본문으로

Defendantoj de aliaj lingvoj rilate al etaj ŝanĝoj en E-o

글쓴이: Francisko1, 2011년 11월 19일

글: 11

언어: Esperanto

Francisko1 (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오전 11:58:49

Mi ne estas tre analizema homo. Ofte mi intuicias sen preskaŭ rezonado. Sed mi petas vian opinion pri ĉi tio:

Mi intuas ke multaj persono, kiuj preferas ke Esperanto absolute ne evoluu, estas defendantoj de aliaj artefaritaj lingvoj. Probable ĉar se Esperanto korektus kelkajn malfacilaĵojn (pri seksa konfuzo, akuzativo en nomoj kiuj ne finiĝas per o, ktp...), tiuj aliaj lingvoj ne povus progresi. Kion vi opinias? Dankon.

novatago (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 12:54:36

Francisko1:multaj persono, kiuj preferas ke Esperanto absolute ne evoluu,
Laŭ mi, tiaj personoj ne ekzistas; nek inter defendantoj de aliaj planlingvoj, nek inter defendantoj de la fundamento. Vi miskomprenas la netuŝeblecon de la fundamento, kiel multaj aliaj.

Redaktado: Mi diris "Vi miskomprenas la netuŝeblecon" sed eble, tio, kion vi miskomprenas estas evoluo.

Ĝis, Novatago

mihxil (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 1:13:19

Francisko1:Ofte mi intuicias sen preskaŭ rezonado.
Ŝajnas al mi ke vi preskaŭ ĉiam intuicias sen ajna rezonado. Ankaŭ, ekzemple, ĉi-teme.

Tjeri (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 1:31:30

Don Kiĥoto kaj la ventmueliloj senkulpa.gif

darkweasel (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 1:57:21

Francisko1:Probable ĉar se Esperanto korektus kelkajn malfacilaĵojn (pri seksa konfuzo, akuzativo en nomoj kiuj ne finiĝas per o, ktp...), tiuj aliaj lingvoj ne povus progresi.
Jes, tial tiuj aliaj lingvoj, kiuj ne faras tiujn erarojn, daŭre progresas kaj sukcesadas, tuj atingonte la finan venkon.

Sahaquiel (프로필 보기) 2011년 11월 20일 오전 12:44:04

Esperanto evoluas, kaj ne bezonas tiun "ŝanĝetojn" por evolui. Kaj mi ne estas defendanto de alia planlingvo.

robbkvasnak (프로필 보기) 2011년 11월 28일 오후 6:20:02

darkweasel: kiuj aliaj lingvoj progresas?

darkweasel (프로필 보기) 2011년 11월 28일 오후 8:48:56

robbkvasnak:darkweasel: kiuj aliaj lingvoj progresas?
Ĉu vi konas?

robbkvasnak (프로필 보기) 2011년 11월 28일 오후 9:33:02

mojose!

jeckettre (프로필 보기) 2011년 12월 2일 오전 10:10:03

E-o jam iĝis lingvo ambaŭ artefarita kaj nacia.

Artefarita, t.e. oni rifuzas plifaradon.

Nacia, ĉar oni defendas kiel sian gepatran.

다시 위로