إلى المحتويات

Kiel esprimi estontan okazaĵon en la pasinteco?

من rafano, 3 نوفمبر، 2011

المشاركات: 24

لغة: Esperanto

tommjames (عرض الملف الشخصي) 5 نوفمبر، 2011 3:13:15 م

Chainy: Vidu, ekzemple punkton 2:
21630-b7c827-105.png (1)
Bona trovo. Tio ja estu sufiĉa pruvo, ke la formo estas akceptebla.

Chainy (عرض الملف الشخصي) 5 نوفمبر، 2011 4:20:33 م

tommjames:
Chainy: Vidu, ekzemple punkton 2:
21630-b7c827-105.png (1)
Bona trovo. Tio ja estu sufiĉa pruvo, ke la formo estas akceptebla.
Jes, la Plena Analiza Gramatiko estas ankoraŭ tre utila, kaj do estas nekredeble, ke oni nun ne plu povas aĉeti ĝin!

PMEG estas bonega libro pri gramatiko, sed kiam temas pri relativaj kaj absolutaj tempoj, ĝi donas ĝis nun tro malmulte da informoj por vere kompreni la aferon. Kaj ĉi tiu temo ja estas tre grava en Esperanto.

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2011 11:40:20 ص

Eta mistero.

Se oni trarigardas ĉiujn komentojn en PAG (pri absoluta aŭ relativa uzo de la verbo en la subfrazo) oni ricevas la impreson ke tiu aspekto de la lingvo estas sufiĉe kompleksa, kaj ke estas multo lernenda.

Sed mi ne kredas ke la plejparto de la Esperantistaro akiris sian lingvan senton sur tiu kampo per la studado kazon post kazo.

Do, devas esti iu principo, sufiĉe simpla, kiu gvidas nin en la parolo.

Kio estas tiu principo?

antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2011 11:53:53 ص

sudanglo:Do, devas esti iu principo, sufiĉe simpla, kiu gvidas nin en la parolo.

Kio estas tiu principo?
La komuna saĝo.

Amike.

عودة للاعلى