目次へ

Kial akuzativo estas konsiderata ofte malbonaĵo en E-o?

Francisko1,2011年11月19日の

メッセージ: 67

言語: Esperanto

Paulinho (プロフィールを表示) 2011年11月26日 16:26:37

La akuzativo estas delikata ilrimedo.

La kato atakis la hundon.
La kato la hundon atakis.

La hundo atakis la katon.
la hundo la katon atakis.

La kato la hundo atakis????????????????

La kato atakis la hundo????????

mihxil (プロフィールを表示) 2011年11月26日 17:13:51

Paulinho:La kato atakis la hundon....
Ĉu vi legis la fadenon antaŭ ol 'kontibui' tiun ĉi ripetaĵon?

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年11月27日 20:00:01

sudanglo:

Forigante la akuzativon, aŭ deklarante ĝin opcia, vi alfrontus al la reverko de amaso da lernolibroj, de ne-nombreblaj literaturaj verkoj, kaj ankaŭ al ŝango en la kutimoj de multaj parolantoj, kiuj sin dediĉis dum jaroj al la movado.

Oni ne leĝere povus kontempli tion.
Se akuzativo iĝus opcia, kial do oni bezonus reverki literaturon?

...kaj eĉ pli multe da parolantoj ne bezonos ŝanĝi siajn kutimojn! okulumo.gif

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年11月27日 20:07:08

Mi mem tie ĉi rimarkas, ke la originala demando estis: "Kial akuzativo estas konsiderata ofte malbonaĵo en E-o?"

Ŝajne la diskuto tamen moviĝis al sufiĉe malsama temo - estas evidente, ke oni ne povas forigi la akuzativon de Esperanto, sed la demando tamen estas certe diskutinda.

Paulinho (プロフィールを表示) 2011年11月27日 20:13:03

Mi bedaŭras la akcidenton....

zan (プロフィールを表示) 2011年11月28日 11:28:10

Efektive en Japanio mi ne malofte legas, ke Esperanto havas liberan vortordon dank'al akuzativo, pro tio eblas ŝanĝi la nuancon de esprimo.
・ Krudan fiŝon japano manĝas.
・ Japano manĝas fiŝon krudan.
・ Fiŝon krudan manĝas japano.
・ Manĝas japano krudan fiŝon.
Precipe al japanoj Esperanto estas pli simpatia ol la angla pro la libera vortordo. La japana vortordo estas SOV kaj ankaŭ Esperanta SOV ne estas erara. Tamen iu asertas, ke la plejmulto da esperantistoj estas okcidentlinvganoj, pro tio Esperanta vortordo estas SVO, fiksita jam. Alia asertas, ke se multiĝos aliaj vortordigantoj, la Esperanta vortordo ŝanĝiĝos....

mihxil (プロフィールを表示) 2011年11月29日 0:00:49

zan:Esperanto havas liberan vortordon dank'al akuzativo, pro tio eblas ŝanĝi la nuancon de esprimo.
・ Krudan fiŝon japano manĝas.
・ Japano manĝas fiŝon krudan.
・ Fiŝon krudan manĝas japano.
・ Manĝas japano krudan fiŝon.
Vi ne kiel la unua klarigas al esperantistoj fakton kiu ĉiu esperantisto jam scias.

Kaj ankaŭ vi uzas malbonan ezemplon. Kruda fiŝo ne povas manĝi japanon kaj japanoj malofte estas krudaj, male al sia fiŝo.

Do, ĉi tiu ekzemplo fakte pli bone povus servi kiel ekzemplo por argumenti ke la akuzativo fakte ne multe kontribuas. Ja ĉio ĉi-supra same bone kompreneblus sen la akuzativo.

Dume eĉ, tre malrealisme, mankas ĉiu kunteksto, do en realo probable eĉ pli klarus ke estas la fiŝo kiu estas manĝata kaj la japano kiu manĝas...

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2011年11月29日 1:25:41

Ne nur la japanoj ŝatas la liberan vortordon de Esperanto. Multaj aliaj lingvanoj ŝatas ĝin. Ĉefe la latinidlingvanoj (eble krom la romanlingvanoj) kaj la anglalingvanoj malŝatas ĝin (sed ne ĉiuj). Mia unua lingvo estas la germana kio havas akuzativon kaj por objetiva kazo kaj por movado ien.

jeckettre (プロフィールを表示) 2011年11月29日 8:13:37

darkweasel:
Fenris_kcf:
jeckettre:pretere, kial neniu (almenaŭ malmultiu) disputas pri l'ordo de atributo, komplemento k. genitivo? ekz. se mi ŝatas diri "pri de tiuj ordo disputas"? rideto.gif
Pardonu, sed mi vere ne komprenas tion parton de via mesaĝo.
ŝajne temas pri tio ke oni diras "domo de amiko" kaj ne "de amiko domo".
inverse; diri "de amiko domo" kaj ne "domo de amiko".

ia ideo venis al mi ĉu oni povas plie uzi "-es", kiel "amikes domo"? kaj pri pluralo "amikejs domo". Ne dubu ke la ideo venis pro la denaska lingvokutimo.

sergejm (プロフィールを表示) 2011年11月29日 9:05:12

jeckettre:ia ideo venis al mi ĉu oni povas plie uzi "-es", kiel "amikes domo"? kaj pri pluralo "amikejs domo". Ne dubu ke la ideo venis pro la denaska lingvokutimo.
Ne vi estas la unua, al kiu venis la ideo.
Jam estis tia propono en la unua duono de XXa jarcento.

先頭にもどる