Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Dio ne ekzistas
de cellus, 2011-oktobro-23
Mesaĝoj: 1577
Lingvo: Esperanto
x1004 (Montri la profilon) 2013-junio-21 15:07:19
arturvaladares (Montri la profilon) 2013-junio-21 16:44:51
x1004:En diversaj lingvoj la nomo de la dio estas malsama. Tiu malsameco montras, ke la popoloj uzantaj tiujn ĉi lingvojn verdire ne renkontis iam ajn la veran dion kaj ili nur elpensis liajn nomojn. Se neniu renkontis tiu ĉi dio, tiam la dio ne ekzistas aŭ lia ekzistado estas tute indiferenta al ni. Due, la fabeloj el biblio estas prunteprenitaj el diversaj antikvaj kulturoj. Jesuo estis ordinara homo kiu ribelis kontraŭ la roma regado kaj estis punita je krucumo. La tuta fabelo pri lia dieco estas mensoge elpensita de unuaj pastroj de katolika eklezio.Saluton, kara kunulo!
Unue, sole per tiu premiso, ni ne povas logike konkludi tion, kion vi asertas. Krome, kiu estas la graveco de nomoj kompare al la esenco de Dio? Ili estas malsamaj nomoj de la sama Kreinto.
Kiel mi antaŭe diris, tio estas unu el la plej seriozaj problemoj por la vera kompreno de Dio: la religia ekskluzivismo. La ligo, kiu unuigas ĉiujn religiojn kaj kredojn estas: 'Amu Dion super ĉiuj aĵoj' kaj 'Amu la proksimulon kiel vin mem', t.e. ne gravas la kredon aŭ la religion, sole la amon! Bedaŭrinde, multe da homoj aŭ religioj ne jam komprenis tion.
Laŭ nia (spiritistoj) punkto de vido, Jesuo ne estas Dio, sed Lia sendito. Jesuo estas tiu, kiu estas responsa pri la evoluado de ĉiuj Spiritoj, kiuj evoluas en la Tero. Tiu respondeco estis konfidita de Dio al Jesuo. Pro tio, ni komprenas la frazon: 'El la ŝafinoj, kiuj la Patro min konfidis, neniu perdiĝos.' Do, ĉu kristanismo estas la sola vojo? Ne! Vidu la ligon, kiun mi antaŭe menciis.
Ĉu vi vere kredas, ke se Jesuo estus ordinara homo, lia mesaĝo, devenita el nekonata regiono de Galileo kaj partoprenita en ĝia komenco de kelke da vilaĝaj fiŝistoj, rezistus al ĉiuj romanaj masakroj (kantante! kiel la propraj malamikoj de la primitiva kristanismo rakontis), disvastiĝus al la tuta mondo, kaj, post pli ol du mil jaroj, li estus la plej konata homo, kiun iam vivis sur la Tero?
Elkore, Artur.
mihxil (Montri la profilon) 2013-junio-21 17:20:40
arturvaladares:Mi nur volis kundividi tiun belan poemon de nia idealista majstro Zamenhof por stimuli nin kaj por ni meditu. Mi pensas, ke tie estas mencitaj du el la ĉefaj kialoj, kiuj kaŭzis la nekredadon de multaj da homoj: 'dogmoj de blinda fervoro' kaj 'disputo religia'. Pardonu min se mi ĝenis vin.Ni rifuzas kredi aferojn por kiuj simple mankas decaj evidentaĵoj, kaj kies subtenantoj citas libraĉojn kiajn tiuj de Kardec, kvazaŭ tiu iel subtenus la kazon. La kialo por tio ne estas 'blinda fervoro' aŭ 'disputo religia'. La sola kialo estas skeptiko, kaj tio estas bona afero.
arturvaladares (Montri la profilon) 2013-junio-21 17:28:14
mihxil:Ni rifuzas kredi aferojn por kio simple mankas decaj evidentaĵoj, kaj kies subtenantoj citas libraĉojn kiajn tiuj de Kardec, kvazaŭ tiu iel subtenus la kazon. La kialo por tio ne estas 'blinda fervoro' aŭ 'disputo religia'. La sola kialo estas skeptiko, kaj tio estas bona afero.Saluton, kara kunulo!
Tiu estas via kialo. Mi konas multaj da skeptikuloj, kiuj havas aliajn kialojn, t.e. kiuj estas malfermitaj al la fido, kiu estas libera de dogmoj. Kaj, multaj el tiuj, trovis en Spiritismo tio, kion ili serĉis. Spiritismo ne serĉas prozelitojn. Ĝia devizo estas: 'Ekster karitato ekzistas nenia savo'. Ne gravas vian kredon. Se vi faras la bonon, vi estas en la certa vojo.
Elkore, Artur.
mihxil (Montri la profilon) 2013-junio-21 17:55:24
arturvaladares: Ne gravas vian kredon. Se vi faras la bonon, vi estas en la certa vojo.Entute ne temas pri kredo. Temas pri manko de kredo. Mi simple ne kredas la fantaziaĵojn de spiritismo.
arturvaladares (Montri la profilon) 2013-junio-22 17:20:16
mihxil:Entute ne temas pri kredo. Temas pri manko de kredo. Mi simple ne kredas la fantaziaĵojn de spiritismo.Saluton, kara kunulo!
Mi prezentas la Spritismon al vi, ĉar vi serĉis kelke da respondoj pri reenkarniĝo. Spiritismo ne apenaŭ asertas ion. Ĝi montras la kialon de tio, kion ĝi asertas. Ĝi ankaŭ montras la manieron, per kiu oni venis al tio, t.e. kiel oni povas komuniki kun la Spiritoj kaj kiu estas la rekomendoj pri tio. Pro tio, mi rekomendis al vi la bazajn verkojn kaj la mirindan resumon de Léon Denis (Here and Hereafter). Sed, mi povas iri nur ĝis tie ĉi. Se vi ne volas koni ĝin, mi plene respektas tion, kaj mi sincere deziras, ke vi sukcesu en via serĉado. Kaj kredu min, iam vi trovos la respondojn.
Spiritismo vere montras al ni kiel nia destino estas grandioza; kiel la vivo en la Tero, kiam enkarniĝinta, estas nur pala rebrilo de la mirinda, vera kaj eterna spirita vivo; kiel Dio estas multe pli grandega ol tio, kio ni estis longe instruitaj; kiel Lia kreado estas multe pli perfekta ol tio, kion ni almenaŭ imagas; kaj, precipe, kiel ni, homoj de la Tero, ankoraŭ estas malgrandetaj antaŭ la senfina kreado, antaŭ la senfina skalo de la evoluado, figurita en la fama simbola ŝtuparo de Jakob, kiu etendas sin al la senfino.
Laŭ multaj, sole sonĝoj kaj fantaziaĵoj...
Tamen, estis homo, kiu iam diris: "Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo".
"Kiu havas orelon por aŭdi, tiu aŭdu".
Elkore, Artur.
mihxil (Montri la profilon) 2013-junio-22 17:27:37
arturvaladares:Mi prezentas la Spritismon al vi, ĉar vi serĉis kelke da respondoj pri reenkarniĝo. Spiritismo ne apenaŭ asertas ion. Ĝi montras la kialon de tio, kion ĝi asertas. Ĝi ankaŭ montras la manieron, per kiu oni venis al tio, t.e. kiel oni povas komuniki kun la Spiritoj kaj kiu estas la rekomendoj pri tio.Estus multe pli bone se vi simple prezentas per viaj propraj vortoj. Simple citi kelkajn librojn ne estas tre inde. Mi ankaŭ povus simple diri 'en.wikipedia.org' aŭ 'scholar.google.com' kaj esti preta pri ĉio. Tio ne estus tiom interesa.
Do, eble vi povus respondi la demandon kial tiom malmultaj homoj entute rememoras siajn antaŭajn vivojn? Kion diras pri tio spiritismo?
arturvaladares (Montri la profilon) 2013-junio-22 18:16:30
mihxil:Do, eble vi povus respondi la demandon kial tiom malmultaj homoj entute rememoras siajn antaŭajn vivojn? Kion diras pri tio spiritismo?Léon Denis havas la certan respondon ĝuste pri tio ĉe la Ĉapitro 14 de la Dua Parto de "Here and Hereafter". Ĉar la respondo estas pli aŭ malpli granda (2 paĝoj) kaj ĉar la teksto estas angla, mi ne transkribos ĝin al ĉi tie. Do, mi petas, ke vi bonvolu legu tion ĉapitron kaj, se vi havus demandojn, demandu min ĉi tie. Sed, mi anticipas, ke tiu forgeso estas nur provizora, kaj kredu min, ĝi estas unu el la plej grandaj benoj de Dio al ni, dum ni estas enkarniĝintaj.
Elkore, Artur.
mihxil (Montri la profilon) 2013-junio-22 19:34:25
arturvaladares: Léon Denis havas la certan respondon ĝuste pri tio ĉe la Ĉapitro 14 de la Dua Parto de "Here and Hereafter". Ĉar la respondo estas pli aŭ malpli granda (2 paĝoj) kaj ĉar la teksto estas angla, mi ne transkribos ĝin al ĉi tie. Do, mi petas, ke vi bonvolu legu tion ĉapitron kaj, se vi havus demandojn, demandu min ĉi tie. Sed, mi anticipas, ke tiu forgeso estas nur provizora, kaj kredu min, ĝi estas unu el la plej grandaj benoj de Dio al ni, dum ni estas enkarniĝintaj.La respondo ne estas tre konvinka.
Ĝi komencas per diri ke la respondo estas
'The memory of events experienced, of deeds accomplished, is not an essential condition of life. '
'La memoroj pri la travivitaĵoj, pri oniaj atingoj ne estas esenca parto de vivo'.
Tio ne ŝajnas al mi evidente vera. Se mi povus rememori miajn atingojn de antaŭaj vivoj, ekzemple mia scipovo pri lingvoj, mi povus nun al mi ŝpari amason da tempo kaj havi grandegan evoluadan avantaĝon. Vere, eble tio ne estas 'esenca', sed nek miaj du okuloj estas 'esencaj' por vivo, sed tamen estas klare avantaĝe havi ilin. Sed la libro estis skribita eĉ sen scio pri evoluado aŭ DNA aŭ tiaj aferoj. Tio estas grava por bone povi respondi la demandon, kaj tio do evidente ne okazis.
Ĉiuokaze post tiu 'konstato' tiam sekvas nur fantaziaĵoj, ĉio sen ajna indiko pri kiel oni eksciis.
arturvaladares (Montri la profilon) 2013-junio-23 15:58:51
mihxil:La respondo ne estas tre konvinka.Léon Denis prezentis al vi la respondon. La Spirito estas ĉio, la korpo estas nur instrumento. Evidente, la biologaj leĝoj de la materio, per DNA, regulas la formadon de la korpo, sub la kontrolo de la Spirito. Sed, ĉiuj moralaj kaj intelektaj akiraĵoj apartenas al la Spirito.
Ĝi komencas per diri ke la respondo estas
'The memory of events experienced, of deeds accomplished, is not an essential condition of life. '
'La memoroj pri la travivitaĵoj, pri oniaj atingoj ne estas esenca parto de vivo'.
Tio ne ŝajnas al mi evidente vera. Se mi povus rememori miajn atingojn de antaŭaj vivoj, ekzemple mia scipovo pri lingvoj, mi povus nun al mi ŝpari amason da tempo kaj havi grandegan evoluadan avantaĝon. Vere, eble tio ne estas 'esenca', sed nek miaj du okuloj estas 'esencaj' por vivo, sed tamen estas klare avantaĝe havi ilin. Sed la libro estis skribita eĉ sen scio pri evoluado aŭ DNA aŭ tiaj aferoj. Tio estas grava por bone povi respondi la demandon, kaj tio do evidente ne okazis.
Ĉiuokaze post tiu 'konstato' tiam sekvas nur fantaziaĵoj, ĉio sen ajna indiko pri kiel oni eksciis.
Vi bezonas kompreni la celon de la reenkarniĝo: la evoluado, morala kaj intelekta. Ni ĉiuj en la Tero havas la estintecon plene da eraroj, t.e. plene da malobservoj al la leĝo de amo, karitato kaj justeco de Dio. Por tio, sufiĉas vidi la estintecon de la homaro. La morala progreso, bazita sur la moralaj instruoj de Jesuo (mi diris moralajn; bonvolu, neniu dogmo!), estas tiu, kiun ankoraŭ tro multe bezonas plibonigi sur la Tero!! Estas tiu ĉi progreso, kiu reale valoras en la spirita vivo! La plej inteligenta Spirito el la mondo ankoraŭ povas uzi ĉi tiun inteligentecon por la malbono, sed, kontraŭe, amema Spirito neniam faros la malbonon. Tamen, ni ne devu malestimi la intelektan progreson! Jen la du flugiloj, per kiuj la Spirito sin plialtigas: amo kaj saĝeco!
Ofte, Dio uzas la ligojn de amo de la familio por detrui ligojn de malamo de la estinteco. Kiel iu povus toleri, ke iam en la estinteco, ĝi mortigis aŭ tre nocis tiun, kiu nun estas amata parenco aŭ parencino, aŭ inverse? Kiel oni povus elteni la memriproĉon? Kiuj estus la ŝancoj de la krimuloj de la estinteco?
Krome, la scio akirita en la pasintaj vivoj estas enloĝiĝita en via subkonscienco, en la formo de denaskaj ideoj, inklinoj, gustoj, intuicioj, lertecoj, k.c. Pro tio, ni vidas tiujn infanojn kun eksterordinaraj kapabloj ekde la plej nova infaneco aŭ tiujn, kiuj eĉ rememoras pri sia antaŭa vivo. Por tio, sufiĉas vidi la verkon de D-ro Ian Stevenson. Tamen, tiujn aferojn multe dependas de la tempo inter la enkarniĝoj kaj de la evoluado de la Spirito.
Sed, por pli bone kompreni la mekanismojn de la leĝo de Dio, kiuj regulas la reenkarniĝon, ne sufiĉas legi nur du paĝojn. Se vi estas vere interesita pri tio, ĝi estas grandega materialo por studi, komencante per tiuj verkoj, kiujn mi antaŭe multfoje citis. Ĝi estas via elekto.
Elkore, Artur.