Į turinį

Socialismo aŭ kapitalismo?

Desmut, 2011 m. lapkritis 19 d.

Žinutės: 172

Kalba: Esperanto

Desmut (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 19 d. 02:14:51

Ĉu socialismo aŭ kapitalismo?

Oni scias ke ĉiu socialisma lando neniam sukcesis plibonigi la vivon por siaj landanoj...
Ĉiu homo scias ke kapitalismo pli riĉigas kelkajn kaj pli povrigas multajn...

Kiu estas la plej bona? Aŭ, kiun alian vi proponus?

Sahaquiel (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 19 d. 02:23:00

Mi kredas ke estus bone io meze la Socialismo kaj la Kapitalismo.

Desmut (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 19 d. 02:34:55

Sahaquiel:Mi kredas ke estus bone io meze la Socialismo kaj la Kapitalismo.
Hmm...mi pensas ke estas tute kontraŭaj politikpunktoj...

Demian (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 19 d. 03:12:45

Desmut:Ĉu socialismo aŭ kapitalismo?
Se elekto estas nur inter ili.... mi iros kun SOCIISMO!!!

Vivu la revolucion!

flipe (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 19 d. 03:29:45

Mi pensas ke socialismo estas plibone ol kapitalismo, vidu bone, ke la plejbone landoj en mondo por vivi nune, estas socialismaj landoj, vidu ke socialismo ne estas diktatorismo (kiel diras usonajn politikajn kondutojn) sed uzi la ŝtatajn rimedojn por plibonigi vivadon kaj ne permesi monon esti pli grava ol homoj.

Tio kio la eŭropanoj nomigas socialan ŝtaton aŭ providencan ŝtaton (sociala bone-esto) estas tute kaj simple socialismo.

Desmut:Oni scias ke ĉiu socialisma lando neniam sukcesis plibonigi la vivon por siaj landanoj...
Estas erarego konfuziĝi inter socialismaj landoj kaj diktatoraj landoj.

antoniomoya (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 19 d. 07:40:54

Desmut:Ĉu socialismo aŭ kapitalismo?
Neniu el du. Vera kaj frata kristanismo.

Amike.

auxro (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 19 d. 08:38:27

Rememoru Sovetunion kaj ne faru saman idean eraron dufoje. Vera socialismo aspektas alloge teorie sed apenaŭ povas ekzisti en realaj kondiĉoj, ĉar ĝi estas kontrau la vera naturo de homaro.

mihxil (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 19 d. 09:22:22

Mi voĉdonis 'socialismo' sed nur pro tio ke ankaŭ pura kapitalismo ne tro plaĉas. Kaj mi ĉiuokaze ne pensus pri la 'socialismo' en la sovjetunio.

Mi pensus pri 'liberala socialdemokratio'. Idealo parte atingita en diversaj landoj en ekz. Eŭropo. Do, la socio ja prenas respondecon pri la malbonŝancaj, kaj dume permesas forte reguligitan version de kapitalismo.

La nunaj krizoj ŝajnas indiki ke ne estus malbona ideo iom pli limigi kapitalismon.

qwertz (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 19 d. 09:57:09

Desmut:
Ĉu socialismo aŭ kapitalismo?
Ne estas ĉu-afero.

Desmut:
Oni scias ke ĉiu socialisma lando neniam sukcesis plibonigi la vivon por siaj landanoj...
Pardonu, kio? Homoj en tio ekssocialisma landoj ankoraŭ havas tion socialisman karakteron. Socialismo povas kontroli memzentrigado. Kapitalismo ofte ne volas kontroli memzentrigadon.

Desmut:
Ĉiu homo scias ke kapitalismo pli riĉigas kelkajn kaj pli povrigas multajn...
Kapitalismo estas individualisma ideo. Gardas individualismo estas tre bona ideo. Sed individualismo ankaŭ povus izoli.

Desmut:
Kiu estas la plej bona? Aŭ, kiun alian vi proponus?
Socialisma kapitalismo. Kapitalismo ofte subtenas malrespekta agado.

miĥil:
Mi pensus pri 'liberala socialdemokratio'. Idealo parte atingita en diversaj landoj en ekz. Eŭropo.
Mi konsentas.

novatago (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 19 d. 09:59:50

Eĉ se mi sentas inklinon al socialismo, mi pensas ke ambaŭ povus taŭgi, se estus pli da honestaj homoj en nia mondo, aŭ se la honestaj homoj, kiuj ekzistas, emus kaj povus regi landojn. Tio ne okazas kaj tial ambaŭ sistemoj malsukcesis/as/os.

Mi ne voĉdonis ĉar la problemo ne estas la "ismoj", sed la "istoj".

Ĝis, Novatago

Atgal į pradžią