Сообщений: 44
Язык: Esperanto
darkweasel (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 16:18:06
TatuLe:Tion mi ne komprenas - kial?
Idioteco estas logike kontraŭa al saĝeco, sed ineco estas malpli klare logike kontraŭa al vireco.

erinja (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 19:34:14
Viroj kaj virinoj ambaŭ havas pli malpli saman korpan strukturon, nur kun kelkaj malsamoj, ekzemple pri la seksaj organoj. Lumo ne estas sama kiel mallumo, kun kelkaj etaj variaĵoj; seka ne estas sama kiel malseka, kun variaĵoj. Lumo estas tute malsama de mallumo; sekeco estas tute malsama de malsekeco. Sed viroj kaj virinoj havas preskaŭ samajn korpojn. Por mi, do, tio ne estas "mala" afero.
darkweasel (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 19:36:24
erinja:Mi konsentas. Viro kaj virino ne estas malaj.Sed la konceptoj de vireco kaj ineco ja estas malaj.
Laŭ tiu sama logiko, vi kontraŭu ankaŭ malidioto por "saĝulo", kiu vere ne estas tre uzata vorto, sed fakte tute komprenebla kaj logika.
erinja (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 19:47:51
darkweasel:Sed la konceptoj de vireco kaj ineco ja estas malaj.Kiusence?
darkweasel (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 20:17:04
erinja:Tiusence, ke, se io ne estas vira, ĝi estas nepre ina; kaj inverse. Ŝajnas al mi fakte sufiĉe evidente, ke la konceptoj mem ja estas malaj, simile al saĝeco kaj malsaĝeco ... (kvankam evidente neniu homo estas la malo de alia homo!)darkweasel:Sed la konceptoj de vireco kaj ineco ja estas malaj.Kiusence?
(Ni ignoru la maloftajn okazojn, kiam iu havas seksajn organojn de ambaŭ seksoj. Eĉ tiaj homoj kutime sentas sin aŭ "viraj" aŭ "inaj".)
AlfRoland (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 20:37:25
darkweasel:Ĉu ankaŭ "maltrinki" estas sinonimo al "pisi"?erinja:Tiusence, ke, se io ne estas vira, ĝi estas nepre ina; kaj inverse. Ŝajnas al mi fakte sufiĉe evidente, ke la konceptoj mem ja estas malaj, simile al saĝeco kaj malsaĝeco ... (kvankam evidente neniu homo estas la malo de alia homo!)darkweasel:Sed la konceptoj de vireco kaj ineco ja estas malaj.Kiusence?
(Ni ignoru la maloftajn okazojn, kiam iu havas seksajn organojn de ambaŭ seksoj. Eĉ tiaj homoj kutime sentas sin aŭ "viraj" aŭ "inaj".)
AlfRoland (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 20:42:42
darkweasel (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 21:03:38
AlfRoland:Nu, ĝi ja almenaŭ ŝerce uziĝas tiel.
Ĉu ankaŭ "maltrinki" estas sinonimo al "pisi"?
AlfRoland (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 21:13:48
darkweasel:Jes, kaj verŝajne same validas por "malviro".AlfRoland:Nu, ĝi ja almenaŭ ŝerce uziĝas tiel.
Ĉu ankaŭ "maltrinki" estas sinonimo al "pisi"?
Kiam mi argumentis kontraŭ la uzo de "malvira (malvirina?)" en Lernuaj profiloj mi demandis al Bertilo Wennergren pri tio, kaj se mi bone memoras li apogis mian starpunkton, sed diris ke temis pri "junulara slango".
darkweasel (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 21:23:07
AlfRoland:Jes, evidente, kaj mi ne diris, ke ĝi estas serioze uzinda - nur ke ĝi estas logike tute pravigebla.
Jes, kaj verŝajne same validas por "malviro".