去目錄頁

Etaj interesaj ŝanĝoj laŭ la esperantaj leĝoj.

Francisko1, 2011年11月12日

讯息: 44

语言: Esperanto

darkweasel (显示个人资料) 2011年11月15日下午4:18:06

TatuLe:
Idioteco estas logike kontraŭa al saĝeco, sed ineco estas malpli klare logike kontraŭa al vireco.
Tion mi ne komprenas - kial? demando.gif

erinja (显示个人资料) 2011年11月15日下午7:34:14

Mi konsentas. Viro kaj virino ne estas malaj.

Viroj kaj virinoj ambaŭ havas pli malpli saman korpan strukturon, nur kun kelkaj malsamoj, ekzemple pri la seksaj organoj. Lumo ne estas sama kiel mallumo, kun kelkaj etaj variaĵoj; seka ne estas sama kiel malseka, kun variaĵoj. Lumo estas tute malsama de mallumo; sekeco estas tute malsama de malsekeco. Sed viroj kaj virinoj havas preskaŭ samajn korpojn. Por mi, do, tio ne estas "mala" afero.

darkweasel (显示个人资料) 2011年11月15日下午7:36:24

erinja:Mi konsentas. Viro kaj virino ne estas malaj.
Sed la konceptoj de vireco kaj ineco ja estas malaj.

Laŭ tiu sama logiko, vi kontraŭu ankaŭ malidioto por "saĝulo", kiu vere ne estas tre uzata vorto, sed fakte tute komprenebla kaj logika.

erinja (显示个人资料) 2011年11月15日下午7:47:51

darkweasel:Sed la konceptoj de vireco kaj ineco ja estas malaj.
Kiusence?

darkweasel (显示个人资料) 2011年11月15日下午8:17:04

erinja:
darkweasel:Sed la konceptoj de vireco kaj ineco ja estas malaj.
Kiusence?
Tiusence, ke, se io ne estas vira, ĝi estas nepre ina; kaj inverse. Ŝajnas al mi fakte sufiĉe evidente, ke la konceptoj mem ja estas malaj, simile al saĝeco kaj malsaĝeco ... (kvankam evidente neniu homo estas la malo de alia homo!)

(Ni ignoru la maloftajn okazojn, kiam iu havas seksajn organojn de ambaŭ seksoj. Eĉ tiaj homoj kutime sentas sin aŭ "viraj" aŭ "inaj".)

AlfRoland (显示个人资料) 2011年11月15日下午8:37:25

darkweasel:

Ĉu ankaŭ "maltrinki" estas sinonimo al "pisi"?

AlfRoland (显示个人资料) 2011年11月15日下午8:42:42

Antaŭe Lernu uzis la vorton "malvira" aŭ eble eĉ "malvirina" por indiki sekson de uzantoj en iliaj profiloj. Mi tiam kontraŭargumentis kaj post iom da tempo Lernu ŝanĝis. Ĉu pro miaj argumentoj aŭ pro aliaj kialoj mi ne scias.

darkweasel (显示个人资料) 2011年11月15日下午9:03:38

AlfRoland:
Ĉu ankaŭ "maltrinki" estas sinonimo al "pisi"?
Nu, ĝi ja almenaŭ ŝerce uziĝas tiel.

AlfRoland (显示个人资料) 2011年11月15日下午9:13:48

darkweasel:
AlfRoland:
Ĉu ankaŭ "maltrinki" estas sinonimo al "pisi"?
Nu, ĝi ja almenaŭ ŝerce uziĝas tiel.
Jes, kaj verŝajne same validas por "malviro".
Kiam mi argumentis kontraŭ la uzo de "malvira (malvirina?)" en Lernuaj profiloj mi demandis al Bertilo Wennergren pri tio, kaj se mi bone memoras li apogis mian starpunkton, sed diris ke temis pri "junulara slango".

darkweasel (显示个人资料) 2011年11月15日下午9:23:07

AlfRoland:
Jes, kaj verŝajne same validas por "malviro".
Jes, evidente, kaj mi ne diris, ke ĝi estas serioze uzinda - nur ke ĝi estas logike tute pravigebla.

回到上端