Žinutės: 69
Kalba: Esperanto
dobri (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 1 d. 18:20:23
erinja:Jes, tio estas vere bonega ideo! Kelkaj samideanoj uzadas tiom strangajn vortojn, ke ofte malfacilas kompreni ilin. Do partopreni diskuton en ekskluzivema parto de la forumo povus fariĝi fiereco por ĉiu esperantisto.
En la nova lernu, ĉu estus bone, laŭ vi, krei apartan forumon nur por spertuloj?
Sed ĉi tiu forumo necesos esti ofte kontrolita de la lingvohelpantoj, kiuj donos punpoentojn pro ĉiu lingvoeraro. Kaj kiam la forumano akiros sufiĉan kvanton da punpoentoj, li estu eksigita por difinita tempo.
darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 1 d. 18:22:46
dobri:Nun mi ne certas, ĉu vi ironias.erinja:Jes, tio estas vere bonega ideo! Kelkaj samideanoj uzadas tiom strangajn vortojn, ke ofte malfacilas kompreni ilin. Do partopreni diskuton en ekskluzivema parto de la forumo povus fariĝi fiereco por ĉiu esperantisto.
En la nova lernu, ĉu estus bone, laŭ vi, krei apartan forumon nur por spertuloj?
Sed ĉi tiu forumo necesos esti ofte kontrolita de la lingvohelpantoj, kiuj donos punpoentojn pro ĉiu lingvoeraro. Kaj kiam la forumano akiros sufiĉan kvanton da punpoentoj, li estu eksigita por difinita tempo.
TatuLe (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 1 d. 18:27:39
darkweasel:Ne, vi tute bone komprenis. Probable nur komencantoj (kiuj malcertas pri sia korekteco) iniciatus diskutojn en tia forumo, kaj spertuloj kontribuus per respondoj. La ĉefcelo de la propono de Erinja ja estis havi forumparton en kiu la komencantaj legantoj povus fidi je la korekteco de la mesaĝoj.TatuLe:Eble oni kombinu la ideojn: Nova forumparto en kiu lingvohelpantoj rajtas korekti mesaĝojn.Tio estus la ĝusta malo - forumparto destinita ĉefe por komencantoj. Aŭ ĉu mi tion miskomprenas?
dobri (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 1 d. 18:36:49
darkweasel:Nun mi ne certas, ĉu vi ironias.Se mi ironius, tiam mi kontribuus al fadeno Humuro!
Mia propono estas tute serioza. Se iu sukcesis ĉe iu ekzameno tute ne signifas, ke li ĈIAM uzos nur la ĝustan lingvon. Kaj la celo de Erinja estas doni al la komencantoj ekzemplojn de bona Esperanto!
darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 1 d. 19:21:47
dobri:Laŭ mi tio donus multege tro da povo al la lingvohelpantoj.darkweasel:Nun mi ne certas, ĉu vi ironias.Se mi ironius, tiam mi kontribuus al fadeno Humuro!
Mia propono estas tute serioza. Se iu sukcesis ĉe iu ekzameno tute ne signifas, ke li ĈIAM uzos nur la ĝustan lingvon. Kaj la celo de Erinja estas doni al la komencantoj ekzemplojn de bona Esperanto!
erinja (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 1 d. 19:24:22
Tial ni povas atendi ke post la lanĉo de la nova lernu, estos multege pli da mesaĝoj en la forumoj kiuj venas de freŝbakitaj komencantoj, kiuj afiŝas en la forumoj devige. Certe por tiaj afiŝaĵoj, ni povas aranĝi ke la lingvohelpantoj korektos ilin. Sed la lingva situacio povus iom ŝanĝiĝi, se tiuj komencantoj fariĝos pli viglaj en la forumoj.
-------
Dua ideo, do - ĉu krei du novajn forumerojn, unu ĉefe por-komencanta (kiu korektiĝas de lingvohelapnto) kaj unu ĉefe por-spertula (kiu estas priskribita en la unua mesaĝo en ĉi tiu fadeno)?
darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 1 d. 19:31:06
erinja:Se vi kreas kurson, kie uzantoj devas partopreni en la forumo, estas certe bona ideo krei forumparton ĝuste por tio. Eble sufiĉas renomi la studgrupan forumparton, kiu jam nun ŝajnas esti (destinita kiel) io sufiĉe simila.
Dua ideo, do - ĉu krei du novajn forumerojn, unu ĉefe por-komencanta (kiu korektiĝas de lingvohelapnto) kaj unu ĉefe por-spertula (kiu estas priskribita en la unua mesaĝo en ĉi tiu fadeno)?
Mi tamen ankoraŭ ne vidas bezonon por forumparto por spertuloj.
Cetere, gratulon je via 3000a mesaĝo.
erinja (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 1 d. 19:51:29
darkweasel:Se vi kreas kurson, kie uzantoj devas partopreni en la forumo, estas certe bona ideo krei forumparton ĝuste por tio. Eble sufiĉas renomi la studgrupan forumparton, kiu jam nun ŝajnas esti (destinita kiel) io sufiĉe simila.Mi scivolas tamen ĉu ĝi estus mortnaskita, ĉu simple amaso da mesaĝoj en kiuj uzantoj donas sinprezentojn, kaj ili neniam vere diskutas ion ajn. Necesos bone elpensi kiel aranĝi tian komencantan partoprenon en la forumoj, ĉar ni volas ke ili vere diskutu.
Cetere, gratulon je via 3000a mesaĝo.Dankon!
TatuLe (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 1 d. 20:36:56
erinja:Mi scivolas tamen ĉu ĝi estus mortnaskita, ĉu simple amaso da mesaĝoj en kiuj uzantoj donas sinprezentojn, kaj ili neniam vere diskutas ion ajn. Necesos bone elpensi kiel aranĝi tian komencantan partoprenon en la forumoj, ĉar ni volas ke ili vere diskutu.La sekva parto de tiu sama kurso povus devigi la lernanton respondi al la sinprezento de iu alia, kaj respondi al eventualaj respondindaj mesaĝoj en la propra fadeno.
novatago (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 2 d. 10:16:04
Eble, alia solvo por helpi al progresantoj estus krei ion similan al artikolaro, kiu enhavu bone skribitajn tekstojn ne longaj, de blogoj, gazetoj, radioj... aŭ intence skribitaj por lernu.net kaj nur lasi komenti ilin al tiuj, kiuj trapasis konkretan ekzamenon, aŭ eĉ devigi komenti iu(j)n el ili, kiel eble plej laŭregule, antaŭ aŭ post fari meznivelan aŭ altnivelan ekzamenon. Unu artikolo monate helpus kaj eble ne estus tro laboro por la mastrumanto(j) de la artikolaro. Ĝi povus esti kunlaboro kun edukado.net.
Eble tiel, reformistoj, fuŝuloj kaj tiuj sen vera intereso pri lerni, ne havus liberan vojon por fuŝi ĉie.
Ĝis, Novatago.