Zaprto
Največ 500 sporočil.
Dio ne ekzistas
od cellus, 23. oktober 2011
Sporočila: 1577
Jezik: Esperanto
darkweasel (Prikaži profil) 30. oktober 2011 21:16:21
dobri:Centelcente konsentite.szalZITA:Dio certe bone amuzas legante nian babiladon.Kaj mi enuas finleginte la diskuton ĝis ĉi tien.
Por ateistoj dio ne ekzistas, por la kredantoj jes. Prefere ni serĉu tion, kion ni havas komunan ol diferencan, ĉu ne?
mihxil (Prikaži profil) 30. oktober 2011 21:39:57
dobri:Por ateistoj dio ne ekzistas, por la kredantoj jes.Li ekzistas aŭ li ne ekzistas, ne gravas por tio la starpunkto. Reale li ne ekzistas, li nur ekzistas en la mensoj de homoj. La demando ĉu li reale ekzistas efektive ne estas tre interesa. Tio estas klara afero. Pli interesas la demando kial li ekzistas en la hommensoj? Ĉu io simila videblas ĉe bestoj?
dobri:Prefere ni serĉu tion, kion ni havas komunan ol diferencan, ĉu ne?Mi ne vere vidas kiel tio amuzu.
qwertz (Prikaži profil) 30. oktober 2011 21:49:37
miĥil:Ĉu vi meme ankaŭ vidas vin kia "beston"?
Pli interesas la demando kial li ekzistas en la hommensoj? Ĉu io simila videblas ĉe bestoj?
patrik (Prikaži profil) 31. oktober 2011 02:33:10
[Mi pli preferas Niĉeon ol Markson.]
mihxil (Prikaži profil) 31. oktober 2011 06:48:50
qwertz:Mi ne vidas esencan diferencon inter bestoj kaj homoj. Sed laŭ ReVo besto estas 'Animalo, sed ne homo'. Temas do pri parafiletika grupo. La biologia termino supozeble estas 'animalo', kiu certe ja inkluzivas ankaŭ la homojn.miĥil:Ĉu vi meme ankaŭ vidas vin kia "beston"?
Pli interesas la demando kial li ekzistas en la hommensoj? Ĉu io simila videblas ĉe bestoj?
mihxil (Prikaži profil) 31. oktober 2011 07:02:59
patrik:Ni pridiskutu do la konsekvencojn. Certe pli interesegajn, aparte por nia epoko kaj la venonta.Ekz. Alain de Botton faras al si zorgojn pri la manko de ritoj. Oni povus supozi ke religio ja havas certajn avantaĝojn kiam temas pri homaj rilatoj. Li ekzemple nomas Jom Kippur, la juda festo en kiu ĉiuj devas serĉi pardonon ĉe ĉiuj aliaj homoj al kiuj oni misfaris ion dum la pasinta jaro.
Ankaŭ observeblas ke senkiale oni ne tiom facile kolektiĝas ĉiudimanĉe en iu ejo por kolektive rite prelegiĝi, kanti, manĝi. Tio en si mem ja estas iom stulta, sed en kadro de religio tio estas akceptebla. Tio igas ke oni kvazaŭ per si mem (nura aneco al sama religio sufiĉas) jam apartenas al grupo.
Tiaj ĉi aferoj estas avantaĝo, kiujn la senreligia ('sendia'), socio eble malhavus, kaj eble indus serĉi alternativojn por tio.
qwertz (Prikaži profil) 01. november 2011 10:30:13
miĥil:Ĉu vi opinas, ke oni farus "stultajn" spertoj? Mi opinas, ke spertojn estas iom da aksiomece fiksas al tempo kiam oni faris tion spertojn. Oni diskutas pri tio aksiomecon. Sed oni respektus, ke oni faris tion spertojn kun plej malstultece kaj pozitivtaŭga intenco. Tion detale aferigas dum konversacio dum oni diskutas spertojon/opiniojn de alia persono. Kio havas pozitivtaŭga intenco por min, tion ne devus havi pozitivtaŭga intenco por alian.
Ankaŭ observeblas ke senkiale oni ne tiom facile kolektiĝas ĉiudimanĉe en iu ejo por kolektive rite prelegiĝi, kanti, manĝi. Tio en si mem ja estas iom stulta, sed en kadro de religio tio estas akceptebla.
miĥil:Mi opinas, ke oni sole devus respekti, ke alian homoj faras alian sperton ol meme. Kion povas malfacile vivas tio? Mi ne komprenas.
Tiaj ĉi aferoj estas avantaĝo, kiujn la senreligia ('sendia'), socio eble malhavus, kaj eble indus serĉi alternativojn por tio.
Paulinho (Prikaži profil) 01. november 2011 12:45:34
Ĉar pli bonaj scioj ne haveblis.Ĉi tie mi dubas. Senartifike ni asertas valoron de hodiaŭa scienco. Sed ĝi estas intelekta skemo aplikata al la materia realaĵo. Ĝi nenion diras pri nemateria realaĵo. Ĝi ne havas adekvatan epistemikan lokon.
La homaro vivis kaj organizis ĝian vivon tra miljaroj per aliaj versignoj. Kaj ĝi tute ne eblas????
Jakovo (Prikaži profil) 01. november 2011 13:53:43
Por mi kiel sendiulo, senreligiulo kaj sensuperstiĉulo sufiĉas la amplekseco kaj belegeco de tiu mondo!
UUano (Prikaži profil) 01. november 2011 15:00:54
darkweasel:+1!!!!!!dobri:Centelcente konsentite.szalZITA:Dio certe bone amuzas legante nian babiladon.Kaj mi enuas finleginte la diskuton ĝis ĉi tien.
Por ateistoj dio ne ekzistas, por la kredantoj jes. Prefere ni serĉu tion, kion ni havas komunan ol diferencan, ĉu ne?