去目錄頁

Tutmonda enketo de UN

darkweasel, 2011年11月11日

讯息: 12

语言: Esperanto

darkweasel (显示个人资料) 2011年11月11日下午1:11:03

Atentu: Ne legu tion ĉi, se vi facile ofendiĝas pro ŝercoj pri certaj landanoj.

La Unuiĝintaj Nacioj faris tutmondan enketon, la demando estis:
"Bonvolu prezenti vian honestan opinion pri solvo de la nutraĵmanko en la resto de la mondo."

Tiu enketo plene fiaskis.

En Afriko oni ne sciis, kion signifas nutraĵo.
En Orienta Eŭropo oni ne sciis, kion signifas honesta.
En Okcidenta Eŭropo oni ne sciis, kion signifas manko.
En Ĉinujo oni ne sciis, kio estas opinio.
La anoj de la arabaj landoj ne sciis, kio estas solvo.
La homoj en Suda Ameriko ne sciis la vorton bonvolu.
Kaj neniu en Usono sciis, kio estas la resto de la mondo.

gianich73 (显示个人资料) 2011年11月11日下午3:05:31

Politike neĝusta, sed amuza.

glig (显示个人资料) 2011年11月11日下午6:13:48

Haha, bone vi tradukis ĝin esperanten. lango.gif La ŝerco estas stereotipa, sed kial ne iomete ekridi.

Ryuuichi (显示个人资料) 2011年11月12日下午1:10:02

Estas amuzeta, sed al mi ne ŝajnas ĝuste tiel opinii pri la diversaj landanoj.

auxro (显示个人资料) 2011年11月12日下午5:16:38

Ne troigu. Stereotipoj estas grava parto en ĉies nacia folkloro. Ne malpermesu ĝin. Simple ridetu.
Verdire, mi ne bone komprenis la aludon pri Sudameriko. Mi ne bone konas ĝin ankorau

flipe (显示个人资料) 2011年11月12日下午5:54:22

darkweasel:
En Afriko oni ne sciis, kion signifas nutraĵo. (Malfeliĉe, ankoraŭ multe el ili!)
En Orienta Eŭropo oni ne sciis, kion signifas honesta. (Mi ne povas paroli pri tio, sed mi pensas ne esti la vero, almenaŭ hodiaŭ)
En Okcidenta Eŭropo oni ne sciis, kion signifas manko. (HO! ridego.gif Hodiaŭ ili scias kion estas manko!)
En Ĉinujo oni ne sciis, kio estas opinio. (Kion scias, aktuala protestoj en eŭropo kaj usono montrigis tion!)
La anoj de la arabaj landoj ne sciis, kio estas solvo. (HO! La Araba Printempo!)
La homoj en Suda Ameriko ne sciis la vorton bonvolu. (Tio ĉiam estis malvero!)
Kaj neniu en Usono sciis, kio estas la resto de la mondo. (Antaŭen, tre antaŭen! Hodiaŭ ili scias!)
Mi legis tiun anedokton multe da tempo antaŭe, portugale, mi tre ridas, sed la mondo ŝanĝis kaj ŝanĝas, kaj tio ne estas ankoraŭ la vero!

robbkvasnak (显示个人资料) 2011年11月12日下午7:00:18

Bedaŭrinde oni pravas pri Usono. En Kanado oni nur konas Usonon, Anglion kaj Francion! senkulpa.gif

googlemabob (显示个人资料) 2011年12月8日下午9:54:28

Mi ŝatus kredi ke la parto pri Usono estas ne vera...

sed mi estus malsaĝuliĝi min.

jeckettre (显示个人资料) 2011年12月13日上午9:30:01

。。。。。 senkulpa.gif

Evildela (显示个人资料) 2011年12月29日上午7:13:25

bahaha tre amuze, fek al ci! vi forgesis karikaturi la oceanion!!

回到上端