Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda
de bildo, 8 de dezembro de 2011
Mensagens: 100
Idioma: Esperanto
Francisko1 (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2011 19:06:18
bildo:Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda? "Ci" eĉ forestas en gramatiko de baza nivelo. Kial?Por fini: Traduku la frazon: "Mi diras al ci ke mi vidis vin", sen uzi la pronomon "ci". Simple ĝi estas neebla.
mihxil (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2011 19:29:47
Francisko1:Pro tio, la plimulto da esperantistoj ĉatumante uzas "vi" por indiki pluralon kaj "Vi" (kun la unua litero granda) por indiki singularon.Kia sensencaĵo. Mi eĉ ne rememoras vidi tion.
Francisko1:Ci estas necesa vorto.Ĝi ne estas necesa. La angla ankaŭ ne havas 'ci', kaj ĝi bone funkcias.
Francisko1: "Vi venu morgaŭ por manĝi kun mi en mia domo", kaj ci venus morgaŭ ci kun cia tuta familio por manĝi kun mi. Do, se ci ne uzas la pronomon ci, certe ci absolute malsatos ĉar...mia familio estas 50 personoj!!!Kaj se oni ja volas inviti la familion ankoraŭ la plurala 'vi' ne tauĝas, ĉar estas granda diferenco ĉu la familio estas 2 aŭ 50 personoj.
maratonisto (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2011 19:35:49
Mi proponas, ke ĉiu uzu "ci"n aŭ "vi"n laŭ kutimoj de lia (ria?) denaska lingvo.
Chainy (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2011 19:38:20
miĥil:Ankaŭ mi neniam vidis tion! Francisko ŝajne mem elpensis tion. Same kiel la vorton 'ĉatumante' - supozeble, li celis 'babilante'.Francisko1:Pro tio, la plimulto da esperantistoj ĉatumante uzas "vi" por indiki pluralon kaj "Vi" (kun la unua litero granda) por indiki singularon.Kia sensencaĵo. Mi eĉ ne rememoras vidi tion.
mihxil (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2011 20:20:52
maratonisto:Mi proponas, ke ĉiu uzu "ci"n aŭ "vi"n laŭ kutimoj de lia (ria?) denaska lingvo.Kio bonas en tio? Do, angloj simple ĉiam dirus 'vi' kaj mi ekz. devus decidi? Maljuste. Mi volas seniĝi de tio ankaŭ. Krome oni ne povas informiĝi pri ĉies denaskaj kutimoj por kompreni ĉu vi-dirado estas intenca aŭ ne.
Mi tute konsentas kun Zamenhof ĉi-teme. Estas plej bone ke ĉiu simple ĉiam uzas 'vi' por ĉiu kaj ĉio.
Niamondo (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2011 20:26:20
Francisko, vi pravas.
Chainy (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2011 20:56:04
miĥil:Jes, kaj Esperanto bone funkcias sen uzado de tiu 'ci'. Preskaŭ neniu uzas ĝin. 'Vi' sufiĉas por ĉiuj okazoj. La kunteksto multe helpas, aŭ se povas esti dubo, tiam oni diras 'vi ĉiuj'. Simple.Francisko1:Ci estas necesa vorto.Ĝi ne estas necesa. La angla ankaŭ ne havas 'ci', kaj ĝi bone funkcias.
googlemabob (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2011 21:02:06
(Mi pardonpetas se la gramatiko en mia skribaĵo estas malbona, mi ankoraŭ nova al EO).
darkweasel (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2011 21:30:32
maratonisto:Uzi nur ĝentilan pronomon estas inflacio de ĝentileco.laŭ kiu aŭ kio "vi" estas "ĝentila" pronomo???!!!
Mi proponas, ke ĉiu uzu "ci"n aŭ "vi"n laŭ kutimoj de lia (ria?) denaska lingvo.
Jakovo (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2011 22:20:37
Francisko1:Mi ĝis nun neniam vidis tion en ĉi tiu forumo. Kial ne uzi "vi sole" kaj "vi ĉiuj"? Mi kontraŭe ja eĉ povus proponi ke "mi" kaj "ni" estas tro! Ni ekuzu "ni" por ambaŭ signifoj, kaj se oni celas "mi" oni uzu "ni sole", kaj "ni ĉiuj" por "ni". Ankaŭ uzi "ili" por "li/ŝi/ĝi/ili" solvus la problemon de seksa malsameco. Sed mi pensas ke vi sole kaj vi ĉiuj jam divenis ke mi ŝercas!
Speciale kiam aperis interreto, "ci" estas multe pli necesa vorto. Pro tio, la plimulto da esperantistoj ĉatumante uzas "vi" por indiki pluralon kaj "Vi" (kun la unua litero granda) por indiki singularon. Sed kiel ili prononcos ilin por distingi?
Esperanto ne estas propono, ĝi estas viva lingvo. Oni ne povas tiel profunde ŝanĝi vivan lingvon. Vortoj ja estas anstataŭeblaj, sed baza gramatiko ne.