目次へ

Kiom da fojoj estas pli facile Esperanto ol la angla?

Francisko1,2011年10月29日の

メッセージ: 42

言語: Esperanto

Francisko1 (プロフィールを表示) 2011年10月29日 13:56:42

Mi interesiĝas pri via opinio. Dankon.

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年10月29日 14:12:56

Dependas de onia denaska lingvo.

qwertz (プロフィールを表示) 2011年10月29日 15:29:34

"Kiom da fojoj estas pli facile Esperanto ol la angla?"

Mi opinas, ke oni nur povas spekuladi pri tion.

Sunjo (プロフィールを表示) 2011年10月29日 15:38:54

mi voĉdonus por malpli ol 20 fojoj

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年10月29日 16:44:50

Sunjo:mi voĉdonus por malpli ol 20 fojoj
Ankaŭ mi, fakte - almenaŭ por mi. Por latinidlingvanoj la diferenco estas certe pli granda ol por mi.

maratonisto (プロフィールを表示) 2011年10月29日 18:00:38

Laŭ mi maksimume 10 fojoj. La pli reala pritakso 5 fojoj. Trograndigi = danĝerigi.

acdibble (プロフィールを表示) 2011年10月29日 18:02:08

Mi voĉdonus ankaŭ por malpli ol 20 fojoj, ĉar la angla estas mia patrina lingvo.

mihxil (プロフィールを表示) 2011年10月29日 18:52:47

Sunjo:mi voĉdonus por malpli ol 20 fojoj
Jes, la fakto ke tio eĉ ne estas opcio, simile ridindigas nin kiel la ulo kiu kolektas miliardon da subskribintoj

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年10月30日 10:22:35

Oni ne povas saĝe decide pri cifero por tio ĝis oni decidis pri la nivelo je kiu oni taksas ke iu parolas Esperanton (kaj la anglan).

Dum la komencaj fazoj de la lernado, Esperanto estas multoble (eble miloble) pli facila ol la angla. Mastrado de la verba sistemo, la fonetikon kaj la literumadon, bazan vortaron ktp.

Poste, la diferenco tendencas malpliiĝi.

Tamen je la fino, pli facile oni trovus kelkiun kiu povas sen-erare verki tekston en Esperanto inter novbakitaj Esperantistoj ol inter la fremdaj lernantoj de la angla.

Nur necesas kompari la kompreneblecon de la kontribuoj de ne-anglalingvanoj (de ne-denaskuloj) en la angla forumo ĉi tie kun iliaj kontribuoj en la Esperantaj forumoj, prenante en konsideron la nombron de jaroj dediĉitaj al la lernado.

Ankoraŭ forta argumento por permesi al ne-denaskuloj afiŝi en Esperanto en la naci-lingvaj forumoj.

maratonisto (プロフィールを表示) 2011年10月30日 10:42:50

sudanglo:On la komencaj fazoj de la lernado, Esperanto estas multoble (eble miloble) pli facila ol la angla. Mastrado de la verba sistemo, la fonetikon kaj la literumadon, bazan vortaron ktp.

Poste, la diferenco tendencas malpliiĝi.

Tamen je la fino, pli facile oni trovus kelkiun kiu povas sen-erare verki tekston en Esperanto inter novbakitaj Esperantistoj ol inter la fremdaj lernantoj de la angla.
Mi tute konsentas. Ĉu oni faris eksperimenton inter lernejanoj por kompari? Por studantoj oni faris en Universitato de Paderborn. La rezultoj estas impresantaj. Oni povas legi pri tio ekzemple en la angla Vikipedia artikolo pri esperanto.

先頭にもどる