关闭的
最多显示 500 条消息。
讯息: 1577
语言: Esperanto
mihxil (显示个人资料) 2013年5月29日下午6:47:21
palaman:Kial mi devus tion aserti, amiko?Ĉar se vi ne asertus, mi simple atribuus al hazardo la tutan okazon. Krome estas nur anekdoto. Se vi havus statistikajn faktojn ni povus paroli pri io.
palaman:Meze de tute sennuba ĉielo aperas speciala nubo, kiu kovras la lokon, kie estis Transformiĝo kaj estas la ortodoksa monaĥejo.Mi ne scipovas la rusan por vidi la filmon nek fakte aŭdis pri la fenomeno, sed sendube ekzistas por ĉio tre banala klarigo.
palaman (显示个人资料) 2013年5月29日下午7:17:44
Bedaŭrinde, plej detala priskribo de la afero, kritiko kaj pridiskuto atingeblas nur en kelkaj lingvoj, ekzemple en la rusa
http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%91%D0%BB%D0%B0%D0...
Kaj en la angla oni povas legi nur plej ĝeneralajn vortojn.
http://en.wikipedia.org/wiki/Holy_Fire
Sed mi povas atentigi vin ke la tuta diskutado ĉirkaŭ la miraklo rilatas al la sola (sed certe grava) demando: ĉu la fajro mirakle aperas en la malkovrita Sinjora Tombo, aŭ Patriarko mem simple flamigas ĝin.
Sed neniu povas nei la fakton ke la flambrilo reale aperas en la granda preĝejo, kie troviĝas kredantoj. Ĝi ja estas tute videbla kaj povas esti regisrtita per kameroj.
Ekzemple unu ekbrilo:
http://www.holyfire.org/image/blist.mpg
Oni povas klare vidi ke temas tute ne pri fotobrilon.
AlfRoland (显示个人资料) 2013年5月29日下午7:18:50
palaman:Ŝajnas ke nuntempaj mirakloj ne estas tre altkvalitaj. Tamen vi certe havus mirindan karieron en amuzada industrio.
Tiu ortodoksa knabo estis ege laca kaj ekdormis dum stiri sian aŭton. Kiam li estis jam sur la renkonta aŭtostrio antaŭ granda kamiono proksimiĝanta, subote li ekvidis en sia sonĝo patron Danielon, kiu donis al li signon tuje turni la aŭton. Rezulte la kanbo restis viva.
palaman (显示个人资料) 2013年5月29日下午7:21:24
mihxil:'ateismo' signifas nure ke oni ne kredas ke dio ekzistas, kaj ne nepre ke oni kredas ke dio ne ekzistas.Kiel do vi respondis la demandon de la temo?
Ĉu vi tute nenion respondis?
mihxil (显示个人资料) 2013年5月29日下午7:21:46
palaman:Mi vidas tute nenion klara en tiu filmetaĉo.
Sed neniu povas nei la fakton ke la flambrilo reale aperas en la granda preĝejo, kie troviĝas kredantoj. Ĝi ja estas tute videbla kaj povas esti regisrtita per kameroj.
Ekzemple unu ekbrilo:
http://www.holyfire.org/image/blist.mpg
Oni povas klare vidi ke temas tute ne pri fotobrilon.
mihxil (显示个人资料) 2013年5月29日下午7:24:11
palaman:Ĉu vi entute ne legis mian afiŝon? Mi provis en ĝi klarigi ke mi estas 'forta' ateisto kaj do aŭdacas diri ke dio ne ekzistas. Sed tio ne estu ĝenerale vere por ateistoj. Sufiĉas por tiuj diri ke ili ne kredas ke dio ekzistas.mihxil:'ateismo' signifas nure ke oni ne kredas ke dio ekzistas, kaj ne nepre ke oni kredas ke dio ne ekzistas.Kiel do vi respondis la demandon de la temo?
Ĉu vi tute nenion respondis?
mihxil (显示个人资料) 2013年5月29日下午7:30:06
mihxil:Kaj laŭ diversaj homoj kiu pli esploris la aferon, temas pri fraŭdo. Legu ekzemple la resumon je vikipediopalaman:Mi vidas tute nenion klara en tiu filmetaĉo.
Sed neniu povas nei la fakton ke la flambrilo reale aperas en la granda preĝejo, kie troviĝas kredantoj. Ĝi ja estas tute videbla kaj povas esti regisrtita per kameroj.
Ekzemple unu ekbrilo:
http://www.holyfire.org/image/blist.mpg
Oni povas klare vidi ke temas tute ne pri fotobrilon.
palaman (显示个人资料) 2013年5月29日下午7:33:28
Vilinilo:Pli ol 20 milionoj da rusoj mortis dum la Dua Mondmilito, duono el ili verŝajne estis civilaj. Oni povas pensi ke rusa venko estis pro homa klopodo aŭ pro dia miraklo. Mi pensas ke se estis miraklo, estis miraklaĉo; tutpova, justa Dio estus pli kompetenta.Li estas multe pli kompetenta ol vi imagas.
Ne forgesu ke ĵus antaŭ la milito ni rusoj detruaĉis siajn kirkojn, mortigis siajn pastrojn kaj malliberigis kredantojn.
Do ni estis punindaj, kaj Hitlero punis nin per plej terurega milito en la tuta homara historio.
Do Dio atingis du celojn samtempe: punis la punindulojn kaj haltis la punintojn, kiuj mortigis hebreojn.
Oni skribintus, se rigardis tiun. Eĉ sen skribi, popoloj havas parolan tradicion.Ne forgesu ke la arto skribi aperis poste!
Fakte Moseo estis la unua aŭ unu el la unuaj skribintoj.
Certe Dio juĝas ĉiun laŭ lia persona agado, sed ne laŭ lia nacieco.Dio iom post iom malkovras Sin al ĉiu homo, kiu akceptas tion.Ĉu hinduaj, islamaj aŭ budistaj bonuloj kiuj ne kredis je Jesuo Kristo iras al paradizo post morti?
Ju pli oni ekkonas Dion kaj Dian volon, des pli oni devas agi laŭ Lia volo.
Se oni ne agas laŭ la malkovrita Divolo, oni iĝas punotaj.
Tial Dio ne malkovras Sian Tuton tuje.
Kaj jen, ĉiu homo povas agi laŭ Lia Volo tiommezure, kiommezure ĝi estas sciata. Lia nacio ne gravas. Dio ja povas malkovri Sin al iu ajn kaj ie ajn.
Kaj ju pli oni scias Veron, des pli oni devas bonagi laŭ la sciata vero.
Do iusence hindoj, ĉinoj ktp havas pli da eblo esti savita.
Almenaŭ multe pli ol homoj, kiuj konas kristismon ekde infanaĝo kaj konscie rifuzas ĝin.
palaman (显示个人资料) 2013年5月29日下午7:35:53
mihxil:Mi provis en ĝi klarigi ke mi estas 'forta' ateisto kaj do aŭdacas diri ke dio ne ekzistas. Sed tio ne estu ĝenerale vere por ateistoj. Sufiĉas por tiuj diri ke ili ne kredas ke dio ekzistas.Do ĝenerale ateistoj ne estas kreduloj, sed persone vi ja estas kredulo. Ĉu nun mi komprenas vin ĝuste?
palaman (显示个人资料) 2013年5月29日下午7:37:51
mihxil:Mi jam klarigis al vi ke la diskuto pri la temo estas ege longa kaj komplika, kaj ĉi-resumaĉo en la angla vikipedio elektas aŭskulti nur ateistan flankon de la diskutado.mihxil:Kaj laŭ diversaj homoj kiu pli esploris la aferon, temas pri fraŭdo. Legu ekzemple la resumon je vikipediopalaman:Mi vidas tute nenion klara en tiu filmetaĉo.
Sed neniu povas nei la fakton ke la flambrilo reale aperas en la granda preĝejo, kie troviĝas kredantoj. Ĝi ja estas tute videbla kaj povas esti regisrtita per kameroj.
Ekzemple unu ekbrilo:
http://www.holyfire.org/image/blist.mpg
Oni povas klare vidi ke temas tute ne pri fotobrilon.