Přejít k obsahu

Pri lingvonivelo en la forumoj

od uživatele erinja ze dne 1. prosince 2011

Příspěvky: 69

Jazyk: Esperanto

dobri (Ukázat profil) 1. prosince 2011 18:20:23

erinja:
En la nova lernu, ĉu estus bone, laŭ vi, krei apartan forumon nur por spertuloj?
Jes, tio estas vere bonega ideo! Kelkaj samideanoj uzadas tiom strangajn vortojn, ke ofte malfacilas kompreni ilin. Do partopreni diskuton en ekskluzivema parto de la forumo povus fariĝi fiereco por ĉiu esperantisto.
Sed ĉi tiu forumo necesos esti ofte kontrolita de la lingvohelpantoj, kiuj donos punpoentojn pro ĉiu lingvoeraro. Kaj kiam la forumano akiros sufiĉan kvanton da punpoentoj, li estu eksigita por difinita tempo.

darkweasel (Ukázat profil) 1. prosince 2011 18:22:46

dobri:
erinja:
En la nova lernu, ĉu estus bone, laŭ vi, krei apartan forumon nur por spertuloj?
Jes, tio estas vere bonega ideo! Kelkaj samideanoj uzadas tiom strangajn vortojn, ke ofte malfacilas kompreni ilin. Do partopreni diskuton en ekskluzivema parto de la forumo povus fariĝi fiereco por ĉiu esperantisto.
Sed ĉi tiu forumo necesos esti ofte kontrolita de la lingvohelpantoj, kiuj donos punpoentojn pro ĉiu lingvoeraro. Kaj kiam la forumano akiros sufiĉan kvanton da punpoentoj, li estu eksigita por difinita tempo.
Nun mi ne certas, ĉu vi ironias. demando.gif

TatuLe (Ukázat profil) 1. prosince 2011 18:27:39

darkweasel:
TatuLe:Eble oni kombinu la ideojn: Nova forumparto en kiu lingvohelpantoj rajtas korekti mesaĝojn.
Tio estus la ĝusta malo - forumparto destinita ĉefe por komencantoj. Aŭ ĉu mi tion miskomprenas?
Ne, vi tute bone komprenis. Probable nur komencantoj (kiuj malcertas pri sia korekteco) iniciatus diskutojn en tia forumo, kaj spertuloj kontribuus per respondoj. La ĉefcelo de la propono de Erinja ja estis havi forumparton en kiu la komencantaj legantoj povus fidi je la korekteco de la mesaĝoj.

dobri (Ukázat profil) 1. prosince 2011 18:36:49

darkweasel:Nun mi ne certas, ĉu vi ironias. demando.gif
Se mi ironius, tiam mi kontribuus al fadeno Humuro!
Mia propono estas tute serioza. Se iu sukcesis ĉe iu ekzameno tute ne signifas, ke li ĈIAM uzos nur la ĝustan lingvon. Kaj la celo de Erinja estas doni al la komencantoj ekzemplojn de bona Esperanto!

darkweasel (Ukázat profil) 1. prosince 2011 19:21:47

dobri:
darkweasel:Nun mi ne certas, ĉu vi ironias. demando.gif
Se mi ironius, tiam mi kontribuus al fadeno Humuro!
Mia propono estas tute serioza. Se iu sukcesis ĉe iu ekzameno tute ne signifas, ke li ĈIAM uzos nur la ĝustan lingvon. Kaj la celo de Erinja estas doni al la komencantoj ekzemplojn de bona Esperanto!
Laŭ mi tio donus multege tro da povo al la lingvohelpantoj.

erinja (Ukázat profil) 1. prosince 2011 19:24:22

Mi aldonu alian informaĵeton al la diskuto - en la nova lernu, ni serioze pripensas devigi ke lernantoj afiŝu en la forumoj, kiel parton de la kurso. Tio (a) sciigos la lernantojn pri la ekzisto de la forumoj, kaj (b) devigos ke ili (almenaŭ iomete) ekpartoprenu en la lernu-komunumo dum la lernado, kun la espero ke tio donos al ili inspiron plu partopreni en la esperanto-komunumo.

Tial ni povas atendi ke post la lanĉo de la nova lernu, estos multege pli da mesaĝoj en la forumoj kiuj venas de freŝbakitaj komencantoj, kiuj afiŝas en la forumoj devige. Certe por tiaj afiŝaĵoj, ni povas aranĝi ke la lingvohelpantoj korektos ilin. Sed la lingva situacio povus iom ŝanĝiĝi, se tiuj komencantoj fariĝos pli viglaj en la forumoj.

-------

Dua ideo, do - ĉu krei du novajn forumerojn, unu ĉefe por-komencanta (kiu korektiĝas de lingvohelapnto) kaj unu ĉefe por-spertula (kiu estas priskribita en la unua mesaĝo en ĉi tiu fadeno)?

darkweasel (Ukázat profil) 1. prosince 2011 19:31:06

erinja:
Dua ideo, do - ĉu krei du novajn forumerojn, unu ĉefe por-komencanta (kiu korektiĝas de lingvohelapnto) kaj unu ĉefe por-spertula (kiu estas priskribita en la unua mesaĝo en ĉi tiu fadeno)?
Se vi kreas kurson, kie uzantoj devas partopreni en la forumo, estas certe bona ideo krei forumparton ĝuste por tio. Eble sufiĉas renomi la studgrupan forumparton, kiu jam nun ŝajnas esti (destinita kiel) io sufiĉe simila.

Mi tamen ankoraŭ ne vidas bezonon por forumparto por spertuloj.

Cetere, gratulon je via 3000a mesaĝo.

erinja (Ukázat profil) 1. prosince 2011 19:51:29

darkweasel:Se vi kreas kurson, kie uzantoj devas partopreni en la forumo, estas certe bona ideo krei forumparton ĝuste por tio. Eble sufiĉas renomi la studgrupan forumparton, kiu jam nun ŝajnas esti (destinita kiel) io sufiĉe simila.
Mi scivolas tamen ĉu ĝi estus mortnaskita, ĉu simple amaso da mesaĝoj en kiuj uzantoj donas sinprezentojn, kaj ili neniam vere diskutas ion ajn. Necesos bone elpensi kiel aranĝi tian komencantan partoprenon en la forumoj, ĉar ni volas ke ili vere diskutu.
Cetere, gratulon je via 3000a mesaĝo.
Dankon!

TatuLe (Ukázat profil) 1. prosince 2011 20:36:56

erinja:Mi scivolas tamen ĉu ĝi estus mortnaskita, ĉu simple amaso da mesaĝoj en kiuj uzantoj donas sinprezentojn, kaj ili neniam vere diskutas ion ajn. Necesos bone elpensi kiel aranĝi tian komencantan partoprenon en la forumoj, ĉar ni volas ke ili vere diskutu.
La sekva parto de tiu sama kurso povus devigi la lernanton respondi al la sinprezento de iu alia, kaj respondi al eventualaj respondindaj mesaĝoj en la propra fadeno.

novatago (Ukázat profil) 2. prosince 2011 10:16:04

Mi ankoraŭ pensas ke la forumero estas bona ideo sed la problemo ankoraŭ estas kiel devigi skribi laŭregule en ĝi.

Eble, alia solvo por helpi al progresantoj estus krei ion similan al artikolaro, kiu enhavu bone skribitajn tekstojn ne longaj, de blogoj, gazetoj, radioj... aŭ intence skribitaj por lernu.net kaj nur lasi komenti ilin al tiuj, kiuj trapasis konkretan ekzamenon, aŭ eĉ devigi komenti iu(j)n el ili, kiel eble plej laŭregule, antaŭ aŭ post fari meznivelan aŭ altnivelan ekzamenon. Unu artikolo monate helpus kaj eble ne estus tro laboro por la mastrumanto(j) de la artikolaro. Ĝi povus esti kunlaboro kun edukado.net.

Eble tiel, reformistoj, fuŝuloj kaj tiuj sen vera intereso pri lerni, ne havus liberan vojon por fuŝi ĉie.

Ĝis, Novatago.

Zpět na začátek