Viestejä: 67
Kieli: Esperanto
maratonisto (Näytä profiilli) 11. marraskuuta 2011 18.25.41
lgg:Ĉio popoloj de eks-Sovietunio anstataŭigis postiĝintan cirilikan scribon. Belarusio, Ukrainio, Kazakstanio, Uzbekistanio, Tatarstanio, Kyrgyzstanio, Moldavio. Ĉioj tioj landoj nuntempe uzas nun latinan skribon. Eĉ en Rusio cirilika scribo estas uzata nur en oficiala eldoneĵoj. La popolo rusa skribas transliterume kun latina signoj.Ne skribu ridindajn asertojn. Vi tute ne konas la situon en Belarusio, Ukrainio kaj Rusio.
robbkvasnak (Näytä profiilli) 12. marraskuuta 2011 2.26.33
Francisko1 (Näytä profiilli) 12. marraskuuta 2011 10.18.13
Kelkaj ekzemploj:
ci por vi singulare (por eviti konfuzon)
homino por virino (terura kontraŭlogika vorto)
virfilo aŭ vira filo por "filiĉo"
egzemplo por ekzemplo (konsiderante ke en Esperanto oni devas skribi laŭ oni prononcas)
ŝli por ŝi/li (linio / ne egzistas en Esperanto ĉar oni ne povas legi ĝin, do ambaŭ esprimoj estas tutegale prononcataj)
Ŝli por paroli pri tiuj kiuj ne havas sekson (Dio) aŭ kiam oni ne konas aŭ ne volas diri la sekson (cix tie uzi la pronomon li estus viraĉeco).
na antaŭ akuzativa esprimo kiam litero no ne estas aldonebla je la fino de la vortoj (ĝi ne estas kontraŭ leĝoj de Esperanto ĉar neniu leĝo indikas ke kiam oni ne povas aldoni literon n oni povas eviti ĝin, do, oni metas tiun literon kie oni povas, ne je la fino, do, antaŭ la vorto).
Ĉu vi konas aliajn interesajn ekzemploj?
Ĝi estas ebla interesa solvo.
Jakovo (Näytä profiilli) 13. marraskuuta 2011 9.56.57
Se la vorton "viro" vi nur rigardas kiel "tutkreska persono" tiam vi ankaŭ povas rigardi je vorto "virino" kiel "tutkreska ina persono". Kiel vi nomus viron, ĉu "virhomo"?
Via arhumento por la vorteto "na" jam en si mem ne estas fundamenta: literon "N" oni ja nomas "no" kaj ne "na". Prefere oni do uzu "je", kiu jam ekzistas por tiaj situacioj.
Vi "ci" estas same malmulte uzita kiel "Ĥ". Se kelkaj kiel vi uzas "vi" nur por pluraj personoj kaj aliaj ankaŭ por nur unu, tiam denove ekestas konfuziĝo!
sudanglo (Näytä profiilli) 13. marraskuuta 2011 10.16.38
Gofzamen (Näytä profiilli) 13. marraskuuta 2011 11.24.45
Iaj esperantistoj estas vantecaj! Ili ne akceptas lerni lingvon kreitan de alia ulo! Ili ĉiam volas reformi ion en la lingvo. Ĉiam io devas esti ŝanĝata.
Rigardu la frazon:
1) Mi vidas la blankajn domojn, kiuj estas sur la monto.
Se ĉiuj ni volus ŝanĝi ion en esperanto havus:
Bone, en multaj lingvoj ne estas akuzativo, do, mi povas forigi ĝin:
2) Mi vidas la blankaj domoj, kiuj estas sur la monto.
Sed ankaŭ estas lingvoj, kiuj la substativo kaj adjektivo ne akordiĝas:
3) Mi vidas la blanka domoj, kiuj estas sur la monto.
Kial 'kiuj' en pluralo? En latinaj lingvoj la relativa pronomo ne varias:
4) Mi vidas la blanka domoj, ke estas sur la monto.
Bone, en rusa lingvo kaj en hebrea, ne estas la verbo "esti", forigu:
5) Mi vidas la blanka domoj, ke sur la monto.
Nu, en eslava lingvo ne estas artikolo, do, forigu:
6) Mi vidas blanka domoj, ke sur monto.
Multaj lingvoj ne estas personaj pronomoj, ne taŭgas, forigu:
7) Vidas blanka domoj, ke sur monto.
La indiĝenaj lingvoj el la grupo makro-jê pluraligas neniun vorton, do, kial pluralon?
8) Vidas blanka domo, ke sur monto.
En la ĉina lingvo ne estas vortaj klasoj, do, forigu:
9) Vid blank dom, ke sur mont.
Vere, kial oni uzas relativajn pronomojn? Ne taŭgas, konforme la kreintoj de Logban:
10) Vid blank dom, sur mont.
La sono estas malfacila por la japananoj, do, aldonigu pli vokalojn:
11) Vidi balanka domo, suru monto.
La havaja lingvo uzas nur 18 fonemojn, do, purigu nian lingvon:
12) Bidi balanka domo, sulu mondo.
Sed... kiu estas vere la signifo? Kion mi volis diri? Ho, mi ne scias!
Tiel, karaj, sen unuiĝo, neniam Esperanto estos internacia lingvo, vere!
Paulinho (Näytä profiilli) 13. marraskuuta 2011 12.42.51
Gofzamen (Näytä profiilli) 13. marraskuuta 2011 12.58.36
Paulinho:Kiu aŭ kio neniam sin renovigas mortas.Paulinho, kiel vi fartas?
Mi konsentas kun vi, sed mi pensas ke la renoviĝo estas io natura, propra evoluo de la lingvo, sed ne deviga, truda.
dobri (Näytä profiilli) 13. marraskuuta 2011 13.50.29
Gofzamen:Mi ankaŭ konsentas, do ne necesas ripeti tion kvarfoje.Paulinho:Kiu aŭ kio neniam sin renovigas mortas.Paulinho, kiel vi fartas?
Mi konsentas kun vi, sed mi pensas ke la renoviĝo estas io natura, propra evoluo de la lingvo, sed ne deviga, truda.
darkweasel (Näytä profiilli) 13. marraskuuta 2011 13.51.18
dobri:Tio fojfoje akcidente okazas pro teĥnikaj kialoj, li verŝajne ne kulpas pri tio.Gofzamen:Mi ankaŭ konsentas, do ne necesas ripeti tion kvarfoje.Paulinho:Kiu aŭ kio neniam sin renovigas mortas.Paulinho, kiel vi fartas?
Mi konsentas kun vi, sed mi pensas ke la renoviĝo estas io natura, propra evoluo de la lingvo, sed ne deviga, truda.