Al la enhavo

Defendantoj de aliaj lingvoj rilate al etaj ŝanĝoj en E-o

de Francisko1, 2011-novembro-19

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Francisko1 (Montri la profilon) 2011-novembro-19 11:58:49

Mi ne estas tre analizema homo. Ofte mi intuicias sen preskaŭ rezonado. Sed mi petas vian opinion pri ĉi tio:

Mi intuas ke multaj persono, kiuj preferas ke Esperanto absolute ne evoluu, estas defendantoj de aliaj artefaritaj lingvoj. Probable ĉar se Esperanto korektus kelkajn malfacilaĵojn (pri seksa konfuzo, akuzativo en nomoj kiuj ne finiĝas per o, ktp...), tiuj aliaj lingvoj ne povus progresi. Kion vi opinias? Dankon.

novatago (Montri la profilon) 2011-novembro-19 12:54:36

Francisko1:multaj persono, kiuj preferas ke Esperanto absolute ne evoluu,
Laŭ mi, tiaj personoj ne ekzistas; nek inter defendantoj de aliaj planlingvoj, nek inter defendantoj de la fundamento. Vi miskomprenas la netuŝeblecon de la fundamento, kiel multaj aliaj.

Redaktado: Mi diris "Vi miskomprenas la netuŝeblecon" sed eble, tio, kion vi miskomprenas estas evoluo.

Ĝis, Novatago

mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-19 13:13:19

Francisko1:Ofte mi intuicias sen preskaŭ rezonado.
Ŝajnas al mi ke vi preskaŭ ĉiam intuicias sen ajna rezonado. Ankaŭ, ekzemple, ĉi-teme.

Tjeri (Montri la profilon) 2011-novembro-19 13:31:30

Don Kiĥoto kaj la ventmueliloj senkulpa.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-19 13:57:21

Francisko1:Probable ĉar se Esperanto korektus kelkajn malfacilaĵojn (pri seksa konfuzo, akuzativo en nomoj kiuj ne finiĝas per o, ktp...), tiuj aliaj lingvoj ne povus progresi.
Jes, tial tiuj aliaj lingvoj, kiuj ne faras tiujn erarojn, daŭre progresas kaj sukcesadas, tuj atingonte la finan venkon.

Sahaquiel (Montri la profilon) 2011-novembro-20 00:44:04

Esperanto evoluas, kaj ne bezonas tiun "ŝanĝetojn" por evolui. Kaj mi ne estas defendanto de alia planlingvo.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2011-novembro-28 18:20:02

darkweasel: kiuj aliaj lingvoj progresas?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-28 20:48:56

robbkvasnak:darkweasel: kiuj aliaj lingvoj progresas?
Ĉu vi konas?

robbkvasnak (Montri la profilon) 2011-novembro-28 21:33:02

mojose!

jeckettre (Montri la profilon) 2011-decembro-02 10:10:03

E-o jam iĝis lingvo ambaŭ artefarita kaj nacia.

Artefarita, t.e. oni rifuzas plifaradon.

Nacia, ĉar oni defendas kiel sian gepatran.

Reen al la supro