Mesaĝoj: 24
Lingvo: Esperanto
tommjames (Montri la profilon) 2011-novembro-05 15:13:15
Chainy: Vidu, ekzemple punkton 2:Bona trovo. Tio ja estu sufiĉa pruvo, ke la formo estas akceptebla.
21630-b7c827-105.png (1)
Chainy (Montri la profilon) 2011-novembro-05 16:20:33
tommjames:Jes, la Plena Analiza Gramatiko estas ankoraŭ tre utila, kaj do estas nekredeble, ke oni nun ne plu povas aĉeti ĝin!Chainy: Vidu, ekzemple punkton 2:Bona trovo. Tio ja estu sufiĉa pruvo, ke la formo estas akceptebla.
21630-b7c827-105.png (1)
PMEG estas bonega libro pri gramatiko, sed kiam temas pri relativaj kaj absolutaj tempoj, ĝi donas ĝis nun tro malmulte da informoj por vere kompreni la aferon. Kaj ĉi tiu temo ja estas tre grava en Esperanto.
sudanglo (Montri la profilon) 2011-novembro-06 11:40:20
Se oni trarigardas ĉiujn komentojn en PAG (pri absoluta aŭ relativa uzo de la verbo en la subfrazo) oni ricevas la impreson ke tiu aspekto de la lingvo estas sufiĉe kompleksa, kaj ke estas multo lernenda.
Sed mi ne kredas ke la plejparto de la Esperantistaro akiris sian lingvan senton sur tiu kampo per la studado kazon post kazo.
Do, devas esti iu principo, sufiĉe simpla, kiu gvidas nin en la parolo.
Kio estas tiu principo?
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-novembro-06 11:53:53
sudanglo:Do, devas esti iu principo, sufiĉe simpla, kiu gvidas nin en la parolo.La komuna saĝo.
Kio estas tiu principo?
Amike.