Al la enhavo

Alia vido: Israela bombado de Irano

de omid17, 2011-novembro-04

Mesaĝoj: 58

Lingvo: Esperanto

omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-04 20:17:43

Lastatempe oni denove babilas pri ebla Israela atako kontraŭ Iranaj atomaj instalaĵoj. La novaĵoj aperis inter la ĉeftemoj kaj Israelaj aŭtoritatuloj jam priparolantas ĝin. Laŭ ĉi tiuj novaĵoj, Ĉefministro kaj Ministro de Defendo de la dekstrula Israela registaro estas serioze provanta persvadi aliajn membrojn de la Kabineto ataki Iranon sed Stabestro de la Armeo kaj Agentejo de ŝtata sekureco estas kontraŭ ĝi.

Israelo elprovis longdistancan misilon por uzi kontraŭ Irano. Laŭ enketo, Kvardek unu procentoj de la loĝantaro de Israelo subtenas militistan atakon kontraŭ Irano.

Kio estas la afero?

omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-04 20:22:19

Ĉi tio estas parto de la respondo kiun Akbar Ganji, Irana esploristo kaj ĵurnalisto donas al ĉi tiu demando:

Israelo asertas ke Irano estas atoma minaco. Du punktoj estas rimarkinda ĉirilate:

Unue: Irano estiĝis membro de la Internacia Atoma Energio ekde la establo de ĉi tiu organizaĵo en 1956. En 1970 Irano subskribis la traktaton pri malpermeso de la promocio de atomarmiloj. Irano estas sub IAEA-a ekzameno ekde 1993. Sed Israelo nek estas membro de la agentejo, nek subskribintas la Traktaton kontraŭ dismultiĝo de atomarmiloj. Neniu internacia korpo faras iu ajn inspekton de atomaj instalaĵoj de Israelo.

Due: Oni diras ke Israelo havas proksimume 200 atomajn bombojn, sed la Israelaj kaj Usonaj respondeculoj diras ke Irano ((eble atingos)) atomarmiloj en estontaj. Se kun ĉiu premo kaj internacia embargo Irano povus plenumi ĉi tiun celon, ĝi fine havus unu okdek-pundan atombombon kiu neniam sufiĉas kontraŭ 200 bomboj de Israelo.

Do, ĝis nun la Israela registaro estas la flanko kiu ne agnoskas la internacian komunumon kaj ĉikanas aliajn. Kiel?

omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-04 20:28:36

Israelo diras ke ĉiuj la mezorientaj registaroj devas esti sub ekstrema inspekto, sed ni estas la escepto! Israelo diras ke ni rajtas posedi atomarmilojn sed aliaj regionaj registaroj eĉ ne rajtas riĉigi uranion.

De kie venas ĉi tiuj "diskriminacio" kaj "specialaj rajtoj" ? Ĉu la respondo estas io ajn krom la fakto, ke Usono subtenas Israelon en ĝia ĉikanado de la kelkcentmilionoj da homoj en la regiono?

Israelo kaj siaj malsimpatiaj subtenantoj pravigas ĉi tiujn specialajn rajtojn kun unu aserto. Jen la aserto: Nur Israelo estas sub la minaco de atakoj, ne aliaj regionaj registaroj. Tial Israelo devus havi fortimigajn armilojn. Sed kelkaj punktoj devus esti notitaj tie ĉi:

Unua - Militista Invado Kaj Okupado: Ne nur Irano neniam atakis iu ajn landon dum la 20a jarcento, sed ankaŭ mem estis atakita de alia regiona lando kiu rezultis je vundo kaj perdo de pli ol milionon da la Irananoj kaj igis ekvivalenton de trilionoj dolaroj en damaĝoj.

Sed Israelo kreiĝis de okupacio de Palestinaj teritorioj en 1948. Ĉi tiu registaro elpelis Palestinanojn de iliaj hejmoj kaj senhavigis ilin de siaj bazaj rajtoj.

Israelo asertas ke ĝi estas ŝtato. Moderna ŝtato estas difinita de naciaj landlimoj. Jen la demando:

Kie estas Israelaj geografiaj limoj? Israelo ne akceptas iu ajn landlimo kiel internacia.

Laŭ UN Ĝenerala Asemblea Rezolucio 181 - sur bazo de kiu Israelo estis agnoskita - Kvardek kvin procentoj de Palestino apartenas al Palestinanoj, Kvindek kvar procentoj translokiĝos al Israelo kaj la restantan unu procenton oni rigardu kiel internacia loko.

Israelo ne akceptas ĉi tiun rezolucion. Ne akcepti ĝin signifas malakcepton de ekzisto de Israelo mem, ĉar Israelo posedas sian internacian ĉeeston ĝuste pro tiu rezolucio. Per milito, en 1967, Israelo reduktis la procenton de Palestina lando ĝis 22. Tio signifas, ke ĝis nun ĝi okupis 78 procentoj de Palestino kaj faris ĝin sia propra.

En la sekvonta paŝo, Ĝi komencis konstruado de Judaj kolonioj en aliaj partoj de la okupitaj teritorioj. Aliflanke, loĝantas 2 -3 milionoj da Palestinanoj en okupitaj teritorioj kiuj ne estas konsiderita kiel civitanoj. Tio signifas, ke ili ne havas pasportojn kaj ne havas kelkajn aliajn civitanecajn rajtojn.

Laŭ la interkonsento inter Usono, Rusio, Europe kaj la Unuiĝintaj Nacioj, devus esti Palestina ŝtato apud Israelo sed la Israela registaro neniel akceptas tion.

Israelo atakis kaj bombis atomajn instalaĵojn de Irako kaj Sirio. Estas efektive Israelo kiu sub diversaj pretekstoj atakas aliajn landojn ĉiam, kiam ĝi povas.

Se havi atomarmilojn estas krimo, Israelo havas nereteneblajn atomajn instalaĵojn. Se alceli atombombojn estas krimo, Israelo havas centojn da atomaj bomboj.

omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-04 20:31:41

...Kompreneble ŝtatoj kiel Irano, Israelo kaj Usono jam formis armitajn bandojn en aliaj landoj kaj uzas ilin kontraŭ aliajn. Irano en Libano (Hizbulaho), Palestino, Irako kaj Afganio estas farinta ĉi tiujn rimedojn kaj ankoraŭ faras. Tie ĉi ankaŭ, oni devas kondamni ĉi tiujn landojn egale por agoj kiuj estas kontraŭ la internacia juro.

Dua - Fari militkrimoj: Irana registaro neniam estis akuzita aŭ konviktita de UNHRC pri militkrimoj aŭ krimo kontraŭ humaneco. Sed la Israela registaro estas kondamnita de militkrimoj en Gazao.

erinja (Montri la profilon) 2011-novembro-04 20:43:04

Mi ne subtenas produktadon aŭ uzon de atomaj armiloj, ne gravas pri kiu lando temas.

omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-04 21:12:43

...Tria - Pri terorismo: La Islama Respubliko jam mortigis centojn da Iranaj disidentoj ekster la lando per teroro.

Israelo ankaŭ mortigis grandan nombron de Palestinanoj en Palestino kaj en la ekstera mondo per uzo de terorismo. Unu ekzemplo de ĉi tio estas injekti venenon al Khalid Maŝal en 1997, kiu laŭ la rakonto de Paul McGeough (Irlanda-Aŭstralia ĵurnalisto) en sia libro, estis nur pro interveno de Bill Clinton ke Israelanoj finfine donis antidoton por savi Maŝal.

Alia terorista kazo fare de Israelo estis en Kataro per Eŭropaj pasportoj kiu koleris eŭropajn ŝtatojn (kaŭze de forĝo de iliaj pasportoj) Ministro de Eksterlandaj Aferoj de Granda Britio elpelis unu Israelan diplomaton ĉar li forĝis 12 pasportojn en unu intrigo por murdi Hamasan gvidanton.

Do, Israelo kiel lando kiu estis kreita de okupo, daŭras sian ekziston per terorismo kaj militkrimoj, kiu ne akceptas la kvarpartian interkonsenton de Rusio, US, UN kaj Eŭropa Unio, por ke la veraj posedantoj de tiu lando almenaŭ havu iu etan parton de ilia lando, nune kun falsaj pretekstoj volas komenci militistan invadon kontraŭ Irano!

omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-04 22:01:10

Kvara - Sekureco kaj Nacia Intereso: Ne ĉiuj Irananoj subtenas la grandajn atomajn ambiciojn de Ajatolo Khamenei. Ni almenaŭ scias ke multaj de politikaj grupoj estas kontraŭ ĝi. Verdire, ĉirilate li ne serĉas pri popola konsento.

Sed en aliaj ŝtatoj eĉ en okcidentaj demokratioj kiam ili estis konstruantaj atomajn instalaĵojn, ĉu oni faris referendumon aŭ ne?

Cetere, Kiu de la Okcidentaj demokratioj kiuj posedas atombombojn gajnis sian popolan konsenton pri tio?

Landoj kiu posedas atombombojn pravigas ĉi tion de , ekzemple, "nacia intereso" kaj "nacia sekureco". Israela registaro ankaŭ pravigas sian proprieto de atomaj armiloj uzante de la saman logikon. sed jen la demando: Ĉu povus Irano kaj aliaj regionaj ŝtatoj havi bombojn per la sama rezonado?

5a - Demokratiigo de Mezoriento: Se la "Araba Printempo" estigos demokratajn sistemojn, ja estus ĝuste al la malutilo de Israelo. Ĉar ke la koruptaj kaj aŭtokratecaj registaroj subtenata de Usono kaj aliaj Okcidentaj registaroj ne havas hejmajn subtenantojn kaj agas nur laŭ postulitajn politikojn kiujn la Okcidento donas al ili.
Se ĉi tiuj landoj havus demokratajn politikajn reĝimojn, la aŭtoritatuloj devus esti prirespondaj antaŭ siaj homoj. Publika premo fare de la popolo al registaroj haltigus diskriminacion kaj subpremon. Homoj demandus siajn registarojn en ĉi tiuj regionoj konsideri ilian "nacian sekurecon" kaj "nacian intereson". Se Israelo havas atomarmilojn, aliaj demokrataj registaroj ankaŭ alcelus atomarmilojn plenumi siajn nacian intereson kaj nacian sekurecon.

Do tial kaj pro aliaj kialoj, la Israela registaro estas kontraŭ demokratiigo de Mezoriento. Israelo estis la sola registaro kiu defendis Hosni Mubarak ĝis la fina tago. Ĉi tio estis granda perdo por Israelo ene de Egiptio.

omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-04 22:32:08

VI - Israelo kaj la Irana registaro, veraj amikoj: Dekstrulaj Israelanoj postulas tion ke Khamenei kaj Ahmadinejad daŭre tenu siajn oficojn por ke ili (Israelaj) povu daŭre pravigi iliajn invadajn politikojn antaŭ la okcidento.

Ankaŭ, la Irana registaro uzas la minacon de Israelo pravigi multajn el siajn agojn, speciale la brutalan subpremon de malkonsento. Ĉi tiuj du registaroj bezonas unu la alian forte. Sed Irananoj estas luktanta por paca transiro de la primitiva registaro de la "Supera Tribestro" al "demokrata reĝimo kiu devontigante sin al libereco kaj homaj rajtoj", ne abomenas la okcidenton.

Israelo scias ke tia sistemo laborus en lian malavantaĝon. ĉar demokrata registaro en Irano certe zorgus pri nacia sekureco kaj nacia intereso de Irananoj. kaj se tiu registaro ne estu kontraŭokcidenta, la Israelanoj havos neniun pretekston por timigi la okcidentajn registarojn.

omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-04 23:46:23

erinja:Mi ne subtenas produktadon aŭ uzon de atomaj armiloj, ne gravas pri kiu lando temas.
Dankon pro via rimarko kara Erinja, mi ankaŭ kredas tiel. La finan punkton kiun mi skribos, ĝuste temas pri tio...

Sepa - Ĉiu aŭ neniu:

Kiam oni subtenas homajn rajtojn kaj demokration, oni ne devas havi duoblajn normojn. Oni ne povas diri ke nacia sekureco kaj nacia intereso de Israelo estas grava sed nacia sekureco kaj intereso de Irano ne gravas.

Se Israelo kaj Pakistano, Hindio kaj Kazaĥstano ktp havus atomarmilojn, tiame Irana estonta demokratia registaro ankaŭ pripensus siajn proprajn interesojn. Ĉi tio signifas aperon de regiona vetarmado.

La plej bona politiko estus kolekti atomarmilojn kaj amasdetruilojn de la tuta Mezorienta regiono. Ĉi tio estas la "ĉiuj aŭ neniu" politiko. Aŭ neniu ŝtato posedus ĉi tiuj armiloj aŭ, se iuj statoj havas ilin, tiame aliaj demokrataj regionaj registaroj ankaŭ povus pripensi ilian intereson/sekurecon kaj sekvi ellaborado de atomarmilojn.

La usona registaro, anstataŭ unuflanka subteno de Israelaj tiranaj politikoj, kunlaboru kun ĉiuj registaroj kaj de la Unuiĝintaj Nacioj komenci la movado por kolekti amasdetruiloj el la regiono.

Obama ĉe Al-Azhar Universitato en Kairo, diris en parolado en 4-a Junio 2009:

((Mi bone konscias, ke iuj jam plendis pri tio ke iuj landoj havas armiloj sed aliaj ne. Neniu lando rajtas arbitre diri kiuj landoj havas kaj kiuj landoj ne havas rajton havi atomarmilojn. Tial mi forte konfirmis ke sindevontigo de Usono estos plutrakti mondon kie neniu lando havu atomarmilojn. Iu ajn lando, inkluzive Irano, havus la rajton je posedi atoman energion por pacemaj celoj, dum ĝi devontigas sin al siaj kontraktaj respondecoj pri malpermeso de promocio de atomarmiloj.))

Oni povas certigi la sekurecon de ĉiu, inkluzive Israelo, uzante de "Kolektiva Sekureca Traktato". Sed defendi diskriminacion kaj privilegion estas kontraŭ valoroj kiel demokratio kaj homaj rajtoj.

Mezoriento havas junan loĝantaron. La generacio ne obeas internajn subpremantojn kaj tute certe ne toleros fremdajn subpremantojn ankaŭ.

Dum Estas vere, ke vera sendependeco venas kiam nacia registaro estas kreita pere de la veraj voĉdonoj de ĉiuj civitanoj senescepte, sed subpremo de homoj fare de regiona ŝtato ne povus esti preteksto por fremda invadanto ataki alian nacion.

erinja (Montri la profilon) 2011-novembro-05 00:52:00

Se estas kelkaj ŝtelistoj en mia urbo signifas ke ankaŭ mi devus ŝteli, ke ĉiuj urbanoj devus ŝteli? Kompreneble ne. Estas multaj registaroj en la mondo, kiuj ne nun havas atombombojn, en kies manoj mi timus vidi atom-armilojn. Se freneza diktatoro, persono kiu estas mense malsana, sukcesus ekhavi ilin, kion farus tiu persono? Tial mi preferas vidi tiajn armilojn en nenies manoj. Eĉ se la registaro de iu lando nun estas tre bona, oni ne scias pri la venonta registaro de tiu lando. Estas multe da revolucioj en la nuna mondo, kaj ankaŭ en la pasinta mondo, kaj mi ne volus vidi ke tiaj fortaj armiloj malaperu dum iu enlanda revolucio, por forvendiĝi al krimuloj.

Reen al la supro