去目錄頁

Prilingva demando: "Ĉu mi faru patkukojn?"

从 Kirilo81, 2011年10月26日

讯息: 11

语言: Esperanto

Kirilo81 (显示个人资料) 2011年10月26日上午7:10:36

La demando estas serioza kaj havas la sekvan fonon:
En Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj adjektivoj forme akordas kun substantivoj. La reguloj de E-o ŝajne estas tre klaraj: Kun substantivo aŭ pronomo akordas adjektivo (laŭ nombro kaj kazo), kun ĉio alia akordas adverbo (sen plia fleksio).
Do la supra demando devus esti facile respondebla, sed ja en kelkaj lingvoj ekzistas la fenomeno, ke oni ne uzas la kutimajn akordan formon, se tiu rilatu ne al la substantivo mem, sed al la ideo, kiun ĝi nur anstataŭas kvazaŭ citaĵo.
Se iu demandas "Ĉu mi faru patkukojn?" la respondo "Patkukoj estas bonX." fakte ne volas prijuĝi, kiaj estas patkukoj (ĝenerale), sed ke la propono fari patkukojn estas bona ideo. Ekz. en la norvega oni en ĉi tiaj okazoj ne uzus formon similan al "bonaj", sed neŭtralan "bona".
Do mia demando estas: Kiel oni en E-o akordigas adjektivon/adverbon al (kvazaŭa) citaĵo?

Sxak (显示个人资料) 2011年10月26日上午7:31:00

la ideo estas bona?

darkweasel (显示个人资料) 2011年10月26日上午8:07:39

Al mi plej ĝusta ŝajnas la normala patkukoj estas bonaj, sed fakte mi tute ne respondus tiel tiun demandon - mi respondus per tio estas bona (ideo) aŭ simile.

Tjeri (显示个人资料) 2011年10月26日上午8:25:27

-Patkukoj estas bonaj
akceptebla: -Patkukojn estas bone (subkompreninte: fari patkukojn)

Alia simpla respondo: - Jes.

sudanglo (显示个人资料) 2011年10月26日下午10:52:31

Jes, tio bonus. Jes, tre bona ideo.

Hyperboreus (显示个人资料) 2011年10月26日下午11:03:35

Forigite

UUano (显示个人资料) 2011年10月27日上午2:31:17

Hyperboreus:Kaj se mi faros unu pankukon dolĉan kaj unu taspanon dolĉan, do:

(A) Mi faros pankukon kaj taspanon dolĉan.
Ĉi tie, nur la taspano certe estos dolĉa. Oni ne ekscias per tia frazo kia estos la pankuko, ĉu dolĉa aŭ ĉu nedolĉa.

Hyperboreus:

(B) Mi faros pankukon kaj taspanon dolĉajn.

?
Ĉi tie, la pankuko estos dolĉa kaj ankaŭ la taspano estos dolĉa.

Ĉiaokaze - kio estas taspano? lango.gif

cellus (显示个人资料) 2011年10月27日上午7:06:34

La sveda lingvo traktas la problemon same kiel la norvega. Do mi analizus la frazon tiel: Estas bone manĝi patkukojn. Kaj la elipso tiam estus Pankukoj estas bone (manĝi) (!)

Do se ni sekvu la ĉefan regulon ke verbo ĉiam postulas adverbon, do ni havos "Estas bone", "Estas bone manĝi", "Estas bone manĝi patkukojn". Sed kompreneble "Manĝado estas bona".

Ĉu tio povas funkcii?

sudanglo (显示个人资料) 2011年10月27日上午10:05:26

Kiel kelkaj jam implicis, la solvo en Esperanto estas ne komenti pri la kvalito de la patkukoj, sed reagi al la tuta ideo (la sugesto/propono).

Por tio, perfekte taŭgus uzi verban formon de 'bon', (patkukoj bonus), sed ankaŭ oni povus utiligi adverban formon sen mencii la patkukojn (estus bone).

Cetere, la indikativo ne estas la plej taŭga formo por re-agi al sugesto.

Ĉu mi faru patkukojn? Nu, viaj patkukoj estas ĉiam manĝindaj, sed hodiaŭ mi preferus fritojn.

Kirilo81 (显示个人资料) 2011年10月27日下午1:10:03

Multan dankon pro la ĝisnunaj respondoj, al kiuj mi provizore ne volas aldoni propran; mi tiom multe pensis pri la problemo, ke mi entute ne plu povas diri, kio sonas ĝuste.

De Zamenhof mi trovis nur la jenan proverbon, kiu nur parte helpas:
Pli bona estas malgranda “jen prenu” ol granda “morgaŭ venu”.

回到上端