前往目錄

Petas helpon-bonvolu traduki la hieroglifojn!

貼文者: Yakunin, 2011年10月26日

訊息: 21

語言: Esperanto

darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月27日下午6:09:36

alesh13:
Yakunin:
Tjeri:Ili ne estas hieroglifoj, sed japana skribaĵo.
Ĉu estas iu difirenco? En Rusio oni tiujn signojn nomas "hieroglifoj"...
En franca lingvo, oni nomas "hieroglifoj" ("hiéroglyphes") nur la signojn de la antikva Egiptio. Por la japanaj signoj oni uzas la vorton "kanĵi".

Ĉu esperante ekzistas pluraj vortoj ?
Laŭ ReVo hieroglifo (singulare!!!) estas "skriba sistemo (!!!), kiu uzas figurojn de homo, bestoj, vegetaĵoj, objektoj por reprezenti ideon aŭ sonon".
Tiu difino tamen ŝajnas al mi erara, ĉar hieroglifo estas ja evidente nur unu signo, ne la tuta skribsistemo.

sergejm (顯示個人資料) 2011年10月27日下午6:52:48

darkweasel:Laŭ ReVo hieroglifo (singulare!!!) estas "skriba sistemo (!!!), kiu uzas figurojn de homo, bestoj, vegetaĵoj, objektoj por reprezenti ideon aŭ sonon".
Sama difino, laŭvorte, estas en NPIV 2002, kun ekzemploj
egiptaj, meksikaj hieroglifoj
(multenombre!)
NPIV 2002 donas ankaŭ duan signifon:
Nelegebla skribo, nekomprenebla stilo:
tio estas por mi puraj hieroglifoj
(ankaŭ multenombre!)

Tjeri (顯示個人資料) 2011年10月27日下午7:10:11

Ĉiel, la skribaĵo estas malbone kopiita.
Je la fino en strekaj kanaoj, ĝi estas "sutesuresu" (ステスレス),
Mi supozas, ke temas pri ステンレス / sutenresu (rustimuna, el la angla "stainless"), kun eraro en la kopiaĵo.

antoniomoya (顯示個人資料) 2011年10月27日下午7:16:00

darkweasel:Interesa rekomendo rompi la forumregulojn!
Darkweasel, ne estu pikemulo.
Mi intencas rompi nenion.
Tiu kazo estas nur escepto, kaj pro tio, por ne rompi la regulojn, mi ĉiam rekomendas ke oni petu al la aliaj forumanoj ke iu traduku la esperantan tekston al la lingvo de tiu forumo.

Forumoj estas ĉi tie por solvi problemojn, ne por krei ilin.

Amike.

Yakunin (顯示個人資料) 2011年10月28日上午8:06:36

En la apuda urbo mi sukcesis trovi denaskan japaninon kiu asertis min ke ĉi tiuj signoj ne estas japanaj sed ĉinaj!!! Do la Ĉinoj estas bonvenataj ĉifadene!

Tjeri (顯示個人資料) 2011年10月28日上午8:42:22

Japana skribo uzas ĉinajn signojn, la t.n. "kanji"-oj. La ĉinoj ne uzas japanajn kanaojn. Iu ĉino diros al vi, tial ke estas japanaj kanaoj (ステスレス), temas pri japana skribaĵo.

Yakunin (顯示個人資料) 2011年10月28日下午2:13:46

Tjeri:Japana skribo uzas ĉinajn signojn, la t.n. "kanji"-oj. La ĉinoj ne uzas japanajn kanaojn. Iu ĉino diros al vi, tial ke estas japanaj kanaoj (ステスレス), temas pri japana skribaĵo.
Do vi emas diri ke la denaska japano ne kapablas rekoni la skribmanieron de sia propra popolo?

dobri (顯示個人資料) 2011年10月28日下午3:29:53

Yakunin:Do vi emas diri ke la denaska japano ne kapablas rekoni la skribmanieron de sia propra popolo?
Eble la japano ne estas sufiĉe instruita. Japanoj uzadas entute 4 skribojn: la latinan, kanĵi (ideografoj), hirakana kaj katakana. Tion unue skribis al mi kaj poste eĉ montris per sia poŝtelefono mia japana amiko.
De vi menciita skribaĵo estas skribita per katakana. Bedaŭrinde traduki ĝin mi ne kapablas.

maratonisto (顯示個人資料) 2011年10月29日下午6:09:54

La subforumo ĝusta estas "Pri aliaj lingvoj".

Yakunin (顯示個人資料) 2011年10月30日下午12:58:25

黄鸡蛋:Mi serĉis "ステスレス" sed trovis nur ĉi-temon kaj iujn paĝojn kie la vorto ŝajnas al mi tajperaro de "ステンレス" (sutenresu, de la angla vorto "stainless", signifanta "rustorezista"). Mi pensas ke ankaŭ la vorto en la bildo estas skriberaro.

Tamen estas alia stranga afero en la bildo: jes, ja estas japanaj kanaoj, sed la ideogramoj estas la simpligitaj ideogramoj uzataj en Ĉinio. Pro tio mi pensas ke ilin skribas ĉinoj. La ideogramoj supre signifas "zorge farita", kaj la tri plej grandaj meze ŝajnas la nomo de la kompanio, Tianshanghong (vidu ankaŭ la R en rondo). Malsupre estas tiu "sutesuresu", kaj la tri ideogramoj sub tiu "sutesuresu" estas "speciala ŝtalo". Do, la tuto signifas:
Zorge farita de Tianshanghong
Rustorezista ŝtalo

(Mi pensas ke "speciala ŝtalo" celas "rustorezista", ĉar mi ne vidis tian nomon en Ĉinio)
Dankon al vi pro viaj eksplikoj!

回到上端