去目錄頁

11-11-11

fizikisto, 2011年11月11日

讯息: 4

语言: Esperanto

fizikisto (显示个人资料) 2011年11月11日下午3:08:25

Saluton,

ĉar hodiaŭ estas tiu unika dato, mi ŝatas demandi kiel nomiĝas tiaj nombroj en via lingvo. En la germana oni nomas nombrojn, kiuj enhavas nur samajn ciferojn "Schnapszahl". Tio signifas laŭvorte "brandnombro".
Ĉu ekzistas Esperanta nomo?

zan (显示个人资料) 2011年11月12日上午8:41:15

En la japana - Zoro-me(sama-okulo, samnombra okularo)
Sur ĵetkubo troviĝas 'okuloj' de unu ĝis ses. Kiam oni ĵetas du kubojn kaj la nombroj de la okuloj estas samaj, ni nomas tion 'Zoro-me'. Pro tio ni nomas vicon de la samaj ciferoj ankaŭ 'Zoro-me'.

fizikisto (显示个人资料) 2011年11月12日上午11:48:26

Zoro-me (Samokulaj ĵetkuboj) en la germana estas "Pasch" [paŝ].

Nombro kun samaj ciferoj en Esperanto kompreneble oni povas nomi "samcifera nombro". En Vikipedio mi trovis la esprimon "retdigito", sed tio estas simpla esperantigo de la angla vorto "retdigit" - mi ne ŝatas ĝin.

Fenris_kcf (显示个人资料) 2011年11月12日上午11:51:31

zan:Sur ĵetkubo troviĝas 'okuloj' de unu ĝis ses. Kiam oni ĵetas du kubojn kaj la nombroj de la okuloj estas samaj, ni nomas tion 'Zoro-me'.
En la germana, tio estas nomita "Pasch" (parolata kiel "paŝ").

EDIT: Gnaa... Mi estis tro malrapida.

回到上端