前往目錄

Ĉu reformi esperanton

貼文者: cellus, 2011年11月9日

訊息: 67

語言: Esperanto

Gofzamen (顯示個人資料) 2011年11月13日下午1:57:46

dobri:
Gofzamen:
Paulinho:Kiu aŭ kio neniam sin renovigas mortas.
Paulinho, kiel vi fartas?

Mi konsentas kun vi, sed mi pensas ke la renoviĝo estas io natura, propra evoluo de la lingvo, sed ne deviga, truda.
Mi ankaŭ konsentas, do ne necesas ripeti tion kvarfoje.
Mi ne havas kulpon pro tio. Ĝi estas teĥnika problemo. Sed esti pli ĝentila estas bona afero.

Gofzamen (顯示個人資料) 2011年11月13日下午1:59:46

/\
||
||

Denove okazis tio, kaj mi klakis sur «Sendi» nur unufoje.

cellus (顯示個人資料) 2011年11月14日下午4:03:12

Kiam mi eklernis esperanton la fina§jo -end- ne estis akceptita de la Akademio de Esperanto, sed, se mi bone scias ĝi nun estas akceptita.

Alia aldonenda sufikso estas -abl- de "kapabla" (mi supozas) kaj tio estas laŭ mia kompreno bona propono. Mii ankaŭ estas por la sufikso -iĉ- por viraj individuoj.

Cellus

erinja (顯示個人資料) 2011年11月14日下午11:11:35

Kion signifus -abl-?

Kiel la vorto "kapabla" rilatus al kapoj?

patrik (顯示個人資料) 2011年11月15日上午5:03:46

La problemo nun en Esperanto ne kuŝas en la lingvo, sed en la stagna movado kaj ties neefektiveco. Paroli pri ŝiboletoj neniam helpis nek progresigis E-on (pensu pri la Ido-krizo), do anstataŭ harfendumi kaj reformemi, ni unue devas revigligi la movadon por ke Esperanto plu progresu, punkto, fin'. senkulpa.gif

Demian (顯示個人資料) 2011年11月15日上午7:23:45

Ŝajnas al mi, ke iu iam faris tion, ree!

Tie ĉi estas reformita Esperanto per persono kiu sin nomiĝas Tom Kärnä.

Kiam sr. Kärnä trovis Esperanto, li ektrovis, ke "estas multice erares Esperanto en" kaj tial li "decidis korektigir tiues [erares]."

Realice, li ne kreis noveske lingve. Lei Tomale lingve estas dialekte de Esperanto. rideto.gif

zan (顯示個人資料) 2011年11月15日上午9:59:46

Se mi havus pli da malŝparebla tempo, mi volus reformi Esperanton laŭ mia plaĉo. rideto.gif Sed mi jam rimarkis, ke tia reformo estas vana.

La plej evidenta avantaĝo de Esperanto estas neŝanĝebleco(ne netuŝebleco), mi nun pensas. La naturaj lingvoj ŝanĝiĝas laŭ la tempo. Laŭmodaj diraĵoj pli kaj pli naskiĝas. Pli kaj pli estiĝas diraĵoj, kiuj havas specialajn nuancojn, tiel ke naciaj lingvoj kreskadas.
Tio kaŭzas malfacilecon por lerni tiun lingvon, kvankam tio interesas homojn. Se Esperanto ŝanĝiĝus inter progresintoj, komencantoj ne povus sekvi novajn diraĵojn, kiuj eble enhavas kaŝitajn nuancojn. Tia Esperanto estus preskaŭ same malfacila kiel la angla. La angla havas ekonomian kaj aliajn avantaĝojn, kiujn Esperanto neniam havas. Se Esperanto perdos la unusolan avantaĝon, ĝi senvaloriĝos kontraŭ la angla. La angla ne estas malamiko de Esperanto sed bona rivalo kiel internacia lingvo.
Mi opinias, ke Esperanto estu pli facile lernebla por ĉiu ajn lingvano. Por tio, ankoraŭ mankas sufiĉa klarigo por ke la lernantoj precize uzu ĝin.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年11月15日上午11:41:30

erinja:Kion signifus -abl-?

Kiel la vorto "kapabla" rilatus al kapoj?
Jen fadeno pri -abl.

cellus (顯示個人資料) 2011年11月15日下午4:01:58

erinja:Kion signifus -abl-?

Kiel la vorto "kapabla" rilatus al kapoj?
Ĝi tute ne rilatas! Humoristo! Estas de la esperanta vorto "kapabla". Pensu pri "capable' (kaj en la sveda estas "kapabel"). Eble tiuj kiuj proponis –abla– ankaŭ konsideris la anglan "abled", "able". Tio do ne estas mia ideo, mi fakte legis ĝin iam antaŭ multegaj jaroj en Revuo Esperanto Internacia, la organo de UEA.

Mi dirus ke la vorto signifas "kiu povas". Mi estas legabla signifas tial "mi scipovas legi".

erinja (顯示個人資料) 2011年11月15日下午7:37:53

Tial ni havas la radikon pov/. Oni ne devas aldoni finaĵon, ĉar eblas uzi la ekzistan radikon finaĵece, kiel oni jam faras kun vortoj kiel "pagipova".

kapabla legi = legipova

Same, mi ne vidas bezonon por la neoficiala sufikso -iv-.

Verdire, se esperantistoj vidus tian bezonon, laŭ mi tiaj neoficialaj afiksoj estus jam delonge oficialigitaj. Sed en la vero, mi apenaŭ aŭdas uzon de sufiksoj kiel -iv-.

回到上端