĝin estas finita '0 : 0' .
Oni rajtas rezigni racion, mi tion agnoskas. Tamen, se oni ĝin rezignas, interŝanĝo de ideoj ne plu eblas.

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-majo-31 22:19:41

mihxil:
pdenisowski:
mihxil:Ĉu vere vi celas ke vi ankaŭ konsentas ke vi forviŝas logikajn kaj eksperimentajn faktojn sen veraj argumentoj?
Ĉu vi havas logikajn kaj eksperimentajn faktojn ke dio ne ekzistas?
Mia demando komenciĝis per 'ĉu'. Tio signifas ke respondo komenciĝu per 'jes' aŭ 'ne'. Eble iom da baza instruo pri esperanta gramatiko ne maloportunas en retejo nomata 'lernu!'.
Eble iom da gentileco kaj matureco ne maloportunas.

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-31 23:03:45

pdenisowski: Eble iom da gentileco kaj matureco ne maloportunas.
Eble, sed kial vi ne simple respondis la demandon? Ĉu ne estus ĝentile almenaŭ provi respondi demandon kiu estas tiom rekte al vi farita, kaj kiu vere ne estas tre komplika? "jes, efektive" aŭ "ne, estis miskompreno, mi ne tiel celis". Tiom simple.

lagtendisto (Montri la profilon) 2013-junio-01 07:47:50

mihxil:
pdenisowski: Eble iom da gentileco kaj matureco ne maloportunas.
Eble, sed kial vi ne simple respondis la demandon? Ĉu ne estus ĝentile almenaŭ provi respondi demandon kiu estas tiom rekte al vi farita, kaj kiu vere ne estas tre komplika? "jes, efektive" aŭ "ne, estis miskompreno, mi ne tiel celis". Tiom simple.
Pri 'kaj kiu vere ne estas tre komplika'. Laŭ mia persona komunikkulturo tion miskomprenus kiel riproĉo de stulteco. Sed aparte. Mi ankaŭ komprenas la deziron de mihxil por kompreni kial kredantoj agas tiel ili agas. La diskuto rememorigas min al artiklo en germana gazeto. Estas nomiĝis Religioj: respekto? Al kion?. Pli malpli estas respondo al artiklo Bonvolu agi plu respekteme.

http://translate.google.com

Jakovo (Montri la profilon) 2013-junio-01 08:38:18

Pdenisowski, mi fakte celis ekzakte tion, ke religio estas neracie. Vi ja diras ke vi estas racia homo ekstEr la kredo. Mi do volas scii kion vi dirus ekzemple en racia situacio. Ni inventu situacion: ekz. se domo brulas kaj vi devas saltis el deka nivelo aŭ bruliĝi. Ĉu vi tiam dirus ke iu dio vin helpus? Aŭ malpli ekstreme: kion vi opinias pri asekuro, ĉu necesas? Kio pri evoluado kaj abiogeneso, ĉu farita de dio?

AlfRoland (Montri la profilon) 2013-junio-01 10:56:27

Ĉu ne estas blasfemo meti fulmokonduktilojn sur preĝejoj?

lagtendisto (Montri la profilon) 2013-junio-01 12:52:19

AlfRoland:Ĉu ne estas blasfemo meti fulmokonduktilojn sur preĝejoj?
Eĉ se estus blasfemo. Leĝoj surlokaj regulas tion. Eĉ se ne ekzistas leĝo surloka pri tio. Por grandaj konstruaĵoj fajroasekuro kaj fulmokonduktiloj rekomendas sin.

Reen al la supro