Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda
ya bildo, 8 Desemba 2011
Ujumbe: 100
Lugha: Esperanto
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2011 7:47:41 alasiri
miĥil:Evidente unue ci multe enuziĝu kaj poste ni metu ĝin en kursojn por komencantoj.darkweasel:Tio dependas - se la distingo estus nur inter unu kaj pluraj "vi", tio ne ege malfaciligus la lingvon, sed se temus pri distingo laŭ ĝentileco, tiam ja.Altebrilas proponis ke oni lasu ĝin al la parolanto. La unua leciono de esperanto do aspektu pli malpli jene:
"Ekzistas la pronomo 'ci', kiujn nur kelkaj esperantistoj uzas. Vi devas mem elekti ĉi vi volas fari tion aŭ ne. Ankaŭ ekzistas 'vi', kun la sama signifo, sed kiu ankaŭ povas esti uzata por la pluralo"
Tio ja aspektas al mi pli malsimpla ol simpla senelekta klareco.
mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2011 7:56:10 alasiri
darkweasel:Evidente unue ci multe enuziĝu kaj poste ni metu ĝin en kursojn por komencantoj.Kaj kiam ni malaperigus la singularan signifon de 'vi'?
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2011 9:09:13 alasiri
miĥil:Poste, kiam la granda plimulto uzus ci konsekvence. Tiel funkcias evoluo de lingvo, ĉu ne?darkweasel:Evidente unue ci multe enuziĝu kaj poste ni metu ĝin en kursojn por komencantoj.Kaj kiam ni malaperigus la singularan signifon de 'vi'?
mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2011 9:23:41 alasiri
darkweasel:Poste, kiam la granda plimulto uzus ci konsekvence. Tiel funkcias evoluo de lingvo, ĉu ne?Eble, sed esperanto povus esti iom malsama. Ĝi estas planplingvo kaj uloj multe emas paroli pri netuŝeblaj fundamentoj kaj tiaj aferoj. Atendeblus ke longe restos homoj kiuj simple restas strebi al klasika stilo kun 'vi', homoj kiuj simple ne vidas la avantaĝon de 'ci'. Inter kiuj ekzemple ankaŭ mi.
bildo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2011 5:15:04 asubuhi
darkweasel:Mi celas "ci" por la distingo nur inter unu kaj pluraj "vi". Por ĝentileco estas aliaj vortoj.
Tio dependas - se la distingo estus nur inter unu kaj pluraj "vi", tio ne ege malfaciligus la lingvon, sed se temus pri distingo laŭ ĝentileco, tiam ja.
bildo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2011 6:09:35 asubuhi
miĥil:Eble, sed esperanto povus esti iom malsama. Ĝi estas planplingvo kaj uloj multe emas paroli pri netuŝeblaj fundamentoj kaj tiaj aferoj. Atendeblus ke longe restos homoj kiuj simple restas strebi al klasika stilo kun 'vi', homoj kiuj simple ne vidas la avantaĝon de 'ci'. Inter kiuj ekzemple ankaŭ mi."netuŝeblaj fundamentoj" tre similas dogmon.
Ĉu vere uzando/neuzando de 'ci' estas fundamenta? Mi ŝajnas, ke tabuo uzi 'ci' ne estas bona. 'Ci' estis en ĉiuj lingvoj ne hazarde. Ĝi estas utileca vorto. Per tabui 'ci' vi ne solvas la problemo, vi nur kaŝas ĝin. Sed ĝi ne volas esti kaŝita kaj elgrimpas ree kaj ree.
Mi ne scias kiu kaj kiam elpensis tio ĉi stulteco, ke 'vi' al unu persono estas ĝentile. Ĉi tio evidente estas absurdo. Pro tio ĉi absurdo angloj mortigis la bonan vorton. Nun esperantistoj faras same en Esperanto. Mi bedaŭras.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2011 6:21:11 asubuhi
bildo:Ne vere. Ĝi ja troviĝas en la Fundamento, sed ne en la Gramatiko (kiel ĉiuj aliaj pronomoj), sed nur en la Universala Vortaro. Do ne estas kontraŭfundamente uzi ĝin.miĥil:Eble, sed esperanto povus esti iom malsama. Ĝi estas planplingvo kaj uloj multe emas paroli pri netuŝeblaj fundamentoj kaj tiaj aferoj. Atendeblus ke longe restos homoj kiuj simple restas strebi al klasika stilo kun 'vi', homoj kiuj simple ne vidas la avantaĝon de 'ci'. Inter kiuj ekzemple ankaŭ mi."netuŝeblaj fundamentoj" tre similas dogmon.
Ĉu vere uzando/neuzando de 'ci' estas fundamenta?
Sed en Esperanto simple tute ne ekzistas tradicio uzi ĝin. Estas pli bone konformigi sian lingvaĵon al la plejmulto, kaj la lingvaĵo de la plejmulto ne konas ci.
bildo:Mi ŝajnas, ke tabuo uzi 'ci' ne estas bona. 'Ci' estis en ĉiuj lingvoj ne hazarde. Ĉi tio estas utileca vorto. Per tabui 'ci' vi ne solvas la problemo, vi nur kaŝas ĝin. Sed ĝi ne volas esti kaŝita kaj elgrimpas ree kaj ree.Kaj se vi tiom ŝatas ci, uzu ĝin! Eble iam ĝi vaste enuziĝos - sed ankoraŭ ĝi estas pronomo uzata nur de eta malplimulto.
bildo:Mi ne scias kiu kaj kiam ekpensis tio ĉi stulteco, ke 'vi' al unu persono estas ĝentile. Ĉi tio evidente estas absurdo. Pro tio ĉi absurdo angloj mortigis la bonan vorton. Nun esperantistoj faras same en Esperanto. Mi bedaŭras.Ne, ne "nun" Esperantistoj tion faras, sed jam en la unua versio de Esperanto ekzistis nur vi. Nur poste ekestis ci, do estas tute male ol vi pensas - ŝanĝi la (tradician) lingvon ne volas la plimulto, sed vi.
Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2011 6:44:53 asubuhi
bildo:En la lernejo oni dirs al mi, ke tion elpensis romiaj konsuloj, ĉar ili estis 2.
Mi ne scias kiu kaj kiam elpensis tio ĉi stulteco, ke 'vi' al unu persono estas ĝentile.
bildo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2011 6:54:16 asubuhi
darkweasel:Dankon, darkweasel
Kaj se vi tiom ŝatas ci, uzu ĝin!
darkweasel:Ĉar
Eble iam ĝi vaste enuziĝos - sed ankoraŭ ĝi estas pronomo uzata nur de eta malplimulto.
darkweasel:
Ĝi ja troviĝas en la Fundamento, sed ne en la Gramatiko (kiel ĉiuj aliaj pronomoj), sed nur en la Universala Vortaro.
bildo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2011 7:05:57 asubuhi
Ŝak:Clare. Poste estis unu imperatoro, sed kutimo diri 'vi' konservas.
En la lernejo oni dirs al mi, ke tion elpensis romiaj konsuloj, ĉar ili estis 2.