Al contingut

Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda

de bildo, 8 de desembre de 2011

Missatges: 100

Llengua: Esperanto

bildo (Mostra el perfil) 12 de desembre de 2011 8.30.10

miĥil:Per traduko kun 'ci' oni ankaŭ trompas la leganton, ĉar oni tradukas ion normalan per io nenormala.
Se 'ci' estis normala en aliaj lingvoj, kial 'ci' ne povas esti normala en Esperanto?

Sxak (Mostra el perfil) 12 de desembre de 2011 10.48.05

bildo:
miĥil:Per traduko kun 'ci' oni ankaŭ trompas la leganton, ĉar oni tradukas ion normalan per io nenormala.
Se 'ci' estis normala en aliaj lingvoj, kial 'ci' ne povas esti normala en Esperanto?
Ĝi povas esti normala en Esperanto, sed ĝi ne estas tia

sudanglo (Mostra el perfil) 12 de desembre de 2011 11.07.20

Esperanto estas internacia lingvo - ne interne-cia lingvo.

darkweasel (Mostra el perfil) 12 de desembre de 2011 12.32.37

bildo:
Mi vidas nun, ke vi volas paŭsi la anglan lingvon al esperanto. rideto.gif
Esperanto estas tiurilate simple paŭso de la angla. Tio ne rilatas al miaj "voloj", sed estas lingva fakto.

bildo:Angloj ja uzas "thou" por traduko. Ili ne uzas "thou" por diri al persono ĉar ili kredas, ke ĉi tio estas ne ĝentila. Ĉu vi kredas same?
Mi nenion kredas, mi nur scias, ke ci estas apenaŭ uzata en Esperanto. Kaj ĉu anglalingvanoj vere uzas tiel ofte thou?
Ŝak:
bildo:
miĥil:Per traduko kun 'ci' oni ankaŭ trompas la leganton, ĉar oni tradukas ion normalan per io nenormala.
Se 'ci' estis normala en aliaj lingvoj, kial 'ci' ne povas esti normala en Esperanto?
Ĝi povas esti normala en Esperanto, sed ĝi ne estas tia
Tute ĝuste!

mihxil (Mostra el perfil) 12 de desembre de 2011 16.58.17

bildo:
miĥil:Per traduko kun 'ci' oni ankaŭ trompas la leganton, ĉar oni tradukas ion normalan per io nenormala.
Se 'ci' estis normala en aliaj lingvoj, kial 'ci' ne povas esti normala en Esperanto?
Ĝi povus esti, sed ĝi ne estas. Krome tio ne solvus vian problemon. Ĉar imagu ke vi volas traduki el la angla? Aŭ el lingvo kiu ja konas la formala/familiara-distingon? Se 'ci' por singularo estus kutima, kaj oni tradukus el la angla tiam oni devas aldoni tiun distingon en la traduko. Kaj ankaŭ tio estus trompo, ĉu ne? Kaj se oni tradukus el la franca kaj oni renkontus 'vous' oni eble devus traduki tion per 'ci' (krom se la kunteksto klarigus ke temas pri pluralo) kaj forfaligi la tu/vous-distingon. Kaj ankaŭ tio do estus 'trompo'.

Resume, en tradukoj oni simple ĉiam devas oferi distingojn kaj nedistingojn de la fonta lingvo. Tio do ne estas argumento por 'ci'.

dobri (Mostra el perfil) 12 de desembre de 2011 19.00.35

Sed bona argumento por "ci" estas traduko de la verkaĵo de Henri Valienne "Ĉu li?"
Bonvolu ĝui la perfektan tradukon :http://tekstaro.com/prenisekciojn.pl?nomo=chu-li&a...
Mi trovis en la libro nur ĉirkaŭ 10 tajperarojn!

Altebrilas (Mostra el perfil) 12 de desembre de 2011 19.20.53

Mi ne bone vidas la celon de la argumentado: Tiuj, kiuj volas uzi "ci"-n povas libere fari tion, akj la aliaj tute rajtas ne uzi ĝin.

Oni povas dekreti, le la uzo aŭ neuzo de "ci" estas deviga, kaj ke la uzantoj (aŭ la ne-uzantoj) estas herezuloj, sed ĉu tio antaŭenigos nian aferon?

mihxil (Mostra el perfil) 12 de desembre de 2011 19.31.46

Altebrilas:Mi ne bone vidas la celon de la argumentado: Tiuj, kiuj volas uzi "ci"-n povas libere fari tion, akj la aliaj tute rajtas ne uzi ĝin.
Ni povus diri tion pri ĉiu ajn vorto aŭ gramatikaĵo de la lingvo. Sed tiel ne funkcias lingvo. La ideo de lingvo estas ke ĝi konformigas sian parolantojn certgrade al la kutimoj de la plimulto, al la reguloj de la lingvo.

'Ci' ne estas instruata al komencantaj, kaj prave. Tamen ties prikonon necesigi, plimalfaciligas la lingvon.

Altebrilas:sed ĉu tio antaŭenigos nian aferon?
Se ni konsentus ke la ideo de esperanto estas ke ĝi estu facila, tiam jes, dekreti la maluzon de 'ci' antaŭenigus 'nian aferon'.

darkweasel (Mostra el perfil) 12 de desembre de 2011 19.34.09

miĥil:
Altebrilas:sed ĉu tio antaŭenigos nian aferon?
Se ni konsentus ke la ideo de esperanto estas ke ĝi estu facila, tiam jes, dekreti la maluzon de 'ci' antaŭenigus 'nian aferon'.
Tio dependas - se la distingo estus nur inter unu kaj pluraj "vi", tio ne ege malfaciligus la lingvon, sed se temus pri distingo laŭ ĝentileco, tiam ja.

mihxil (Mostra el perfil) 12 de desembre de 2011 19.42.22

darkweasel:Tio dependas - se la distingo estus nur inter unu kaj pluraj "vi", tio ne ege malfaciligus la lingvon, sed se temus pri distingo laŭ ĝentileco, tiam ja.
Altebrilas proponis ke oni lasu ĝin al la parolanto. La unua leciono de esperanto do aspektu pli malpli jene:

"Ekzistas la pronomo 'ci', kiujn nur kelkaj esperantistoj uzas. Vi devas mem elekti ĉi vi volas fari tion aŭ ne. Ankaŭ ekzistas 'vi', kun la sama signifo, sed kiu ankaŭ povas esti uzata por la pluralo"

Tio ja aspektas al mi pli malsimpla ol simpla senelekta klareco.

Tornar a dalt