Přejít k obsahu

Ĉu reformi esperanton

od uživatele cellus ze dne 9. listopadu 2011

Příspěvky: 67

Jazyk: Esperanto

hebda999 (Ukázat profil) 10. listopadu 2011 6:43:44

Jes, jes. Ili nepre reformu la esperanton kaj mi tuj ... ridos! Ĉiu povas reformi esperanton, krei novajn vortojn aŭ gramatikajn regulojn. Restas nur unu problemo - kiel devigi la aliajn esperantistojn ke ili uzu tiun ĉi reformitan lingvon, kiam la hodiaŭa esperanto funkcias tre bone.

Esperantaj literoj kun x - ni ja havas tiun ĉi sistemon - la reformo ne estas bezonata tie ĉi. Multe da aliaj lingvoj uzas siajn proprajn signojn en skribado - ĉu ili ankaŭ devas esti reformitaj? En XXI jarcento ni havas UNIKODON!

Akuzativo kaj adjektiva substantiva kongruo - estas necesaj por senigi la ambiguecon - la hororo de la angla lingvo. Sen ili oni devus uzi fiksitan vortordon, kaj tion mi ne konsentus.

maratonisto (Ukázat profil) 10. listopadu 2011 15:27:34

Esperanto povas resti kiel estas. Mi konsentus nur kun -iĉ.

lgg (Ukázat profil) 10. listopadu 2011 16:10:44

Digramoj kun X estas nelegebla. Nun, kiam popoloj de mondo ŝanĝas sian anktikvajn skribsistemojn kun moderna latina scribo kun 26 leteroj. Sed esperanto ankoraŭ prenas je sia neoportuna, antikva sistemo.

Ankaŭ, ĉio malspritaj vortoj kiel 'retejo' devas esti forĵetata de la nia lingvo, kaj normalaj internaciaj vortoj kiel 'sajto' davas esti anstataŭe uzata.

La plenan senpagan vortaron kun versikontrolo devas esti kreato. La lopodoj kun vendado la kostan neprecizan fekon kiel PIV estas naivaj kaj ridindaj.

erinja (Ukázat profil) 10. listopadu 2011 16:22:36

lgg:Digramoj kun X estas nelegebla. Nun, kiam popoloj de mondo ŝanĝas sian anktikvajn skribsistemojn kun moderna latina scribo kun 26 leteroj.
Kiam la rusa anstataŭos sian antivan skribsistemon kun moderna latina skribo kun 26 literoj?

novatago (Ukázat profil) 10. listopadu 2011 17:24:12

lgg:Digramoj kun X estas ...

Ankaŭ, ĉio malspritaj vortoj...
La plenan senpagan vortaron ...
Esperanto estas funkcianta lingvo, ne via persona projekto.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (Ukázat profil) 10. listopadu 2011 17:38:38

erinja:Mi notis ke ili volas ke oni voĉdonu pri reformoj; 80% el esperantistoj devos konsenti por fari iun ŝanĝon, laŭ tiu propono.
hm. ĉu ne, se vere 80 elcentoj de la esperantistoj simple ekuzus iun reformon, ĝi jam nun simple efektiviĝus?

Altebrilas (Ukázat profil) 10. listopadu 2011 18:13:13

unpensador:

Mi multe admiras ĉi tiujn respondojn kiujn mi legis koncerne al la reformo de la Esperanto. Ankaŭ tio kio okazas estas ke tiuj kiuj pli entuzie aŭ entuziasme) aproponas reformojn estas kiuj malpli da Esperanto scias. Kaj nun mi diras iom da mia propra sperto studante aliajn artefaritajn lingvojn: La akusativo permesas grandan liberecon kaj klarecon en la ordo de la frazo kaj ĈU ESTAS TIUN TERURAN MALFACILECO?
Oni ne bezonas reformi la akuzativon ĉar:
- 95% de la frazoj estas laŭ la ordo SVO
- 95% de la esperantistoj forgesas ĝin.

Kompreneble, la dua nombro estas iom troiga, sed ĝi dependas de kiu oni taksas kiel esperantisto. Oni povas aserti, ke 50000 homoj bone regas akuzativon.

novatago (Ukázat profil) 10. listopadu 2011 18:15:45

lgg:Digramoj kun X estas nelegebla.
Cetere... kion signifas digramoj, ĉu gramoj diaj? Tio eksplikus kial ili estas nelegeblaj rido.gif

Ĝis, Novatago.

erinja (Ukázat profil) 10. listopadu 2011 18:16:07

darkweasel:hm. ĉu ne, se vere 80 elcentoj de la esperantistoj simple ekuzus iun reformon, ĝi jam nun simple efektiviĝus?
Jes, vi pravas ankaŭ pri tio. Ne vere necesas voĉdoni, ĉar oni 'voĉdonas' per uzo.

Ŝajnas al mi ke kelkaj lernantoj sentas sin malkomfortaj pri tio; sed tiel funkcias ankaŭ naturaj lingvoj. Se la Academie Francaise diras "Oni devas paroli ĉi tiel", la francoj mem decidas ĉu sekvi tion aŭ ne. Lingvoj estas ege demokratiaj aferoj!

lgg (Ukázat profil) 10. listopadu 2011 18:32:12

erinja:Kiam la rusa anstataŭos sian antivan skribsistemon kun moderna latina skribo kun 26 literoj?
Ĉio popoloj de eks-Sovietunio anstataŭigis postiĝintan cirilikan scribon. Belarusio, Ukrainio, Kazakstanio, Uzbekistanio, Tatarstanio, Kyrgyzstanio, Moldavio. Ĉioj tioj landoj nuntempe uzas nun latinan skribon. Eĉ en Rusio cirilika scribo estas uzata nur en oficiala eldoneĵoj. La popolo rusa skribas transliterume kun latina signoj.
novatago:Esperanto estas funkcianta lingvo, ne via persona projekto.
Centoj de vivaj, funkciantaj lingvoj ŝanĝis ortografion kaj leksikon por ne esti postiĝato.

Zpět na začátek