Wpisy: 24
Język: Esperanto
rafano (Pokaż profil) 3 listopada 2011, 23:07:34
Kiel mi diru Esperante se mi volus esprimi ke la homo, pri kiu mi parolas, antaŭe estis homo, kiu estis faronta ion en tempo post la pasinta momento pri kiu mi parolas?
Ĉu akcepteblas Esperante diri ekzemple "Li estis la homo kiu savos la mondon", aŭ ĉu la plejmulto de la parolantaro nur konfuziĝus de tia vortigo?
Mi scias ke oni pro sekureco povas diri "Li estis la homo kiu estis savonta la mondon" aŭ eĉ "Li estis la homo pri kiu oni diris ke li savos la mondon", sed mi volus sĉii ĉu ankaŭ la malpli longa vortigo taŭgus.
Se mia supozo ĝustas, mi ankaŭ volus scii kie oni povus scii pli pri la reguloj kiuj apogas ĝin.
Hyperboreus (Pokaż profil) 4 listopada 2011, 02:05:46
Tjeri (Pokaż profil) 4 listopada 2011, 09:24:31
"Li estis la homo kiu savos la mondon"estas tute klara esprimo. Li ESTIS (ne ESTAS)
SED
Li estas la homo kiu estis savonta la mondon. Li daŭre vivas.
"Li estis la homo kiu estis savonta la mondon"havas alian signifon, kiu montras, ke li ne plu estas, do, ke li mortis.
sudanglo (Pokaż profil) 4 listopada 2011, 10:51:51
Vi ankaŭ povas diri:
Li estis la homo destinita savi la mondon.
Li estis la homo kiu poste savis la mondon (li sukcesis).
Li estis la homo destinota savi la mondo (lia posta destino).
Li estis la homo kiu estus savonta la mondon (se li povintus).
La knabo Zamenhof, kiu poste fariĝos/is la kreinto de Esperanto.
rafano (Pokaż profil) 4 listopada 2011, 14:37:43
sudanglo:Ŝajne vi povas tion diri en Esperanto (Li estis la homo kiu savos la mondon).Bone. Ĉu vi scias kie mi povus legi pli pri tio, prefere en iu (surreta) prigramatika libro?
sudanglo (Pokaż profil) 4 listopada 2011, 23:43:02
Se la temo fakte ne estas traktata en PMEG, eble bona ideo estus skribi al Bertilo ke li enmetu artikolon pri tio.
horsto (Pokaż profil) 4 listopada 2011, 23:58:31
rafano:Se mi diras Esperante "Li estas la homo kiu savos la mondon", mi intencas esprimi ke la homo, pri kiu mi parolas, faros ion en tempo post la nuna momento en kiu mi parolas.Pardonu, mi ne komprenas.
Kiel mi diru Esperante se mi volus esprimi ke la homo, pri kiu mi parolas, antaŭe estis homo, kiu estis faronta ion en tempo post la pasinta momento pri kiu mi parolas?
Se la homo ne plu vivas, tiam diru:
Li estis la homo kiu intencis savi la mondon.
Se la homo vivas kaj baldaŭ savos la mondon, tiam diru:
Li estas la homo kiu savos la mondon.
rafano (Pokaż profil) 5 listopada 2011, 00:40:24
horsto:Se la homo ne plu vivas, tiam diru: Li estis la homo kiu intencis savi la mondon.Tute ne gravas ĉu la homo ankoraŭ vivas aŭ ne. Mi nur volas scii kiel oni en ĝusta maniero transformas tian eldiron, kiun mi prezentis ĉi-supre, en eldiron en la preterito. Krome, mi dubas ke vere necesus aldoni iun modan helpverbon kiel intenci por fari tion.
Se la homo vivas kaj baldaŭ savos la mondon, tiam diru: Li estas la homo kiu savos la mondon.
Chainy (Pokaż profil) 5 listopada 2011, 01:36:05
rafano:Mi pensas, ke Horsto pravas. Mi suspektas, ke Rafano simple elektis tre malbonan frazon por ĉi tiu diskuto. Ne estas bona ideo se ni tro pensas pri gramatiko ĝis tia grado, ke ni ĉiuj konfuziĝas pri la senco, kiun ni provas komuniki!horsto:Se la homo ne plu vivas, tiam diru: Li estis la homo kiu intencis savi la mondon.Tute ne gravas ĉu la homo ankoraŭ vivas aŭ ne. Mi nur volas scii kiel oni en ĝusta maniero transformas tian eldiron, kiun mi prezentis ĉi-supre, en eldiron en la preterito. Krome, mi dubas ke vere necesus aldoni iun modan helpverbon kiel intenci por fari tion.
Se la homo vivas kaj baldaŭ savos la mondon, tiam diru: Li estas la homo kiu savos la mondon.
Necesas unue klarigi la signifon/kuntekston, eble per kelkaj frazoj, kaj tiam ni povas pripensi, kiel tion diri en malpli longa formo.
Chainy (Pokaż profil) 5 listopada 2011, 01:51:19
rafano: Krome, mi dubas ke vere necesus aldoni iun modan helpverbon kiel intenci por fari tion.Kial ne aldoni 'intenci'? Oni povas tion almenaŭ kompreni!