目次へ

Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda

bildo,2011年12月8日の

メッセージ: 100

言語: Esperanto

Francisko1 (プロフィールを表示) 2011年12月8日 19:06:18

bildo:Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda? "Ci" eĉ forestas en gramatiko de baza nivelo. Kial?
Por fini: Traduku la frazon: "Mi diras al ci ke mi vidis vin", sen uzi la pronomon "ci". Simple ĝi estas neebla.

mihxil (プロフィールを表示) 2011年12月8日 19:29:47

Francisko1:Pro tio, la plimulto da esperantistoj ĉatumante uzas "vi" por indiki pluralon kaj "Vi" (kun la unua litero granda) por indiki singularon.
Kia sensencaĵo. Mi eĉ ne rememoras vidi tion.

Francisko1:Ci estas necesa vorto.
Ĝi ne estas necesa. La angla ankaŭ ne havas 'ci', kaj ĝi bone funkcias.

Francisko1: "Vi venu morgaŭ por manĝi kun mi en mia domo", kaj ci venus morgaŭ ci kun cia tuta familio por manĝi kun mi. Do, se ci ne uzas la pronomon ci, certe ci absolute malsatos ĉar...mia familio estas 50 personoj!!!
Kaj se oni ja volas inviti la familion ankoraŭ la plurala 'vi' ne tauĝas, ĉar estas granda diferenco ĉu la familio estas 2 aŭ 50 personoj.

maratonisto (プロフィールを表示) 2011年12月8日 19:35:49

Uzi nur ĝentilan pronomon estas inflacio de ĝentileco.
Mi proponas, ke ĉiu uzu "ci"n aŭ "vi"n laŭ kutimoj de lia (ria?) denaska lingvo.

Chainy (プロフィールを表示) 2011年12月8日 19:38:20

miĥil:
Francisko1:Pro tio, la plimulto da esperantistoj ĉatumante uzas "vi" por indiki pluralon kaj "Vi" (kun la unua litero granda) por indiki singularon.
Kia sensencaĵo. Mi eĉ ne rememoras vidi tion.
Ankaŭ mi neniam vidis tion! Francisko ŝajne mem elpensis tion. Same kiel la vorton 'ĉatumante' - supozeble, li celis 'babilante'.

mihxil (プロフィールを表示) 2011年12月8日 20:20:52

maratonisto:Mi proponas, ke ĉiu uzu "ci"n aŭ "vi"n laŭ kutimoj de lia (ria?) denaska lingvo.
Kio bonas en tio? Do, angloj simple ĉiam dirus 'vi' kaj mi ekz. devus decidi? Maljuste. Mi volas seniĝi de tio ankaŭ. Krome oni ne povas informiĝi pri ĉies denaskaj kutimoj por kompreni ĉu vi-dirado estas intenca aŭ ne.

Mi tute konsentas kun Zamenhof ĉi-teme. Estas plej bone ke ĉiu simple ĉiam uzas 'vi' por ĉiu kaj ĉio.

Niamondo (プロフィールを表示) 2011年12月8日 20:26:20

La pronomo "ci" povas esti utila en iuj kazoj, do mi uzis la pronomon iam.

Francisko, vi pravas.

Chainy (プロフィールを表示) 2011年12月8日 20:56:04

miĥil:
Francisko1:Ci estas necesa vorto.
Ĝi ne estas necesa. La angla ankaŭ ne havas 'ci', kaj ĝi bone funkcias.
Jes, kaj Esperanto bone funkcias sen uzado de tiu 'ci'. Preskaŭ neniu uzas ĝin. 'Vi' sufiĉas por ĉiuj okazoj. La kunteksto multe helpas, aŭ se povas esti dubo, tiam oni diras 'vi ĉiuj'. Simple.

googlemabob (プロフィールを表示) 2011年12月8日 21:02:06

Mi vere opinias ke vi tenas tendencojn de via naciolingvo. Al vi mi demandis: Kial vi lernis Esperanton se vi volas konformiĝi ĝin al via naciolingvo? Ĉu ne Esperanto kreinti por esti pli klara ol naciolingvoj?

(Mi pardonpetas se la gramatiko en mia skribaĵo estas malbona, mi ankoraŭ nova al EO).

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年12月8日 21:30:32

maratonisto:Uzi nur ĝentilan pronomon estas inflacio de ĝentileco.
Mi proponas, ke ĉiu uzu "ci"n aŭ "vi"n laŭ kutimoj de lia (ria?) denaska lingvo.
laŭ kiu aŭ kio "vi" estas "ĝentila" pronomo???!!!

Jakovo (プロフィールを表示) 2011年12月8日 22:20:37

Francisko1:

Speciale kiam aperis interreto, "ci" estas multe pli necesa vorto. Pro tio, la plimulto da esperantistoj ĉatumante uzas "vi" por indiki pluralon kaj "Vi" (kun la unua litero granda) por indiki singularon. Sed kiel ili prononcos ilin por distingi?
Mi ĝis nun neniam vidis tion en ĉi tiu forumo. Kial ne uzi "vi sole" kaj "vi ĉiuj"? Mi kontraŭe ja eĉ povus proponi ke "mi" kaj "ni" estas tro! Ni ekuzu "ni" por ambaŭ signifoj, kaj se oni celas "mi" oni uzu "ni sole", kaj "ni ĉiuj" por "ni". Ankaŭ uzi "ili" por "li/ŝi/ĝi/ili" solvus la problemon de seksa malsameco. Sed mi pensas ke vi sole kaj vi ĉiuj jam divenis ke mi ŝercas!

Esperanto ne estas propono, ĝi estas viva lingvo. Oni ne povas tiel profunde ŝanĝi vivan lingvon. Vortoj ja estas anstataŭeblaj, sed baza gramatiko ne.

先頭にもどる