Prilingva demando: "Ĉu mi faru patkukojn?"
貼文者: Kirilo81, 2011年10月26日
訊息: 11
語言: Esperanto
Kirilo81 (顯示個人資料) 2011年10月26日上午7:10:36
En Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj adjektivoj forme akordas kun substantivoj. La reguloj de E-o ŝajne estas tre klaraj: Kun substantivo aŭ pronomo akordas adjektivo (laŭ nombro kaj kazo), kun ĉio alia akordas adverbo (sen plia fleksio).
Do la supra demando devus esti facile respondebla, sed ja en kelkaj lingvoj ekzistas la fenomeno, ke oni ne uzas la kutimajn akordan formon, se tiu rilatu ne al la substantivo mem, sed al la ideo, kiun ĝi nur anstataŭas kvazaŭ citaĵo.
Se iu demandas "Ĉu mi faru patkukojn?" la respondo "Patkukoj estas bonX." fakte ne volas prijuĝi, kiaj estas patkukoj (ĝenerale), sed ke la propono fari patkukojn estas bona ideo. Ekz. en la norvega oni en ĉi tiaj okazoj ne uzus formon similan al "bonaj", sed neŭtralan "bona".
Do mia demando estas: Kiel oni en E-o akordigas adjektivon/adverbon al (kvazaŭa) citaĵo?
Sxak (顯示個人資料) 2011年10月26日上午7:31:00
darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月26日上午8:07:39
Tjeri (顯示個人資料) 2011年10月26日上午8:25:27
akceptebla: -Patkukojn estas bone (subkompreninte: fari patkukojn)
Alia simpla respondo: - Jes.
sudanglo (顯示個人資料) 2011年10月26日下午10:52:31
Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年10月26日下午11:03:35
UUano (顯示個人資料) 2011年10月27日上午2:31:17
Hyperboreus:Kaj se mi faros unu pankukon dolĉan kaj unu taspanon dolĉan, do:Ĉi tie, nur la taspano certe estos dolĉa. Oni ne ekscias per tia frazo kia estos la pankuko, ĉu dolĉa aŭ ĉu nedolĉa.
(A) Mi faros pankukon kaj taspanon dolĉan.
Hyperboreus:aŭĈi tie, la pankuko estos dolĉa kaj ankaŭ la taspano estos dolĉa.
(B) Mi faros pankukon kaj taspanon dolĉajn.
?
Ĉiaokaze - kio estas taspano?
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
cellus (顯示個人資料) 2011年10月27日上午7:06:34
Do se ni sekvu la ĉefan regulon ke verbo ĉiam postulas adverbon, do ni havos "Estas bone", "Estas bone manĝi", "Estas bone manĝi patkukojn". Sed kompreneble "Manĝado estas bona".
Ĉu tio povas funkcii?
sudanglo (顯示個人資料) 2011年10月27日上午10:05:26
Por tio, perfekte taŭgus uzi verban formon de 'bon', (patkukoj bonus), sed ankaŭ oni povus utiligi adverban formon sen mencii la patkukojn (estus bone).
Cetere, la indikativo ne estas la plej taŭga formo por re-agi al sugesto.
Ĉu mi faru patkukojn? Nu, viaj patkukoj estas ĉiam manĝindaj, sed hodiaŭ mi preferus fritojn.
Kirilo81 (顯示個人資料) 2011年10月27日下午1:10:03
De Zamenhof mi trovis nur la jenan proverbon, kiu nur parte helpas:
Pli bona estas malgranda “jen prenu” ol granda “morgaŭ venu”.