Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Dio ne ekzistas

de cellus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 1577

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2013-junio-19 19:37:57

arturvaladares:
mihxil:Se estus efektivaj montroj, tiam ekzistus tuta fako pri esploro de ĝia mekanismo. Kie ĝi estas?
Saluton, kara amiko. Se la libroj ne sufiĉas kaj se vi volas koni per si mem, vi povas renkontiĝi kun spiritistoj kaj mediumoj en Nederlando.
La libroj kiujn vi citis estas malnovaj kaj religiemaj. Ĉu vere vi pensas ke mi nun jam tiom interesiĝas en ĉi tiaj absolutaj sensencaĵoj ke mi irus eĉ al renkontiĝoj? Kial vi ne komencas per respondi simplan demandon? Se spiritismo estas vere iel rilata al realo, kaj do ebla subjekto de scienco, kial vi citas librojn almenaŭ cent jarojn malnovajn, kaj kial vi ne povas simple almenaŭ iomete indiki kiel tiaj animelkorpiĝoj entute eblus?

arturvaladares:Bone, sed laŭ mi la respektinda traktado ankoraŭ estas kristana devo.
Mi ne estas kristano. Sed tio eĉ ne rilatas. Mi ne volas esti malrespektema. Mi volas esti klara. Mi pensas ke mi tiel pleje respektas vin. Mi pensas ke vi iluziiĝas kaj lasas vin trompi per fantaziaĵoj. Estas pli bone ke vi sciu tion.

ghibulo (Montri la profilon) 2013-junio-20 12:24:02

mihxil:Ĉu vere vi pensas ke mi nun jam tiom interesiĝas en ĉi tiaj absolutaj sensencaĵoj ke mi irus eĉ al renkontiĝoj?
Mi opinias, se vi irus al tiaj renkontiĝoj kaj vidus iuspecan esprimon de spirita mondo, vi neniam estus tiel skeptika... kaj vi vere neestus unua nekredanto, kiu ŝanĝis sian opinion post tia sperteco. Mi nur necertas, se tiu sperto estas tute sekura... eble estas bone, ke vi 'serĉas' nur per diskutoj ĉi tie. Almenaŭ ni ĉiuj povas bone trejniĝi esperanton ridulo.gif

arturvaladares (Montri la profilon) 2013-junio-20 15:33:09

mihxil:La libroj kiujn vi citis estas malnovaj kaj religiemaj. Ĉu vere vi pensas ke mi nun jam tiom interesiĝas en ĉi tiaj absolutaj sensencaĵoj ke mi irus eĉ al renkontiĝoj? Kial vi ne komencas per respondi simplan demandon? Se spiritismo estas vere iel rilata al realo, kaj do ebla subjekto de scienco, kial vi citas librojn almenaŭ cent jarojn malnovajn, kaj kial vi ne povas simple almenaŭ iomete indiki kiel tiaj animelkorpiĝoj entute eblus?
Saluton, kara kunulo!
Principoj Matematikaj de Naturfilozofio (Isaac Newton) estis eldonita en 1687. Ĝi estas malpli vera pro tio? Same kun la fama Origino de Specioj, kiu estis eldonita en 1859. (Scivole, La Libro de la Spiritoj estis eldonita en 1857).
Krome, la libroj, kiujn mi citis ne estas religiemaj, almenaŭ ne laŭ la pli ordinara koncepto de la vorto "religio". Laŭ tiu koncepto, ni spiritistoj pensas, ke religioj estas homaj organizacioj, erareblaj kaj neperfektaj, kiel la homoj mem. Laŭ la alia koncepto, kiun ni spiritistoj havas pri la vorto religio, ĝi estas la dia sento, kiun alligas la homo al la Kreinto, t.e. ja unu el la manieroj por efektive serĉi la veron.
En tiuj libroj, estas la respondoj, kiujn vi serĉas, pri la mekanismoj de la Dia Leĝo, kiuj regulas reenkarniĝon. Mi ne transkribas ilin al tie ĉie, por ne ĝeni la aliajn kunulojn de forumo. Se vi legus, vi trovus ilin kaj (mi pensas) vi ŝatus. ridulo.gif
Mi deziras, ke vi sukcesu en via serĉo de respondoj.

Elkore,
Artur.

arturvaladares (Montri la profilon) 2013-junio-20 15:40:57

ghibulo:
Mi opinias, se vi irus al tiaj renkontiĝoj kaj vidus iuspecan esprimon de spirita mondo, vi neniam estus tiel skeptika... kaj vi vere neestus unua nekredanto, kiu ŝanĝis sian opinion post tia sperteco. Mi nur necertas, se tiu sperto estas tute sekura... eble estas bone, ke vi 'serĉas' nur per diskutoj ĉi tie. Almenaŭ ni ĉiuj povas bone trejniĝi esperanton ridulo.gif
Saluton, kara amiko!
Se mi povus, mi ankaŭ irus al tie, por interparoli pri tio kaj trejni Esperanton. ridulo.gif

mihxil (Montri la profilon) 2013-junio-20 17:58:44

ghibulo:Mi opinias, se vi irus al tiaj renkontiĝoj kaj vidus iuspecan esprimon de spirita mondo, vi neniam estus tiel skeptika...
Eĉ magiisto povas tre konvinke prezenti siajn trukojn. Ankaŭ tio estas trompo. Vidinte tion mi ankaŭ ne kredas ke vere eblas sendanĝere segduonigi kaj reripari iun belulinon.

Alivorte, oni ne kredu ĉion kion oni 'vidas', do kial mi vojaĝu kaj malŝparu mian tempon por esti iel trompita? Mi vidas ke se vere eblas, tiu informo irus al ni per pli fideblaj kanaloj.

mihxil (Montri la profilon) 2013-junio-20 18:42:56

arturvaladares:Principoj Matematikaj de Naturfilozofio (Isaac Newton) estis eldonita en 1687. Ĝi estas malpli vera pro tio? Same kun la fama Origino de Specioj, kiu estis eldonita en 1859. (Scivole, La Libro de la Spiritoj estis eldonita en 1857).
Iusence jes, ili estas malpli veraj pro tio. Neniu rekomendus al iu kiu volas scii pli pri klasika mekaniko aŭ pri la teorio de evoluado unue tiujn librojn. Ĉar estis en la kampoj multo da progreso, kaj ekzistas multaj kromaj evidentaĵoj kiuj pri tiaj fakoj ne restu sen mencio. Ekzistas multe pli bonaj, kompletaj kaj klaraj lernolibroj. Ke pri la 'fako' de spiritismo oni ankoraŭ komencas per rekomendo pri antikvaĵoj iom pensigas. Ŝajne simple ne estas progreso, ĝi estas unu granda dogmo.

arturvaladares (Montri la profilon) 2013-junio-21 01:42:19

mihxil:Neniu rekomendus al iu kiu volas scii pli pri klasika mekaniko aŭ pri la teorio de evoluado unue tiujn librojn.
Sed iliaj enhavoj estas en iu ajn libro pri klasika meĥaniko aŭ pri teorio de evoluado. La aliaj libroj kompletigas la scion, sed la bazo estas esenca.

mihxil:Ke pri la 'fako' de spiritismo oni ankoraŭ komencas per rekomendo pri antikvaĵoj iom pensigas. Ŝajne simple ne estas progreso, ĝi estas unu granda dogmo.
Kiel mi antaŭe diris, tiuj verkoj estas sole la bazo de Spiritismo. Ĝi estas multaj da novaj verkoj, speciale en portugala lingvo, kiuj kompletigas la scion pri la Spiritisma Doktrino. Spiritismo ne estas kristaliĝita doktrino, kontraŭe, ĝi estas en konstanta plivastigado de la scio. Tamen, se oni ne komencas per la bazo, kiel konstrui la konstruaĵon de scio?

Elkore,
Artur.

arturvaladares (Montri la profilon) 2013-junio-21 10:05:17

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reĝas,
Hodiaŭ mi preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
Ĉe via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale,
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l' granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos:
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos,
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

L. L. Zamenhof
La Unua Kongreso Esperantista

AlfRoland (Montri la profilon) 2013-junio-21 10:59:17

arturvaladares:Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reĝas,
Hodiaŭ mi preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
Ĉe via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale,
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l' granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos:
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos,
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

L. L. Zamenhof
La Unua Kongreso Esperantista
Kaj...??

arturvaladares (Montri la profilon) 2013-junio-21 11:10:16

AlfRoland:Kaj...??
Saluton, kara kunulo.
Mi nur volis kundividi tiun belan poemon de nia idealista majstro Zamenhof por stimuli nin kaj por ni meditu. Mi pensas, ke tie estas mencitaj du el la ĉefaj kialoj, kiuj kaŭzis la nekredadon de multaj da homoj: 'dogmoj de blinda fervoro' kaj 'disputo religia'. Pardonu min se mi ĝenis vin.
Bonan tagon al vi.
Elkore, Artur.

Reen al la supro