Kwa maudhui

"not even" ktp

ya hunne68, 14 Novemba 2011

Ujumbe: 13

Lugha: Esperanto

hunne68 (Wasifu wa mtumiaji) 14 Novemba 2011 3:58:08 alasiri

Kelkajn esprimojn mi nenie povas trovi, tiel mi demandas vin:

angla:
He can not even stand, let alone go.
germana:
Er kann nicht einmal stehen, geschweige denn laufen.
hungara:
Nem tud még állni sem, nemhogy menni.

Jenaj partoj gravas:
unue: not even, nicht einmal, még...sem
due: let alone, geschweige denn, nemhogy

Mi scivole atendas viajn respondojn!

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 14 Novemba 2011 4:01:52 alasiri

La unua estas eĉ ne.

Traduki la duan estas iom pli malfacile kaj mi nun fakte ne havas ideon.

Tjeri (Wasifu wa mtumiaji) 14 Novemba 2011 4:24:41 alasiri

Mi dirus: Li ne eĉ povas stari, ne parolante pri ekiri.
aŭ: li ne eĉ povas stari, forgesu pri ekiri.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 14 Novemba 2011 4:29:38 alasiri

Tjeri:Mi dirus: Li ne eĉ povas stari, ne parolante pri ekiri.
Tiu propono ne ŝajnas tre ĝusta, se oni strikte aplikas la regulon, ke participoj kun -e-finaĵo havu la saman subjekton kiel la ĉeffrazo.

Tjeri:aŭ: li ne eĉ povas stari, forgesu pri ekiri.
Tiu estas bona, sed laŭ mi oni diru eĉ ne kaj ne *ne eĉ.

Ĝamadio (Wasifu wa mtumiaji) 14 Novemba 2011 4:32:50 alasiri

eble "li ne eĉ povas stari, nek iri."

tommjames (Wasifu wa mtumiaji) 14 Novemba 2011 4:45:42 alasiri

He can not even stand, let alone go.
Tion mi tradukus "Li ne eĉ povas stari, des malpli iri."

hunne68 (Wasifu wa mtumiaji) 14 Novemba 2011 4:50:27 alasiri

eble "li ne eĉ povas stari, nek iri."
Tio estus "Er kann nicht einmal stehen, noch laufen."
La signifo ne estas la sama.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 14 Novemba 2011 5:07:10 alasiri

Mi konsentas Dark Weasel - Li eĉ ne povas .. estas preferinda.

Supozante ke 'laufen'='kuri':

Li eĉ ne povas stari, des malpli kuri.

-------------------------------------------
Aliaj sugestoj:

Li eĉ ne povas stari, sen paroli pri kurado.

Li eĉ ne povas stari, oni metu flanken la ideon ke li kuru.

Li eĉ ne povas stari, tiom pli li ne povas kuri.

hunne68 (Wasifu wa mtumiaji) 14 Novemba 2011 5:19:05 alasiri

Nun mi trovis eblan solvon kun interŝanĝitaj frazoj en malnova libro:

Li ne nur ne povas iri, eĉ ne stari.

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 14 Novemba 2011 6:29:16 alasiri

En la Tekstaro mi trovis jenajn ekzemplojn:

1. Fabeloj de Andersen 4 (traduko de Zamenhof):
"Tiam la malfeliĉa knabino ektimiĝis kaj saltis sur la ŝanceliĝantan marĉan teron, sed ĉi tiu ne povas porti eĉ min, des malpli ŝin."
2. Fabeloj de Andersen 4:
"...ĉio ĉi tio estis elmetata tiel detale kaj science, ke la cikonia patro neniel povis plu ilin sekvi, des malpli tion ripeti."
----

3. Fabeloj de Andersen 3 (traduko de Zamenhof):
"...ŝi plu ne vidis lumon nek eĉ lumeton, ne parolante jam pri suno aŭ luno..."

Kurudi juu