Alia vido: Israela bombado de Irano
de omid17, 2011-novembro-04
Mesaĝoj: 58
Lingvo: Esperanto
Sunjo (Montri la profilon) 2011-novembro-05 20:15:28
Tamen mi konsentas ke estus pli bona se Irano ne ekhavus atomajn armilojn kaj plej bona se neniu lando havus atomajn armilojn.
Restas denove nur la espero, ke tiuj kiuj pensas pri ekmiliti ne forgesas ke perforto kreas perforton kaj neniam solvas problemojn, neniam kreas pacon.
omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-05 20:39:40
erinja:Ho ve! Kompreneble mi ne volas. Vi tute miskomprenis min, bedaŭrinde.
Ni pensas malsamege pri ĉi tiu afero, laŭ mi. Vi volas ke Irano ekhavu atomajn armilojn.
Diris mi estas maljusta ke iuj landoj havas atombombojn kaj iuj ne rajtas akiri tion, kaj mi diris ke la plej bona solvo estus senarmiĝo ĉar alie la afero estigos vetarmado.
Irano tute ne ellaboras nukleajn armilojn kaj laŭ NPT ĝi havas rajton uzi atoman energion por pacemaj celoj.
Laŭ 2009 dokumento de Usona Ŝtata Departementa Buroo de Strategiaj Informoj Kaj Esploroj, Irano verŝajne ne havos la teknikan kapablon produkti HEU (ekstreme riĉigita uranio, uzata por bomboj) antaŭ ol 2013, kaj Usonaj sekretaj servoj ne havas indikojn pri tio ke Irano jam decidis produkti ekstreme riĉigitan uranion. Do el kie venas ĉi tiu bruo por nenio?
Israelaj respondeculoj publike karakterizas Iranan atoman programon kiel "ekzisteca minaco" al Israelo sed efektive ne ekzistas serioza minaco kaj tiel mi jam diris tio estas nur preteksto por komenci novan militon.
erinja (Montri la profilon) 2011-novembro-06 02:36:52
Mi kredas ke oni jam ofertis vendi al Irano atomajn centralojn, por generado de elektro. Miakomprene, neniu malebligas ke Irano havu atoman energion por pacaj celoj.
Patrig (Montri la profilon) 2011-novembro-06 02:49:19
Gravas al ili ke Irano (samkiel Irako en 2003) ne disponu pri tiaj armiloj por ke ĝi povu esti atakata de ili ĉar ili jam demonstris ke ŝtato ne posedanta atombombojn ne estos de ili respektata. Sed same gravas al ili ke oni povu incitadi kaj provoki Iranon, neante ĝian rajton je suvereneco por ke la publiko konsentos pri atako.
Tion ili ne faros kontraù Rusio, Ĉinio, Hindio aù eĉ Norda Koreo, ĉar tiuj ŝtatoj jam disponas pri tiaj armiloj kvankam ili temas ilin multe pli ol Iranon...
Tiun atakon pleje deziras kaj preparas Izraelo kiel strategio forci Usonon eniri tutregionan konflikton, kiun permesus ke Izraelo daùre kaj fine senigu je sia teritorio la palestinan popolon...
En la nazia periodo, multaj kredis ke la koncentrejoj ekzistis por le bonfarto de la tien enkarcerigitaj...
Refoje necesos ke Romio Kartagon findetruos por ke la venkitoj estu kulpigitaj kaj ke la popolo ĉesu vidi el ili protektantojn aù savontojn kaj finfine tiujn rekonu, kiuj uzante ideologiajn kaj religiajn rimedojn faradas el morto kaj mizero komercon...
Tiuj lastaj estas la nuntempaj kaj solaj faŝistoj...
Fuzzy (Montri la profilon) 2011-novembro-06 05:47:12
Kion vi pensas pri Irako, ĉu la irakanoj nun estas feliĉaj pro tio ke Usono liberigis ilin de la kruela diktatoro? Ĉu vi ŝatus transloĝiĝi en Irakon por ĝui la liberon?
cellus (Montri la profilon) 2011-novembro-06 06:29:17
Fuzzy:omid17, diru, bonvolu -- ĉu vere vi envias al la libianoj kaj deziras al Irano la samon kio okazis en Libio?La demando ŝajnas retorika.
Kion vi pensas pri Irako, ĉu la irakanoj nun estas feliĉaj pro tio ke Usono liberigis ilin de la kruela diktatoro? Ĉu vi ŝatus transloĝiĝi en Irakon por ĝui la liberon?
Fuzzy (Montri la profilon) 2011-novembro-06 06:39:56
cellus:Ĉu vere? Ŝajnas ke tute ne!Fuzzy:omid17, diru, bonvolu -- ĉu vere vi envias al la libianoj kaj deziras al Irano la samon kio okazis en Libio?La demando ŝajnas retorika.
Kion vi pensas pri Irako, ĉu la irakanoj nun estas feliĉaj pro tio ke Usono liberigis ilin de la kruela diktatoro? Ĉu vi ŝatus transloĝiĝi en Irakon por ĝui la liberon?
zan (Montri la profilon) 2011-novembro-06 07:17:41
omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-06 20:52:37
erinja:Estas legitima atoma rajto de Irano produkti sian propran materialon kiam ĝi mem kapablas, do Irano apenaŭ havus motivon akcepti tian sensignifan oferton.
Mi kredas ke oni jam ofertis vendi al Irano atomajn centralojn, por generado de elektro. Miakomprene, neniu malebligas ke Irano havu atoman energion por pacaj celoj.
La okcidento proponis ke Irano elsendu 3/4 de ĝia provizo de malalte riĉigita uranio eksterlanden (proksimume 2000 kilogramoj) kaj poste ricevu prilaboritan uranion anstataŭe.
Tiutempe, Irano nur bezonis 120 kilogramojn de treriĉigitaj uranioj por lanĉi esploran medicinan reaktoron en Teherano kiu produktas kuracajn izotopojn.
Malgraŭ tio, ke la propono estis ridinda kaj absurda, por akiri internacian fidon Irano ofertis kontraŭproponon. Ĝi konsentis kun la propono kun la kondiĉo, ke la kvanto de Uranio estu decidita de la konsumanto (Turkio kaj Brazilo pli malfrue persvadis Iranon por ekspedo de 1200 kg!) kaj ke la interŝanĝo okazu samtempe kaj ene de Iranaj landlimoj. Sed la okcidenta koalicio malakceptis ĝin.
Altebrilas (Montri la profilon) 2011-novembro-06 21:06:06