讯息: 67
语言: Esperanto
hebda999 (显示个人资料) 2011年11月10日上午6:43:44
Esperantaj literoj kun x - ni ja havas tiun ĉi sistemon - la reformo ne estas bezonata tie ĉi. Multe da aliaj lingvoj uzas siajn proprajn signojn en skribado - ĉu ili ankaŭ devas esti reformitaj? En XXI jarcento ni havas UNIKODON!
Akuzativo kaj adjektiva substantiva kongruo - estas necesaj por senigi la ambiguecon - la hororo de la angla lingvo. Sen ili oni devus uzi fiksitan vortordon, kaj tion mi ne konsentus.
maratonisto (显示个人资料) 2011年11月10日下午3:27:34
lgg (显示个人资料) 2011年11月10日下午4:10:44
Ankaŭ, ĉio malspritaj vortoj kiel 'retejo' devas esti forĵetata de la nia lingvo, kaj normalaj internaciaj vortoj kiel 'sajto' davas esti anstataŭe uzata.
La plenan senpagan vortaron kun versikontrolo devas esti kreato. La lopodoj kun vendado la kostan neprecizan fekon kiel PIV estas naivaj kaj ridindaj.
erinja (显示个人资料) 2011年11月10日下午4:22:36
lgg:Digramoj kun X estas nelegebla. Nun, kiam popoloj de mondo ŝanĝas sian anktikvajn skribsistemojn kun moderna latina scribo kun 26 leteroj.Kiam la rusa anstataŭos sian antivan skribsistemon kun moderna latina skribo kun 26 literoj?
darkweasel (显示个人资料) 2011年11月10日下午5:38:38
erinja:Mi notis ke ili volas ke oni voĉdonu pri reformoj; 80% el esperantistoj devos konsenti por fari iun ŝanĝon, laŭ tiu propono.hm. ĉu ne, se vere 80 elcentoj de la esperantistoj simple ekuzus iun reformon, ĝi jam nun simple efektiviĝus?
Altebrilas (显示个人资料) 2011年11月10日下午6:13:13
unpensador:Oni ne bezonas reformi la akuzativon ĉar:
Mi multe admiras ĉi tiujn respondojn kiujn mi legis koncerne al la reformo de la Esperanto. Ankaŭ tio kio okazas estas ke tiuj kiuj pli entuzie aŭ entuziasme) aproponas reformojn estas kiuj malpli da Esperanto scias. Kaj nun mi diras iom da mia propra sperto studante aliajn artefaritajn lingvojn: La akusativo permesas grandan liberecon kaj klarecon en la ordo de la frazo kaj ĈU ESTAS TIUN TERURAN MALFACILECO?
- 95% de la frazoj estas laŭ la ordo SVO
- 95% de la esperantistoj forgesas ĝin.
Kompreneble, la dua nombro estas iom troiga, sed ĝi dependas de kiu oni taksas kiel esperantisto. Oni povas aserti, ke 50000 homoj bone regas akuzativon.
erinja (显示个人资料) 2011年11月10日下午6:16:07
darkweasel:hm. ĉu ne, se vere 80 elcentoj de la esperantistoj simple ekuzus iun reformon, ĝi jam nun simple efektiviĝus?Jes, vi pravas ankaŭ pri tio. Ne vere necesas voĉdoni, ĉar oni 'voĉdonas' per uzo.
Ŝajnas al mi ke kelkaj lernantoj sentas sin malkomfortaj pri tio; sed tiel funkcias ankaŭ naturaj lingvoj. Se la Academie Francaise diras "Oni devas paroli ĉi tiel", la francoj mem decidas ĉu sekvi tion aŭ ne. Lingvoj estas ege demokratiaj aferoj!
lgg (显示个人资料) 2011年11月10日下午6:32:12
erinja:Kiam la rusa anstataŭos sian antivan skribsistemon kun moderna latina skribo kun 26 literoj?Ĉio popoloj de eks-Sovietunio anstataŭigis postiĝintan cirilikan scribon. Belarusio, Ukrainio, Kazakstanio, Uzbekistanio, Tatarstanio, Kyrgyzstanio, Moldavio. Ĉioj tioj landoj nuntempe uzas nun latinan skribon. Eĉ en Rusio cirilika scribo estas uzata nur en oficiala eldoneĵoj. La popolo rusa skribas transliterume kun latina signoj.
novatago:Esperanto estas funkcianta lingvo, ne via persona projekto.Centoj de vivaj, funkciantaj lingvoj ŝanĝis ortografion kaj leksikon por ne esti postiĝato.