Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda
از bildo, 8 دسامبر 2011
پستها: 100
زبان: Esperanto
lgg (نمایش مشخصات) 8 دسامبر 2011، 10:37:43
La politiko moderna de nedestingo ci kaj vi estas sole konfuzema kaj maleblas ravon de uzi Esperanton!
sudanglo (نمایش مشخصات) 8 دسامبر 2011، 11:48:55
'gava' estas ankaŭ por mi nova vorto
lgg (نمایش مشخصات) 8 دسامبر 2011، 11:55:48
darkweasel (نمایش مشخصات) 8 دسامبر 2011، 16:00:22
Alcebíades:Mi ne plu uzas la pronomon "vi" por ununura homo!ŝajnas al mi ke vi tro pensas en via denaska lingvo - "vi" tutsimple havas ambaŭ signifojn.
Kohere kun tio, mi revizias kaj korektas ĉiujn miajn malnovaj skribaĵojn!
Kiam Zamenhof estis ĉe ni, oni uzadis (ĉu nur en Brazilo? Mi kredas, ke ne!)la pronomon "vi" eĉ por forpeli surstratan hundeton: "Vi for!".
Kaj ni atentu pri tio, ke Zamenhof treege ofte sin direktis skribe aŭ parole al ne unu, sed al plurajn homojn!
Portugallingvanoj prefere diras "Eu te amo" (Mi cin amas!), anstataŭ "Eu vos amo!" (Mi vin amas!). Simile okazas ĉe franclingvanoj.
Fratece, Alcebiades (Onklo Bidao).
kaj al hundo mi ja, parolante al ĝi en esperanto, sen eĉ pensi pri tio dirus "vi for".
Sahaquiel (نمایش مشخصات) 8 دسامبر 2011، 16:43:40
darkweasel (نمایش مشخصات) 8 دسامبر 2011، 17:11:48
Sahaquiel:Mi ne ŝatas uzi "Vi" por paroli al ununura homo. Ĉu "Vi" estas por unu aŭ por pli da personoj? Ekzistas ambigueco tie.kaj ankaŭ kun nurplurnombra "vi" ne estas klare, ĉu mi parolas al du, tri, kvar, ... personoj.
kiel nur la japanoj, kun lingvo sen plurnombra marko (laŭ mia scio), sukcesis fariĝi unu el la plej riĉaj nacioj de la mondo kun tia maladekvata kaj ambiguega lingvo?
mihxil (نمایش مشخصات) 8 دسامبر 2011، 17:45:11
Sahaquiel:Mi ne ŝatas uzi "Vi" por paroli al ununura homo. Ĉu "Vi" estas por unu aŭ por pli da personoj? Ekzistas ambigueco tie. Al mi plaĉas "Ci" sed mi ne multe uzas ĝin, nur kelkaj fojoj kun mia frato, ĉar mi lernis uzi nur "Vi".Kaj ĉu 'vi 'estas por por du aŭ pli da personoj? Ekzistas ambigueco tie. Mi proponas ke ni enkonduku 'di' por du personoj. Ktp.
redaktoardonu, darkweasel diris jam samon.
Francisko1 (نمایش مشخصات) 8 دسامبر 2011، 18:53:28
bildo:Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda? "Ci" eĉ forestas en gramatiko de baza nivelo. Kial?Ci estas necesa vorto. Imagu ke mi diras al ci: "Vi venu morgaŭ por manĝi kun mi en mia domo", kaj ci venus morgaŭ ci kun cia tuta familio por manĝi kun mi. Do, se ci ne uzas la pronomon ci, certe ci absolute malsatos ĉar...mia familio estas 50 personoj!!!
Francisko1 (نمایش مشخصات) 8 دسامبر 2011، 18:57:52
bildo:Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda? "Ci" eĉ forestas en gramatiko de baza nivelo. Kial?Speciale kiam aperis interreto, "ci" estas multe pli necesa vorto. Pro tio, la plimulto da esperantistoj ĉatumante uzas "vi" por indiki pluralon kaj "Vi" (kun la unua litero granda) por indiki singularon. Sed kiel ili prononcos ilin por distingi?
Francisko1 (نمایش مشخصات) 8 دسامبر 2011، 19:03:50
bildo:Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda? "Ci" eĉ forestas en gramatiko de baza nivelo. Kial?o
Tamen, konfuzo singularo-pluralo povas esti interesa por nerespondecaj personoj. Por ekzemplo: Se mi diras al ci: "La respondeco de la malsukceso estas via", ci povus respondi: "Certe, la respondeco estas nia, sed ne precipe mia".