ورود به محتوا

Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda

از bildo, 8 دسامبر 2011

پست‌ها: 100

زبان: Esperanto

darkweasel (نمایش مشخصات) 12 دسامبر 2011،‏ 19:47:41

miĥil:
darkweasel:Tio dependas - se la distingo estus nur inter unu kaj pluraj "vi", tio ne ege malfaciligus la lingvon, sed se temus pri distingo laŭ ĝentileco, tiam ja.
Altebrilas proponis ke oni lasu ĝin al la parolanto. La unua leciono de esperanto do aspektu pli malpli jene:

"Ekzistas la pronomo 'ci', kiujn nur kelkaj esperantistoj uzas. Vi devas mem elekti ĉi vi volas fari tion aŭ ne. Ankaŭ ekzistas 'vi', kun la sama signifo, sed kiu ankaŭ povas esti uzata por la pluralo"

Tio ja aspektas al mi pli malsimpla ol simpla senelekta klareco.
Evidente unue ci multe enuziĝu kaj poste ni metu ĝin en kursojn por komencantoj.

mihxil (نمایش مشخصات) 12 دسامبر 2011،‏ 19:56:10

darkweasel:Evidente unue ci multe enuziĝu kaj poste ni metu ĝin en kursojn por komencantoj.
Kaj kiam ni malaperigus la singularan signifon de 'vi'?

darkweasel (نمایش مشخصات) 12 دسامبر 2011،‏ 21:09:13

miĥil:
darkweasel:Evidente unue ci multe enuziĝu kaj poste ni metu ĝin en kursojn por komencantoj.
Kaj kiam ni malaperigus la singularan signifon de 'vi'?
Poste, kiam la granda plimulto uzus ci konsekvence. Tiel funkcias evoluo de lingvo, ĉu ne?

mihxil (نمایش مشخصات) 12 دسامبر 2011،‏ 21:23:41

darkweasel:Poste, kiam la granda plimulto uzus ci konsekvence. Tiel funkcias evoluo de lingvo, ĉu ne?
Eble, sed esperanto povus esti iom malsama. Ĝi estas planplingvo kaj uloj multe emas paroli pri netuŝeblaj fundamentoj kaj tiaj aferoj. Atendeblus ke longe restos homoj kiuj simple restas strebi al klasika stilo kun 'vi', homoj kiuj simple ne vidas la avantaĝon de 'ci'. Inter kiuj ekzemple ankaŭ mi.

bildo (نمایش مشخصات) 13 دسامبر 2011،‏ 5:15:04

darkweasel:
Tio dependas - se la distingo estus nur inter unu kaj pluraj "vi", tio ne ege malfaciligus la lingvon, sed se temus pri distingo laŭ ĝentileco, tiam ja.
Mi celas "ci" por la distingo nur inter unu kaj pluraj "vi". Por ĝentileco estas aliaj vortoj.

bildo (نمایش مشخصات) 13 دسامبر 2011،‏ 6:09:35

miĥil:Eble, sed esperanto povus esti iom malsama. Ĝi estas planplingvo kaj uloj multe emas paroli pri netuŝeblaj fundamentoj kaj tiaj aferoj. Atendeblus ke longe restos homoj kiuj simple restas strebi al klasika stilo kun 'vi', homoj kiuj simple ne vidas la avantaĝon de 'ci'. Inter kiuj ekzemple ankaŭ mi.
"netuŝeblaj fundamentoj" tre similas dogmon. okulumo.gif
Ĉu vere uzando/neuzando de 'ci' estas fundamenta? Mi ŝajnas, ke tabuo uzi 'ci' ne estas bona. 'Ci' estis en ĉiuj lingvoj ne hazarde. Ĝi estas utileca vorto. Per tabui 'ci' vi ne solvas la problemo, vi nur kaŝas ĝin. Sed ĝi ne volas esti kaŝita kaj elgrimpas ree kaj ree.
Mi ne scias kiu kaj kiam elpensis tio ĉi stulteco, ke 'vi' al unu persono estas ĝentile. Ĉi tio evidente estas absurdo. Pro tio ĉi absurdo angloj mortigis la bonan vorton. Nun esperantistoj faras same en Esperanto. Mi bedaŭras.

darkweasel (نمایش مشخصات) 13 دسامبر 2011،‏ 6:21:11

bildo:
miĥil:Eble, sed esperanto povus esti iom malsama. Ĝi estas planplingvo kaj uloj multe emas paroli pri netuŝeblaj fundamentoj kaj tiaj aferoj. Atendeblus ke longe restos homoj kiuj simple restas strebi al klasika stilo kun 'vi', homoj kiuj simple ne vidas la avantaĝon de 'ci'. Inter kiuj ekzemple ankaŭ mi.
"netuŝeblaj fundamentoj" tre similas dogmon. okulumo.gif
Ĉu vere uzando/neuzando de 'ci' estas fundamenta?
Ne vere. Ĝi ja troviĝas en la Fundamento, sed ne en la Gramatiko (kiel ĉiuj aliaj pronomoj), sed nur en la Universala Vortaro. Do ne estas kontraŭfundamente uzi ĝin.

Sed en Esperanto simple tute ne ekzistas tradicio uzi ĝin. Estas pli bone konformigi sian lingvaĵon al la plejmulto, kaj la lingvaĵo de la plejmulto ne konas ci.

bildo:Mi ŝajnas, ke tabuo uzi 'ci' ne estas bona. 'Ci' estis en ĉiuj lingvoj ne hazarde. Ĉi tio estas utileca vorto. Per tabui 'ci' vi ne solvas la problemo, vi nur kaŝas ĝin. Sed ĝi ne volas esti kaŝita kaj elgrimpas ree kaj ree.
Kaj se vi tiom ŝatas ci, uzu ĝin! Eble iam ĝi vaste enuziĝos - sed ankoraŭ ĝi estas pronomo uzata nur de eta malplimulto.
bildo:Mi ne scias kiu kaj kiam ekpensis tio ĉi stulteco, ke 'vi' al unu persono estas ĝentile. Ĉi tio evidente estas absurdo. Pro tio ĉi absurdo angloj mortigis la bonan vorton. Nun esperantistoj faras same en Esperanto. Mi bedaŭras.
Ne, ne "nun" Esperantistoj tion faras, sed jam en la unua versio de Esperanto ekzistis nur vi. Nur poste ekestis ci, do estas tute male ol vi pensas - ŝanĝi la (tradician) lingvon ne volas la plimulto, sed vi.

Sxak (نمایش مشخصات) 13 دسامبر 2011،‏ 6:44:53

bildo:
Mi ne scias kiu kaj kiam elpensis tio ĉi stulteco, ke 'vi' al unu persono estas ĝentile.
En la lernejo oni dirs al mi, ke tion elpensis romiaj konsuloj, ĉar ili estis 2.

bildo (نمایش مشخصات) 13 دسامبر 2011،‏ 6:54:16

darkweasel:
Kaj se vi tiom ŝatas ci, uzu ĝin!
Dankon, darkweasel rideto.gif
darkweasel:
Eble iam ĝi vaste enuziĝos - sed ankoraŭ ĝi estas pronomo uzata nur de eta malplimulto.
Ĉar
darkweasel:
Ĝi ja troviĝas en la Fundamento, sed ne en la Gramatiko (kiel ĉiuj aliaj pronomoj), sed nur en la Universala Vortaro.

bildo (نمایش مشخصات) 13 دسامبر 2011،‏ 7:05:57

Ŝak:
En la lernejo oni dirs al mi, ke tion elpensis romiaj konsuloj, ĉar ili estis 2.
Clare. Poste estis unu imperatoro, sed kutimo diri 'vi' konservas.

بازگشت به بالا