До змісту

Ĉu reformi esperanton

від cellus, 9 листопада 2011 р.

Повідомлення: 67

Мова: Esperanto

maratonisto (Переглянути профіль) 11 листопада 2011 р. 18:25:41

lgg:Ĉio popoloj de eks-Sovietunio anstataŭigis postiĝintan cirilikan scribon. Belarusio, Ukrainio, Kazakstanio, Uzbekistanio, Tatarstanio, Kyrgyzstanio, Moldavio. Ĉioj tioj landoj nuntempe uzas nun latinan skribon. Eĉ en Rusio cirilika scribo estas uzata nur en oficiala eldoneĵoj. La popolo rusa skribas transliterume kun latina signoj.
Ne skribu ridindajn asertojn. Vi tute ne konas la situon en Belarusio, Ukrainio kaj Rusio.

robbkvasnak (Переглянути профіль) 12 листопада 2011 р. 02:26:33

Jam dum preskaŭ 125 jaroj, oni uzas Esperanton ĝenerale kiel nun. La litero ĥ estas malaperonta plej verŝajne. Novaj vortoj eniras la lingvon ade ĉar ni parolas ĉiam pli pri novaj aĵoj kaj ideoj. (Kaj fakte malaperas kelkaj vortoj de ĝenerala uzo kvankam ili ankoraŭ trovigas en vortaroj. Neniu plu parolas pri melonĉapeloj.) Fakte, mi ne timas neologismojn kiam ili bezonatas. Lasu lgg revi pri ŝanĝita lingvo. Ke li kabeu por krei novan, pli sukcesan lingvon. Mi deziras al li bonan ŝancon!

Francisko1 (Переглянути профіль) 12 листопада 2011 р. 10:18:13

Oni povas enkonduki etajn ŝanĝojn en Esperanto uzante la leĝoj de Esperanto mem. Mi faras tion delonge.

Kelkaj ekzemploj:

ci por vi singulare (por eviti konfuzon)
homino por virino (terura kontraŭlogika vorto)
virfilo aŭ vira filo por "filiĉo"
egzemplo por ekzemplo (konsiderante ke en Esperanto oni devas skribi laŭ oni prononcas)
ŝli por ŝi/li (linio / ne egzistas en Esperanto ĉar oni ne povas legi ĝin, do ambaŭ esprimoj estas tutegale prononcataj)
Ŝli por paroli pri tiuj kiuj ne havas sekson (Dio) aŭ kiam oni ne konas aŭ ne volas diri la sekson (cix tie uzi la pronomon li estus viraĉeco).
na antaŭ akuzativa esprimo kiam litero no ne estas aldonebla je la fino de la vortoj (ĝi ne estas kontraŭ leĝoj de Esperanto ĉar neniu leĝo indikas ke kiam oni ne povas aldoni literon n oni povas eviti ĝin, do, oni metas tiun literon kie oni povas, ne je la fino, do, antaŭ la vorto).

Ĉu vi konas aliajn interesajn ekzemploj?

Ĝi estas ebla interesa solvo.

Jakovo (Переглянути профіль) 13 листопада 2011 р. 09:56:57

Malprave, en Esperanto oni devas paroli kiel oni skribas, ne inverse! Estas ja tiom da (ne tute ĝustaj) elparolmanieroj kiuj tamen estas kompreneblaj. Se ĉino dirus "mi dilas" anstataŭ "mi diras", aŭ se usonano dirus "mi diRa" oni ankaŭ ne povas adapti la skribon!

Se la vorton "viro" vi nur rigardas kiel "tutkreska persono" tiam vi ankaŭ povas rigardi je vorto "virino" kiel "tutkreska ina persono". Kiel vi nomus viron, ĉu "virhomo"?

Via arhumento por la vorteto "na" jam en si mem ne estas fundamenta: literon "N" oni ja nomas "no" kaj ne "na". Prefere oni do uzu "je", kiu jam ekzistas por tiaj situacioj.

Vi "ci" estas same malmulte uzita kiel "Ĥ". Se kelkaj kiel vi uzas "vi" nur por pluraj personoj kaj aliaj ankaŭ por nur unu, tiam denove ekestas konfuziĝo!

sudanglo (Переглянути профіль) 13 листопада 2011 р. 10:16:38

Estimata S-ro, se Esperanto havas leĝojn, unu el tiuj estas ke oni ne rajtas ŝanĝi la lingvon tiel ke ĝi konformu al la personaj preferoj de unuopuloj.

Gofzamen (Переглянути профіль) 13 листопада 2011 р. 11:24:45

Mi jam diris tion, kion mi diros nun, en alia fadeno. Denove: estas bone rememori.

Iaj esperantistoj estas vantecaj! Ili ne akceptas lerni lingvon kreitan de alia ulo! Ili ĉiam volas reformi ion en la lingvo. Ĉiam io devas esti ŝanĝata.

Rigardu la frazon:

1) Mi vidas la blankajn domojn, kiuj estas sur la monto.

Se ĉiuj ni volus ŝanĝi ion en esperanto havus:

Bone, en multaj lingvoj ne estas akuzativo, do, mi povas forigi ĝin:

2) Mi vidas la blankaj domoj, kiuj estas sur la monto.

Sed ankaŭ estas lingvoj, kiuj la substativo kaj adjektivo ne akordiĝas:

3) Mi vidas la blanka domoj, kiuj estas sur la monto.

Kial 'kiuj' en pluralo? En latinaj lingvoj la relativa pronomo ne varias:

4) Mi vidas la blanka domoj, ke estas sur la monto.

Bone, en rusa lingvo kaj en hebrea, ne estas la verbo "esti", forigu:

5) Mi vidas la blanka domoj, ke sur la monto.

Nu, en eslava lingvo ne estas artikolo, do, forigu:

6) Mi vidas blanka domoj, ke sur monto.

Multaj lingvoj ne estas personaj pronomoj, ne taŭgas, forigu:

7) Vidas blanka domoj, ke sur monto.

La indiĝenaj lingvoj el la grupo makro-jê pluraligas neniun vorton, do, kial pluralon?

8) Vidas blanka domo, ke sur monto.

En la ĉina lingvo ne estas vortaj klasoj, do, forigu:

9) Vid blank dom, ke sur mont.

Vere, kial oni uzas relativajn pronomojn? Ne taŭgas, konforme la kreintoj de Logban:

10) Vid blank dom, sur mont.

La sono estas malfacila por la japananoj, do, aldonigu pli vokalojn:

11) Vidi balanka domo, suru monto.

La havaja lingvo uzas nur 18 fonemojn, do, purigu nian lingvon:

12) Bidi balanka domo, sulu mondo.

Sed... kiu estas vere la signifo? Kion mi volis diri? Ho, mi ne scias!

Tiel, karaj, sen unuiĝo, neniam Esperanto estos internacia lingvo, vere!

Paulinho (Переглянути профіль) 13 листопада 2011 р. 12:42:51

Kiu aŭ kio neniam sin renovigas mortas.

Gofzamen (Переглянути профіль) 13 листопада 2011 р. 12:58:36

Paulinho:Kiu aŭ kio neniam sin renovigas mortas.
Paulinho, kiel vi fartas?

Mi konsentas kun vi, sed mi pensas ke la renoviĝo estas io natura, propra evoluo de la lingvo, sed ne deviga, truda.

dobri (Переглянути профіль) 13 листопада 2011 р. 13:50:29

Gofzamen:
Paulinho:Kiu aŭ kio neniam sin renovigas mortas.
Paulinho, kiel vi fartas?

Mi konsentas kun vi, sed mi pensas ke la renoviĝo estas io natura, propra evoluo de la lingvo, sed ne deviga, truda.
Mi ankaŭ konsentas, do ne necesas ripeti tion kvarfoje.

darkweasel (Переглянути профіль) 13 листопада 2011 р. 13:51:18

dobri:
Gofzamen:
Paulinho:Kiu aŭ kio neniam sin renovigas mortas.
Paulinho, kiel vi fartas?

Mi konsentas kun vi, sed mi pensas ke la renoviĝo estas io natura, propra evoluo de la lingvo, sed ne deviga, truda.
Mi ankaŭ konsentas, do ne necesas ripeti tion kvarfoje.
Tio fojfoje akcidente okazas pro teĥnikaj kialoj, li verŝajne ne kulpas pri tio.

Назад до початку