Alia vido: Israela bombado de Irano
de omid17, 2011-novembro-04
Mesaĝoj: 58
Lingvo: Esperanto
Lubava (Montri la profilon) 2011-novembro-05 04:59:54
omid17:Lastatempe oni denove babilas pri ebla Israela atako kontraŭ Iranaj atomaj instalaĵoj.La afero estas en tio, ke Iran kaj alia islamaj landoj volas neniigi Israelon. Israelo bezonas defendi sin.
Kio estas la afero?
Fuzzy (Montri la profilon) 2011-novembro-05 07:54:14
Se al Israelo tio ne plaĉas tiam ĝi devas iel pagi al Irano por ke ĝi ne havigu al si la atomarmilon, sed ne minaci per bombardo, tio ja simple estas krimo.
cellus (Montri la profilon) 2011-novembro-05 08:29:55
Svedio havis kapablon konstrui siajn proprajn nukleajn armojn, sed la popolo estis tiiom kontraŭa al tiu ideo, ke la registaro (kabineto) ĉesis la planojn.
Mi estas certa ke se la popoloj en Irano kaj Israelo vere povos diri sian opinion, do ne estos ia risko de bombado de la nukleaj instalaĵoj en Irano fare de Israelo.
La landoj devos simple ambaŭ esti kapablaj forigi la timojn de la alia lando. La popolo bezonos akuratan informon por povi decidi, ĉu ĝi akceptos la decidon de la registaro abu ne.
Altebrilas (Montri la profilon) 2011-novembro-05 09:50:47
La homoj devas konstrui en sian menson bildon de kunvivado, imagi kiel ili vivos kiam paco estos farita, kaj tiu bildo devas esti la sama por ĉiuj kaj akceptebla de ĉiuj.
Francio kaj Germanio intermilitis kaj intermalamegis dum unu jarcento, sed nun ili vivas pace kune kaj partoprenas al komunan prosperon (eĉ se nun estas kelkajn financ-krizajn problemojn...)
dzheyru (Montri la profilon) 2011-novembro-05 11:04:31
Sed serioze tie ĉi,Ruslando-Ukrainio,multaj homoj antaŭtimas ke,Usono planas agresi Iranon,por solvi proprajn problemojn ekonomikajn.
omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-05 12:24:02
erinja:Se estas kelkaj ŝtelistoj en mia urbo signifas ke ankaŭ mi devus ŝteli, ke ĉiuj urbanoj devus ŝteli? Kompreneble ne.Se estas danĝeraj ŝtelistoj en mia loko mi devus fari necesajn agojn defendi min de la danĝero. Se ne eblas kapti ĉiujn ŝtelistojn, aliuloj devus havi la necesajn ekipaĵojn defendi sin en okazo de potenciala atako.
Ni praktike pensas same. Se vi relegas kion mi skribis mi efektive asertis ke la plej bona solvo estos senarmigi ĉiujn regionajn registarojn ĉar lasi ilin akiri atomajn armilojn kreus detruan vetarmadon.
Malgraŭ tio, bedaŭrinde la afero ne ŝajnas tiel simple. Posedo de atomaj armiloj donas al la posedanto grandan militistan avantaĝon super aliaj kaj persuvadi lin lasi ĉi tiun avantaĝon eble ne estus tiel simple. Ĉu vi pensas ke oni povus senarmigi ĉiujn atomajn ŝtatojn?
Ĉu Usono kaj Israelo ankaŭ forĵetus siajn bombojn? Ĉu ne estas ridinda ke lando kiel Israelo kiu posedas 200 bombojn kaj estis unue kreita de okupo diras pri Irana atoma minaco?
Se freneza diktatoro, persono kiu estas mense malsana, sukcesus ekhavi ilin, kion farus tiu persono?Ni jam vidis en “Nagasaki” kaj “Hiroshima” kiu okazus se stulta partio atingus atombombojn.
omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-05 12:46:38
Lubava:Ĉi tio estas senbaza preteksto kiun Israelanoj ripetas. Irano ne volus kaj ne povus ataki Israelon. Bonvole legu miajn ceterajn poŝtojn, tie mi klarigis detale kial oni pensas ke Irano kaj Israelo bezonas unu la alian.omid17:Lastatempe oni denove babilas pri ebla Israela atako kontraŭ Iranaj atomaj instalaĵoj.La afero estas en tio, ke Iran kaj alia islamaj landoj volas neniigi Israelon. Israelo bezonas defendi sin.
Kio estas la afero?
Ni nur parolas pri la afero inter Irano kaj Israelo. Mi vere ne volas malfortigi la argumenton paroli pri Arabaj landoj. Israelo volas ataki Iranon ĉar ĝi pensas ke Irano estas atoma minaco.
Irano ne havas atombombojn, estas membro de la atoma agentejo kaj inspektoroj de la agentejo jam vizitas Iranajn atomajn instalaĵojn daŭre.
Sed Israelo ne estas membro kaj havas multajn atomajn bombojn. Irano neniam atakis iun ajn alian landon en la pasinta jarcento sed Israelo kreiĝis pere de milito kaj okupo. Israelo neniel estas la ĝusta partio por akuzi Iranon!
omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-05 13:16:33
dzheyru:tie ĉi,Ruslando-Ukrainio,multaj homoj antaŭtimas ke,Usono planas agresi Iranon,por solvi proprajn problemojn ekonomikajn.Troviĝas ĝuste la sama opinio tie ĉi. Plimulto de Iranaj edukitaj personoj pensas negative pri la eblaj atakoj (Pasintsemajne, tri landoj - Israelo, Usono kaj Britio - tiel aŭ aliel diris, ke ili estas preparanta por milito kontraŭ Irano).
Ili pensas ke la novaĵoj pri laŭdira Irana komploto por mortigi Saŭdarabian ambasadoron estas nur mensogo kiun Usono volas uzi kiel preteksto ataki Iranon.
Irananoj pensas ke la Usono provas solvi siajn proprajn financajn problemojn per atako kontraŭ Irano! Dum la lastaj 2 jaroj, Irananoj batalantas por paca transiro al demokratio; milito kun fremduloj povus ŝanĝi la tutan atmosferon kaj nuligi la plimulton de kio Irananoj akiris kontarŭ sia ŝtato ĝis nun.
horsto (Montri la profilon) 2011-novembro-05 13:47:53
Mi ne plu komprenas la mondon. Unue tiu trompa milito kontraŭ Irako kaj nun la samo kontraŭ Irano?
erinja:Mi tute samopinias. Sed mi pensas ke la problemo estas ne nur frenezaj diktatoroj, sed ankaŭ frenezaj sistemoj.
Se freneza diktatoro, persono kiu estas mense malsana, sukcesus ekhavi ilin, kion farus tiu persono? Tial mi preferas vidi tiajn armilojn en nenies manoj. Eĉ se la registaro de iu lando nun estas tre bona, oni ne scias pri la venonta registaro de tiu lando.
Eble ja vere la nuna ekonomia krizo devigas certajn landojn militi kontraŭ iuj ajn aliaj landoj.
Fuzzy (Montri la profilon) 2011-novembro-05 14:32:14
omid17:Kaj ĉu irananoj pretas defendi sian landon? Aŭ ili forkuros baldaŭ post la atako, kiel la araboj?dzheyru:tie ĉi,Ruslando-Ukrainio,multaj homoj antaŭtimas ke,Usono planas agresi Iranon,por solvi proprajn problemojn ekonomikajn.Troviĝas ĝuste la sama opinio tie ĉi. Plimulto de Iranaj edukitaj personoj pensas negative pri la eblaj atakoj (Pasintsemajne, tri landoj - Israelo, Usono kaj Britio - tiel aŭ aliel diris, ke ili estas preparanta por milito kontraŭ Irano).
Ili pensas ke la novaĵoj pri laŭdira Irana komploto por mortigi Saŭdarabian ambasadoron estas nur mensogo kiun Usono volas uzi kiel preteksto ataki Iranon.
Irananoj pensas ke la Usono provas solvi siajn proprajn financajn problemojn per atako kontraŭ Irano! Dum la lastaj 2 jaroj, Irananoj batalantas por paca transiro al demokratio; milito kun fremduloj povus ŝanĝi la tutan atmosferon kaj nuligi la plimulton de kio Irananoj akiris kontarŭ siaj ŝtato ĝis nun.
Vere, mi pensas, ke Irano estos la sekvonta celo de NATO, tuj post Sirio. Do, omid17, ĉu vi batalos aŭ kapitulacios?