Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda
viết bởi bildo, Ngày 08 tháng 12 năm 2011
Tin nhắn: 100
Nội dung: Esperanto
bildo (Xem thông tin cá nhân) 11:33:34 Ngày 14 tháng 12 năm 2011
darkweasel:Ni vidu.
kaj tio bedaŭrinde pro la neuzateco ne estas tiel klara. neniam ellaboriĝis reguloj pri la ĝusta uzo de "ci".
erinja (Xem thông tin cá nhân) 14:46:49 Ngày 14 tháng 12 năm 2011
Se persono volas:
- ne uzi akuzativon
- uzi strangan skribsistemon
- uzi pronomon "ci"
- vestiĝi per verdstela kompleto kun vorto "Esperanto" ĉie
... tiu persono estas libera fari tion. Kaj la aliaj juĝos la mensan staton, kaj la ideojn de tiu persono, laŭ tio.
Se temus pri komencanto kiu sincere volus scii la respondon al demando, oni jam donis tiun respondon, do oni faris sian devon por helpi al la komemcantoj. Sed kiam temas pri persono kiu volas fari ion kaj ne zorgas pri la kialoj kontraŭ tio, oni ne malŝparu sian tempon je tio.
Spiru, pensu "Mi scias en mia koro ke mi pravas, kaj mi donis la ĝustajn informojn, por tiuj kiuj volas legi ilin", forprenu la manojn de la klavaro, kaj pretigu belan tason de varmega teo
bildo (Xem thông tin cá nhân) 15:40:32 Ngày 14 tháng 12 năm 2011
erinja:Se persono volas:Komparo estas nekorekte.
- ne uzi akuzativon
- uzi strangan skribsistemon
- uzi pronomon "ci"
- reguloj pri akuzativo estas en gramatiko, do oni povas rompi ĉi tiojn regulojn
- regiloj pri skribsistemo estas en gramatiko, do oni povas rompi ĉi tiojn regulojn
- reguloj pri pronomo "ci" NE ESTAS en gramatiko, do oni NE POVAS rompi ĉi tiojn regulojn.
Mi ŝajnas, ke vi nesincere diras, ke persono rajtas uzi "ci"n. Fakte vi malpermesas ĝin.
erinja (Xem thông tin cá nhân) 15:58:51 Ngày 14 tháng 12 năm 2011
Kaj aliaj personoj rajtas pensi ke la persono kiu uzas "ci" estas strangulo kiu ne regas la lingvon.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 17:48:59 Ngày 14 tháng 12 năm 2011
erinja:Oni rajtas uzi "ci".Ĝuste tiel estas.
Kaj aliaj personoj rajtas pensi ke la persono kiu uzas "ci" estas strangulo kiu ne regas la lingvon.
lgg (Xem thông tin cá nhân) 07:48:24 Ngày 15 tháng 12 năm 2011
Ligado skribsistemon al gramatiko estas vidigo de paralingva fanatizmo.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 07:49:53 Ngày 15 tháng 12 năm 2011
lgg:Skribsistemo ne estas la parto de Fundamento,Kia sensencaĵo. Ĝi estas jam la unua aĵo, kiun vi vidos malferminte la Fundamentan Gramatikon.
lgg (Xem thông tin cá nhân) 08:27:49 Ngày 15 tháng 12 năm 2011
Qar neniu de 16 reguloy de gramatiko donas solvon qu alfabeto ekzempla el antawparolo de Gramatiko devas esti sola alfabeto de Esperanto, aw qu aliay alfabetoy estas malpermesitay qu ne, ni povas aserti, ke esperantoparolantoy povas uzi ian alfabeton kiu estas por ni plikutime.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 08:32:22 Ngày 15 tháng 12 năm 2011
lgg:Enhavo de Fundamento nomas tri partoyn de ji: 16-regula gramatiko, ekzercaro kay vortaro.Ho ve, tiajn sensencaĵojn mi eĉ post plurjara regula legado de tiu ĉi forumo ankoraŭ ne vidis.
Qar neniu de 16 reguloy de gramatiko donas solvon qu alfabeto ekzempla el antawparolo de Gramatiko devas esti sola alfabeto de Esperanto, aw qu aliay alfabetoy estas malpermesitay qu ne, ni povas aserti, ke esperantoparolantoy povas uzi ian alfabeton kiu estas por ni plikutime.
jeckettre (Xem thông tin cá nhân) 15:52:27 Ngày 16 tháng 12 năm 2011
plimultaj kiuj ne havas ian lingvokutimon koncedadis al malmultaj kiuj havas, kaj nun oni diras al ni ke malmultaj konsentu kun la plimultaj (ĉe nur E-ujo, kompreneble).
do, anstataŭ vane kaj mokote doni sincerajn konsilojn mi preferas simple ne rigardi E-on kiel inda internacia. (pri "helpa" tamen decas iom)