Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda

ca, kivuye

Ubutumwa 100

ururimi: Esperanto

bildo (Kwerekana umwidondoro) 14 Kigarama 2011 11:33:34

darkweasel:
kaj tio bedaŭrinde pro la neuzateco ne estas tiel klara. neniam ellaboriĝis reguloj pri la ĝusta uzo de "ci".
Ni vidu.

erinja (Kwerekana umwidondoro) 14 Kigarama 2011 14:46:49

Eble oni ne malŝparu sian spiron je parolado al tiuj kiuj ne volas aŭskulti.

Se persono volas:
- ne uzi akuzativon
- uzi strangan skribsistemon
- uzi pronomon "ci"
- vestiĝi per verdstela kompleto kun vorto "Esperanto" ĉie

... tiu persono estas libera fari tion. Kaj la aliaj juĝos la mensan staton, kaj la ideojn de tiu persono, laŭ tio.

Se temus pri komencanto kiu sincere volus scii la respondon al demando, oni jam donis tiun respondon, do oni faris sian devon por helpi al la komemcantoj. Sed kiam temas pri persono kiu volas fari ion kaj ne zorgas pri la kialoj kontraŭ tio, oni ne malŝparu sian tempon je tio.

Spiru, pensu "Mi scias en mia koro ke mi pravas, kaj mi donis la ĝustajn informojn, por tiuj kiuj volas legi ilin", forprenu la manojn de la klavaro, kaj pretigu belan tason de varmega teo sal.gif

bildo (Kwerekana umwidondoro) 14 Kigarama 2011 15:40:32

erinja:Se persono volas:
- ne uzi akuzativon
- uzi strangan skribsistemon
- uzi pronomon "ci"
Komparo estas nekorekte.

- reguloj pri akuzativo estas en gramatiko, do oni povas rompi ĉi tiojn regulojn
- regiloj pri skribsistemo estas en gramatiko, do oni povas rompi ĉi tiojn regulojn
- reguloj pri pronomo "ci" NE ESTAS en gramatiko, do oni NE POVAS rompi ĉi tiojn regulojn.

Mi ŝajnas, ke vi nesincere diras, ke persono rajtas uzi "ci"n. Fakte vi malpermesas ĝin.

erinja (Kwerekana umwidondoro) 14 Kigarama 2011 15:58:51

Oni rajtas uzi "ci".

Kaj aliaj personoj rajtas pensi ke la persono kiu uzas "ci" estas strangulo kiu ne regas la lingvon.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 14 Kigarama 2011 17:48:59

erinja:Oni rajtas uzi "ci".

Kaj aliaj personoj rajtas pensi ke la persono kiu uzas "ci" estas strangulo kiu ne regas la lingvon.
Ĝuste tiel estas.

lgg (Kwerekana umwidondoro) 15 Kigarama 2011 07:48:24

Skribsistemo ne estas la parto de Fundamento, do popoloy povas uzi ian skribkonvencion estantan oportuna por celawskultanaro.

Ligado skribsistemon al gramatiko estas vidigo de paralingva fanatizmo.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 15 Kigarama 2011 07:49:53

lgg:Skribsistemo ne estas la parto de Fundamento,
Kia sensencaĵo. Ĝi estas jam la unua aĵo, kiun vi vidos malferminte la Fundamentan Gramatikon.

lgg (Kwerekana umwidondoro) 15 Kigarama 2011 08:27:49

Enhavo de Fundamento nomas tri partoyn de ji: 16-regula gramatiko, ekzercaro kay vortaro.

Qar neniu de 16 reguloy de gramatiko donas solvon qu alfabeto ekzempla el antawparolo de Gramatiko devas esti sola alfabeto de Esperanto, aw qu aliay alfabetoy estas malpermesitay qu ne, ni povas aserti, ke esperantoparolantoy povas uzi ian alfabeton kiu estas por ni plikutime.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 15 Kigarama 2011 08:32:22

lgg:Enhavo de Fundamento nomas tri partoyn de ji: 16-regula gramatiko, ekzercaro kay vortaro.

Qar neniu de 16 reguloy de gramatiko donas solvon qu alfabeto ekzempla el antawparolo de Gramatiko devas esti sola alfabeto de Esperanto, aw qu aliay alfabetoy estas malpermesitay qu ne, ni povas aserti, ke esperantoparolantoy povas uzi ian alfabeton kiu estas por ni plikutime.
Ho ve, tiajn sensencaĵojn mi eĉ post plurjara regula legado de tiu ĉi forumo ankoraŭ ne vidis.

jeckettre (Kwerekana umwidondoro) 16 Kigarama 2011 15:52:27

amike.... oni trovos pli kontenta, se oni komprenas ke Esperanto kiel lingvo netuŝebla estas por Esperantujo preskaŭ religia kaj neniam por internacieco justa - por nejusta tamen eblas:

plimultaj kiuj ne havas ian lingvokutimon koncedadis al malmultaj kiuj havas, kaj nun oni diras al ni ke malmultaj konsentu kun la plimultaj (ĉe nur E-ujo, kompreneble).

do, anstataŭ vane kaj mokote doni sincerajn konsilojn mi preferas simple ne rigardi E-on kiel inda internacia. (pri "helpa" tamen decas iom)

Subira ku ntango