Kwa maudhui

utilaj frazoj

ya Dorinha, 25 Novemba 2011

Ujumbe: 31

Lugha: Esperanto

Dorinha (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2011 12:26:46 asubuhi

Saluton
Mi ĵus legi la frazon en ĉipaĝo: Kio estas via nomo? Ĉu tiu frazo estas ĝusta? Ŝajnas al mi ke ne...mi pensas ke la ĝusta frazo estas: Kiu estas via nomo?

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2011 12:59:57 asubuhi

Dorinha:Kio estas via nomo? Ĉu tiu frazo estas ĝusta?
jes, ĝi estas ĝusta.

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2011 1:04:01 asubuhi

Dorinha: Kiu estas via nomo?
"Kiu el ĉi tiuj dek nomoj estas la via?"

Oni jam multfoje diskutis ĉi tiun temon en la Lernu-forumo. Vi certe trovos ion per la Guglo-serĉilo.

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2011 1:16:11 asubuhi

Vidu ĉi tiun paĝon: Kio aŭ Kiu?

Sahaquiel (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2011 2:23:06 asubuhi

Estas ĝusta, sed per kiu ankaŭ estas ĝusta mi pensas.

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2011 7:50:15 asubuhi

Estas interesa la klarigo de Bertilo (dankon, Chainy).

Miaflanke, mi preferas diri "kiu estas via nomo", aŭ prefere "kiel vi nomiĝas"?

Amike.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2011 10:04:56 asubuhi

Vi marŝas en la strato kun amiko. Vi gestas kaj demandas 'Kiu estas via aŭto'. 'Tiu tie, la ruĝa' respondas la amiko.

Vi scivolas pri la marko de aŭto de via amiko. 'Kio ĝi estas?' - 'Ĝi estas Ford Fiesta dizela', venas la respondo.

La diferenco estas klara, ĉu ne?

Cetere, mi neniam aŭdis Esperantiston respondi al 'Kio estas via nomo' per 'Ĝi estas tio, per kio mi nomas min'

marcuscf (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2011 10:53:10 asubuhi

Oni ne forgesu ke "kiu" ankaŭ estas ĝusta (kaj laŭ mi preferinda)

Dorinha (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2011 10:53:59 asubuhi

Ni tre dankas al ĉiuj pro la gramatika klarigo...sed mi preferas uzi Kiu estas via nomo, ĉar mi volas scii unu specifan nomon (vian nomon)el ĉiuj ekzistantaj en la mondo.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2011 11:37:55 asubuhi

Oni prefere limigu 'kiu estas', por konservi kontraston kun 'kio estas'.

Kiu estas via numero? La dua en la listo.

Kio estas via numero? 41234.

Kurudi juu