Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda
من bildo, 8 ديسمبر، 2011
المشاركات: 100
لغة: Esperanto
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 9 ديسمبر، 2011 5:06:30 م
miĥil:ĝuste tiel estas!Chainy: Eble li uzas 'ci' anstataŭ 'vi' por montri ian malrespekton al homo?'malrespekto' ŝajnas al mi tro forta vorto. Cioj de diversaj lingvoj, inter aliaj mia denaska, simple ne esprimas aldonan 'respekton', sed eble aldonas ian familiarecon aŭ intimecon. Oni ekz. cidirus al samaĝuloj kaj al infanoj. Sed ankaŭ ene de lingvo la kutimoj povas varii. Ekz. mi kutimis cidiri al miaj gepatroj, sed en aliaj familioj vidirado pli kutimas. Foje homoj cidiras al ĉiuj, aliaj vidiras al preskaŭ ĉiu. Estas tre malfacile ĝuste aprezi ĉiun nuancon, kaj kutime necesas informoj pri la preciza kulturvariaĵo de la parolanto.
se oni entute volas uzi "ci" oni uzu ĝin ĝenerale por unu persono, sed ne enkonduku distingon laŭ ĝentileco - afero plej maltaŭga por INTERnacia lingvo.
Chainy (عرض الملف الشخصي) 9 ديسمبر، 2011 5:15:20 م
darkweasel:se oni entute volas uzi "ci" oni uzu ĝin ĝenerale por unu persono, sed ne enkonduku distingon laŭ ĝentileco - afero plej maltaŭga por INTERnacia lingvo.Mi demandas min, kial Francisko ofte uzas 'ci' en ĉi tiu forumo, eĉ kiam li alparolas al ne nur unu persono, sed al grupo de homoj?
bildo (عرض الملف الشخصي) 10 ديسمبر، 2011 4:35:21 ص
darkweasel:la vera kialo estas ke unue ekzistis nur nombroneŭtrala "vi". "ci" enkondukiĝis poste kaj tiam neniu emis ekuzi ĝin (ankaŭ laŭ konsilo de zamenhof).Kial neuzinda "ci" enkondukiĝis poste?
Altebrilas:Ankaŭ "ci" povas esti uzata por traduki aliajn uzojn, ekz. por paroli al Dio.Ĉu "ci" enkondukiĝis por paroli al Dio?
(vidu ReVo-n)
Do, por Dio "ci" estas sufiĉe ĝentila.
Ĉie estas fariseeco... ankaŭ en Esperanto.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 10 ديسمبر، 2011 7:49:17 ص
bildo:pri tio vi demandu al zamenhofdarkweasel:la vera kialo estas ke unue ekzistis nur nombroneŭtrala "vi". "ci" enkondukiĝis poste kaj tiam neniu emis ekuzi ĝin (ankaŭ laŭ konsilo de zamenhof).Kial neuzinda "ci" enkondukiĝis poste?
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
bildo (عرض الملف الشخصي) 10 ديسمبر، 2011 8:56:26 ص
darkweasel:Kial oni ne povas por traduki uzi 'vi'? Dio, vi. Tre ĝentile.
pri tio vi demandu al zamenhofeble li opiniis la eblon traduki (!) la diferencon el distingantaj lingvoj utila.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 10 ديسمبر، 2011 9:07:18 ص
bildo:evidente oni povas kaj kutime faras!darkweasel:Kial oni ne povas por traduki uzi 'vi'? Dio, vi. Tre ĝentile.
pri tio vi demandu al zamenhofeble li opiniis la eblon traduki (!) la diferencon el distingantaj lingvoj utila.
bildo (عرض الملف الشخصي) 12 ديسمبر، 2011 5:20:10 ص
darkweasel:Do fariĝas problemo de traduko. Homoj ne diris 'vi' al Dio. Homoj diris 'ci' al Dio. Homoj diris 'ci' al unu el dioj. Ili diris 'ci' al unu el homoj. Al ĉiu persono en antaŭa tempo. Per traduko sen 'ci' oni trompas legantojn.bildo:evidente oni povas kaj kutime faras!
Kial oni ne povas por traduki uzi 'vi'? Dio, vi. Tre ĝentile.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 12 ديسمبر، 2011 6:17:52 ص
bildo:Ial la angla lingvo tute senprobleme sukcesas sen tia pronomo - do kial Esperanto ne sukcesu?darkweasel:Do fariĝas problemo da traduko. Homoj ne diris 'vi' al Dio. Homoj diris 'ci' al Dio. Homoj diris 'ci' al unu el dioj. Ili diris 'ci' al unu el homoj. Al ĉiu persono en antaŭa tempo. Per traduki sen 'ci' oni trompas legantojn.bildo:evidente oni povas kaj kutime faras!
Kial oni ne povas por traduki uzi 'vi'? Dio, vi. Tre ĝentile.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 12 ديسمبر، 2011 7:44:13 ص
bildo:Per traduki sen 'ci' oni trompas legantojn.Per traduko kun 'ci' oni ankaŭ trompas la leganton, ĉar oni tradukas ion normalan per io nenormala. Tradukado cetere ĉiam estas 'trompo', ĉar preskaŭ neniam eblas precize speguligi ĉiujn nuancojn de la fonta lingvo. Kompromisoj ĉiam necesas. Por indiki familiaran interkomunikadon mi ne uzus 'ci' (eble nur kiam tio estas laŭvorte dirata kiel ekz. en 'Bonvolu cidiri'), sed aliajn rimedojn.
bildo (عرض الملف الشخصي) 12 ديسمبر، 2011 8:28:13 ص
darkweasel:Vi skribis al mi: 'vi ŝajne volas paŭsi vian denaskan lingvon al esperanto...'
Ial la angla lingvo tute senprobleme sukcesas sen tia pronomo - do kial Esperanto ne sukcesu?
Mi vidas nun, ke vi volas paŭsi la anglan lingvon al esperanto.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Angloj ja uzas "thou" por traduko. Ili ne uzas "thou" por diri al persono ĉar ili kredas, ke ĉi tio estas ne ĝentila. Ĉu vi kredas same?