본문으로

Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda

글쓴이: bildo, 2011년 12월 8일

글: 100

언어: Esperanto

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오후 5:06:30

miĥil:
Chainy: Eble li uzas 'ci' anstataŭ 'vi' por montri ian malrespekton al homo?
'malrespekto' ŝajnas al mi tro forta vorto. Cioj de diversaj lingvoj, inter aliaj mia denaska, simple ne esprimas aldonan 'respekton', sed eble aldonas ian familiarecon aŭ intimecon. Oni ekz. cidirus al samaĝuloj kaj al infanoj. Sed ankaŭ ene de lingvo la kutimoj povas varii. Ekz. mi kutimis cidiri al miaj gepatroj, sed en aliaj familioj vidirado pli kutimas. Foje homoj cidiras al ĉiuj, aliaj vidiras al preskaŭ ĉiu. Estas tre malfacile ĝuste aprezi ĉiun nuancon, kaj kutime necesas informoj pri la preciza kulturvariaĵo de la parolanto.
ĝuste tiel estas!

se oni entute volas uzi "ci" oni uzu ĝin ĝenerale por unu persono, sed ne enkonduku distingon laŭ ĝentileco - afero plej maltaŭga por INTERnacia lingvo.

Chainy (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오후 5:15:20

darkweasel:se oni entute volas uzi "ci" oni uzu ĝin ĝenerale por unu persono, sed ne enkonduku distingon laŭ ĝentileco - afero plej maltaŭga por INTERnacia lingvo.
Mi demandas min, kial Francisko ofte uzas 'ci' en ĉi tiu forumo, eĉ kiam li alparolas al ne nur unu persono, sed al grupo de homoj?

bildo (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오전 4:35:21

darkweasel:la vera kialo estas ke unue ekzistis nur nombroneŭtrala "vi". "ci" enkondukiĝis poste kaj tiam neniu emis ekuzi ĝin (ankaŭ laŭ konsilo de zamenhof).
Kial neuzinda "ci" enkondukiĝis poste?

Altebrilas:Ankaŭ "ci" povas esti uzata por traduki aliajn uzojn, ekz. por paroli al Dio.
(vidu ReVo-n)
Ĉu "ci" enkondukiĝis por paroli al Dio?

Do, por Dio "ci" estas sufiĉe ĝentila.

Ĉie estas fariseeco... ankaŭ en Esperanto.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오전 7:49:17

bildo:
darkweasel:la vera kialo estas ke unue ekzistis nur nombroneŭtrala "vi". "ci" enkondukiĝis poste kaj tiam neniu emis ekuzi ĝin (ankaŭ laŭ konsilo de zamenhof).
Kial neuzinda "ci" enkondukiĝis poste?
pri tio vi demandu al zamenhof okulumo.gif eble li opiniis la eblon traduki (!) la diferencon el distingantaj lingvoj utila.

bildo (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오전 8:56:26

darkweasel:
pri tio vi demandu al zamenhof okulumo.gif eble li opiniis la eblon traduki (!) la diferencon el distingantaj lingvoj utila.
Kial oni ne povas por traduki uzi 'vi'? Dio, vi. Tre ĝentile.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오전 9:07:18

bildo:
darkweasel:
pri tio vi demandu al zamenhof okulumo.gif eble li opiniis la eblon traduki (!) la diferencon el distingantaj lingvoj utila.
Kial oni ne povas por traduki uzi 'vi'? Dio, vi. Tre ĝentile.
evidente oni povas kaj kutime faras!

bildo (프로필 보기) 2011년 12월 12일 오전 5:20:10

darkweasel:
bildo:
Kial oni ne povas por traduki uzi 'vi'? Dio, vi. Tre ĝentile.
evidente oni povas kaj kutime faras!
Do fariĝas problemo de traduko. Homoj ne diris 'vi' al Dio. Homoj diris 'ci' al Dio. Homoj diris 'ci' al unu el dioj. Ili diris 'ci' al unu el homoj. Al ĉiu persono en antaŭa tempo. Per traduko sen 'ci' oni trompas legantojn.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 12일 오전 6:17:52

bildo:
darkweasel:
bildo:
Kial oni ne povas por traduki uzi 'vi'? Dio, vi. Tre ĝentile.
evidente oni povas kaj kutime faras!
Do fariĝas problemo da traduko. Homoj ne diris 'vi' al Dio. Homoj diris 'ci' al Dio. Homoj diris 'ci' al unu el dioj. Ili diris 'ci' al unu el homoj. Al ĉiu persono en antaŭa tempo. Per traduki sen 'ci' oni trompas legantojn.
Ial la angla lingvo tute senprobleme sukcesas sen tia pronomo - do kial Esperanto ne sukcesu?

mihxil (프로필 보기) 2011년 12월 12일 오전 7:44:13

bildo:Per traduki sen 'ci' oni trompas legantojn.
Per traduko kun 'ci' oni ankaŭ trompas la leganton, ĉar oni tradukas ion normalan per io nenormala. Tradukado cetere ĉiam estas 'trompo', ĉar preskaŭ neniam eblas precize speguligi ĉiujn nuancojn de la fonta lingvo. Kompromisoj ĉiam necesas. Por indiki familiaran interkomunikadon mi ne uzus 'ci' (eble nur kiam tio estas laŭvorte dirata kiel ekz. en 'Bonvolu cidiri'), sed aliajn rimedojn.

bildo (프로필 보기) 2011년 12월 12일 오전 8:28:13

darkweasel:
Ial la angla lingvo tute senprobleme sukcesas sen tia pronomo - do kial Esperanto ne sukcesu?
Vi skribis al mi: 'vi ŝajne volas paŭsi vian denaskan lingvon al esperanto...'
Mi vidas nun, ke vi volas paŭsi la anglan lingvon al esperanto. rideto.gif
Angloj ja uzas "thou" por traduko. Ili ne uzas "thou" por diri al persono ĉar ili kredas, ke ĉi tio estas ne ĝentila. Ĉu vi kredas same?

다시 위로