目次へ

Kiom da fojoj estas pli facile Esperanto ol la angla?

Francisko1,2011年10月29日の

メッセージ: 42

言語: Esperanto

Paulinho (プロフィールを表示) 2011年10月30日 18:37:57

Lerni estas kunvivi. En tia senco la angla estas pli facila, kial ni estas ĉiutage inundataj per tunoj da informaĵoj en la angla. Sed esperante oni legas selekte... Post tio la lingvo faciliĝas iom post iome.

Lom (プロフィールを表示) 2011年10月31日 0:15:44

Ĉu pli ol 9000? ^^

antoniomoya (プロフィールを表示) 2011年11月1日 19:38:53

Mi ne scias kiomfoje Esperanto estas pli facila ol la angla. Mi nur povas rakonti mian personan sperton: Dum multaj jaroj, mi studis kaj legis la anglan, sed neniam kapablis formi frazojn kiel tiuj ĉi kiujn vi legas tiumomente en Esperanto.

Do, por mi evidentiĝas ke E-o estas plurfoje pli facila ol la angla.

Amike.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年11月1日 20:26:36

Mi de longtempe legadas en la esperanta gazetaro ke ekzistas studaĵo de Dro Franck en la universitato de Paderborn, kiu asertas, ke 1500 horoj necesas al franco por lerni la anglan, 2000 por la germanan, kaj nur 150 por esperanton.

Do, laŭ tiu studaĵo, esperanto estas 10 foje pli facila ol la la angla (almenaŭ por franco).rideto.gif

Sed bedaŭrinde mi ne trovis la tekston de tiu studaĵo. Ĉu iu scias, kie ĝi estas trovebla? ploro.gif

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年11月1日 21:46:23

Altebrilas:Mi de longtempe legadas en la esperanta gazetaro ke ekzistas studaĵo de Dro Franck en la universitato de Paderborn, kiu asertas, ke 1500 horoj necesas al franco por lerni la anglan, 2000 por la germanan, kaj nur 150 por esperanton.

Do, laŭ tiu studaĵo, esperanto estas 10 foje pli facila ol la la angla (almenaŭ por franco).rideto.gif

Sed bedaŭrinde mi ne trovis la tekston de tiu studaĵo. Ĉu iu scias, kie ĝi estas trovebla? ploro.gif
Tio almenaŭ menciiĝas tie ĉi: L’enseignement des langues étrangères comme politique publique

EdRobertson (プロフィールを表示) 2011年11月2日 17:49:14

La eblecoj listigitaj estas ridindaj.

La angla, kiel ĉiu alia lingvo, ne estas pli ol 5- ĝis 10-oble pli malfacila ol Esperanto.

Notu: la ĝusta afikso kiun vi bezonas ĉi-kontekste estas -oble, ne -foje.

Bonvolu lerni Esperanton antaŭ ol fanfaroni pri ĝia facileco.

Propaganda hiperbolo simple igas nian proponon aspekti kiel la babilaĵo de idiotoj.

maratonisto (プロフィールを表示) 2011年11月2日 19:43:50

EdRobertson:Propaganda hiperbolo simple igas nian proponon aspekti kiel la babilaĵo de idiotoj.
Mi konsentas.

Francisko1 (プロフィールを表示) 2011年11月3日 12:01:50

Dankon pro via kunlaboro por ĉi tiu interesa enketo.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年11月3日 12:32:49

darkweasel:
Tio almenaŭ menciiĝas tie ĉi: L’enseignement des langues étrangères comme politique publique
Tiu ligilo kondukas al Raporto GRIN, kiu citas B. Flochon:
Flochon, Bruno, 2000 : « L'espéranto », in Gauthier, Guy (ed.) Langues: une guerre à mort, Panoramiques. 4e trim. 48: 89-95.
Sed mi ŝatus konsulti la originalan dokumenton de la Universitato de Paderborn

Francisko1 (プロフィールを表示) 2011年11月5日 18:31:30

Do, poiome ni atingas la konkludon ke Esperanto estas inkluzive pli facila ol ni kredis en la komenco. Dankon pro via kunlaboro.

先頭にもどる