Mergi la conținut

Gusto de aliaj lingvoj

de Demian, 15 noiembrie 2011

Contribuții/Mesaje: 49

Limbă: Esperanto

palaman (Arată profil) 17 noiembrie 2011, 19:11:27

Amuzega kaj ŝajne utilega temo!

sed mi kiel ruso volus iomete ŝanĝi la rusan tradukaĵon de mia samnaciano:
AlexN:RUSA STILO
La unua tago de nova jaro estis por Tohno speciala. En tiu vespero li kantis kun siaj amikoj kantojn en japana pri tago de naskiĝo. Ili volis ĝui per kantado ĝis mateno sed profesoro de matematiko de universitato, kiu loĝis en najbaro, komencis plendi.
mi opinias ke anstataŭ 'en najbaro' (kiu devas esti ruse по соседству) ni eble meti "en najbareco"
Ŝajnas al mi ankaŭ ke 'laŭjapane' estas pli proksima al la rusa esprimo 'по-японски'.
Ankaŭ mi forigus 'la' ĉe la 'unua tago', ĉar ni tute ne havas artikolojn en nia lingvo.
Ankaŭ mi dirus 'universitata profesoro de matematiko' (университетский профессор математики) anstataŭ 'profesoro de matematiko de universitato' (профессор математики университета), kio ŝajnas iom tro peza en la rusa.
Ankaŭ mi iomete ŝanĝus la ordon de voroj.

do RUSE (preskaŭ sama varianto):

Unua tago de nova jaro estis por Tohno speciala. En tiu vespero li kun siaj amikoj kantis kantojn de Kristnasko laŭjapane. Ili volis ĝui per kantado ĝis mateno sed universitata profesoro de matematiko, kiu loĝis en najbareco, komencis plendi.

mihxil (Arată profil) 17 noiembrie 2011, 20:22:38

Demian: Mi volus scii, kiel nederlandanoj skribus tiun tekston.
Ah, mi ne bone komprenis vin.

Do jen:
Novjartago estis por Tohne speciala estinta. Sur tiu vespero estis li kaj liaj amikoj rejariĝkantojn en la japana kantintaj. Li estis de plano estinta je de tio ĝis meznokto ĝui, sed la matematikprofesoro kiu estis lia najbaro, estis komencinta plendi.

mihxil (Arată profil) 17 noiembrie 2011, 20:56:13

gianich73:Ne estas mirinda tiu fleksebleco de la Esperanto?
Jen mi provizas ankaŭ nederlandstilan version en la angla:

Newyearsday was for Tohne special been. On that evening had he and his friends birthdayssongs in the japanese sung. He was of plan been from that until midnight to enjoy, but the mathematicsprofessor who was his neighbor, had begun to complain.

Demian (Arată profil) 18 noiembrie 2011, 03:35:30

miĥil:
gianich73:Ne estas mirinda tiu fleksebleco de la Esperanto?
Jen mi provizas ankaŭ nederlandstilan version en la angla:

Newyearsday was for Tohne special been. On that evening had he and his friends birthdayssongs in the japanese sung. He was of plan been from that until midnight to enjoy, but the mathematicsprofessor who was his neighbor, had begun to complain.
Ha ha ha ! Humorega estas la respondo ! lango.gif

Kaj al tiu mi aldonos miajn pensojn:

Certe estas eble kun angla and preskaŭ ĉiu lingvo ankaŭ. Sed estas eta malsameco:

Oni ne rimarkos ŝanĝojn en Esperanto ĉar ĝi estas al ni ĉiuj fremda lingvo! Sed kun naturaj lingvoj, ni ĉiam plendos.

Ekz. Mi ne zorgus se ĉinoj komencas uzi japanan skribsistemon ĉar al mi ambaŭ estas fremdaj. Esperanto estas en sama kondiĉo. Al ni, ĝi estas fremda, tial aliaj fremdaj sturkturoj ne surprzas nin. rideto.gif

Tial via speciala estinta al ni nature fremda sed special been speciale fremda.

AlexN (Arată profil) 18 noiembrie 2011, 10:26:46

palaman:
mi opinias ke anstataŭ 'en najbaro' (kiu devas esti ruse по соседству) ni eble meti "en najbareco"
Jes, vi estas prava.

palaman:
Ŝajnas al mi ankaŭ ke 'laŭjapane' estas pli proksima al la rusa esprimo 'по-японски'.
Ne. Ni parolas 'по-японски', sed ni kantas 'на японском'. Do 'en japana'.

palaman:
Ankaŭ mi forigus 'la' ĉe la 'unua tago', ĉar ni tute ne havas artikolojn en nia lingvo.
Jes.

palaman:
Ankaŭ mi dirus 'universitata profesoro de matematiko' (университетский профессор математики) anstataŭ 'profesoro de matematiko de universitato' (профессор математики университета), kio ŝajnas iom tro peza en la rusa.
Tute ne. Neniu diras 'университетский профессор математики' krom unua kazo: kiam oni volas emfazi ke la profesoro estas de universitato, ne de kolegio, instituto, ktp.
Vi povas "[url=http://www.google.ru/search?q="университетский+профессор+математики"]demandi Google[/url]". En ĉiu Interreto estas la unua teksto kun frazo 'университетский профессор математики'. Tiu teksto estas malkorekta traduko.

palaman (Arată profil) 18 noiembrie 2011, 11:40:01

Ne. Ni parolas 'по-японски', sed ni kantas 'на японском'. Do 'en japana'.
Vi pravas.
Neniu diras 'университетский профессор математики'
Jes...
Ĉi-okaze eble ni diru "profesoro de matematiko el universitato" (профессор математики из университета)?

palaman (Arată profil) 18 noiembrie 2011, 13:11:56

Mi petas amikojn prezenti la tekston ankaŭ en la nacia lingvo.

En la rusa:
Первый день нового года был для Tohno особым. В тот вечер он со своими друзьями пел песни о Рождестве на японском. Они хотели наслаждаться пением до утра, но профессор математики из университета, который жил по соседству, начал жаловаться.

TatuLe (Arată profil) 18 noiembrie 2011, 13:57:34

palaman:Mi petas amikojn prezenti la tekston ankaŭ en la nacia lingvo.
En la finna:
Uudenvuodenpäivä oli Tohnolle erikoinen. Sinä iltana hän ja hänen ystävänsä lauloivat syntymäpäivälauluja japaniksi. He halusivat pitää hauskaa koko loppuyön, mutta naapurissa asuva matematiikan yliopistoprofessori rupesi valittamaan.

TatuLe:Novjarotago estis por Tohno speciala. Tiun vesperon li kaj liaj amikoj kantis naskiĝotagokantojn japane. Ili volis amuziĝi tutan restonokton, sed najbare loĝanta matematika universitatoprofesoro komencis plendi.

dobri (Arată profil) 18 noiembrie 2011, 14:22:12

Legante lastan mesaĝon de TatuLe mi ĝojas, ke ni havas Esperanton. La finna lingvo estas eble eĉ mapli facila ol la ĉeĥa. Bonvolu kompari!

Nový rok byl pro Tohna zvláštní. Se svými přáteli celý večer zpívali japonsky narozeninové písně. Chtěli se tak bavit až do rána, ale univerzitní profesor matematiky bydlící vedle si začal stěžovat na jejich chování.

(Tago de) Novjaro estis por Tohno speciala. Li kun siaj amikoj tiuvespere kantis japane naskiĝtagajn kantojn. Ili planis amuziĝi tiamaniere ĝis mateno, sed universitata profesoro de matematiko loĝanta najbare komencis plendi pri ilia agado.

Demian (Arată profil) 18 noiembrie 2011, 14:41:15

palaman:Mi petas amikojn prezenti la tekston ankaŭ en la nacia lingvo.
Hinda/Urdua

Sāl kā pehelā din Tohno ke liye khās thā. Us din kī śām ko vo aur us ke dostoṅ de jāpānī me janmdin ke gāne gaye. Vo rāt ke khatm hone tak mazā karnā cāhate the lekin paṛos ke maiths ke yunivarsiṭī profesar ne śikāyat karni śurū kar dī.

Angla

The first day of the new year was special for Tohno. That evening he sang with his friends birthday party songs in Japanese. They wanted to have fun till morning but the a neighbouring university professor started complaining.

Înapoi mai sus