Kion ci pensas pri dedukti laŭ la kunteksto?
di Francisko1, 09 dicembre 2011
Messaggi: 57
Lingua: Esperanto
sudanglo (Mostra il profilo) 14 dicembre 2011 10:12:14
Sed kiun verbon oni uzu por priskribi la konduton de tiuj nov-bakitoj kiuj volas ŝangi Esperanton post kelk-semajna studo?
Kiu besto ŝajnas taŭga metaforo por tio?
Francisko vespas?
bildo (Mostra il profilo) 14 dicembre 2011 10:36:56
Chainy:Vi ne pravas. Mi ignoras nenion. Kial Zamenhof konsilis ne uzi "ci"? Ĉar "ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci"". Sed mi ĉiam scias: "ci" al unu persono, "vi" al multaj.
Via obstino estas bazita sur preskaŭ nenio. Vi ignoras ĉiujn faktojn. Vi ignoras tion, kion skribas la du plej bonaj verkoj pri Esperanta gramatiko, nome PMEG kaj PAG. Vi eĉ ignoras la konsilon de Zamenhof mem! Vi ankaŭ ignoras la evidentan realon ke dum la tuta historio de Esperanto preskaŭ neniu uzas 'ci'!
Chainy:Pardonu, sed mi ne vidas faktoj pri neuzinda "ci". Mi nur vidas faktoj pri neuzata "ci".
Eble mi kaj aliaj en tiu ĉi fadeno ŝajnas obstinaj al vi, sed ni simple prezentas al vi la faktojn. Kompreneble, se vi volas plu ignori tiujn faktojn, tio estas via persona decido.
PS. Bonvolu ne timi. Mi neniam skribos "ci" al persono, kiu ne ŝatas ĝin. Mi ĝojas, ke mi povas leĝe skribi "ci" al personoj, kiuj ŝatas ĝin.
bildo (Mostra il profilo) 14 dicembre 2011 10:45:56
miĥil:Trudi kion ajn ne estas tre prave, ĉu ne?
Laŭ ReVo: Pronomo de la dua persono en ununombro, uzata por alparoli iun senceremonie.
Ankaŭ laŭ la unua vortaro fakte la tradukoj en naciaj lingvoj estas la familiaraj formoj.
Ankaŭ la efektiva uzo kiujn raportis diversaj forumanoj indikas 'familiaran' uzon. Sekve la vorto estas minimume konfuza. Trudi al ĝi nur 'ununombran' signifon ne estas tre prave.
darkweasel (Mostra il profilo) 14 dicembre 2011 10:59:14
bildo:kaj el la neuzateco sekvas la neuzindeco, almenaŭ laŭ mi.
Pardonu, sed mi ne vidas faktoj pri neuzinda "ci". Mi nur vidas faktoj pri neuzata "ci".
bildo (Mostra il profilo) 14 dicembre 2011 11:08:30
darkweasel:Kial? Antaŭe televidilo estis neuzata. Ĉu ĉi tio signifas, ke televidilo estas neuzinda?
kaj el la neuzateco sekvas la neuzindeco, almenaŭ laŭ mi.
darkweasel (Mostra il profilo) 14 dicembre 2011 11:21:04
bildo:vi ŝajne ne volas kompreni...darkweasel:Kial? Antaŭe televidilo estis neuzata. Ĉu ĉi tio signifas, ke televidilo estas neuzinda?
kaj el la neuzateco sekvas la neuzindeco, almenaŭ laŭ mi.
AlfRoland (Mostra il profilo) 14 dicembre 2011 11:23:12
bildo:Jes, pli malpli...darkweasel:[..] Ĉu ĉi tio signifas, ke televidilo estas neuzinda?
kaj el la neuzateco sekvas la neuzindeco, almenaŭ laŭ mi.
bildo (Mostra il profilo) 14 dicembre 2011 11:27:53
darkweasel:Mi volas, sed ne povas. Absurdo estas nekomprenebla...
vi ŝajne ne volas kompreni...
darkweasel (Mostra il profilo) 14 dicembre 2011 12:26:34
bildo:Ĉu estas absurde, ke en ĉiu lingvo ekzistas kutimoj de la parolantoj, kiujn oni laŭeble provu sekvi por esti komprenata kaj ne rigardata strange?darkweasel:Mi volas, sed ne povas. Absurdo estas nekomprenebla...
vi ŝajne ne volas kompreni...
Evidente ne ekzistas malpermeso de ci, sed simple pro la neuzateco ĝi estas neuzinda - kiel en ĉiu lingvo ĉio neuzata estas normale ankaŭ neuzinda.
bildo (Mostra il profilo) 14 dicembre 2011 14:30:08
darkweasel:Pardonu, darkweasel. Mi ne volis ofendi vin. Vere, mi tre tre ŝatas vin.
Ĉu estas absurde, ke en ĉiu lingvo ekzistas kutimoj de la parolantoj, kiujn oni laŭeble provu sekvi por esti komprenata kaj ne rigardata strange?
Evidente ne ekzistas malpermeso de ci, sed simple pro la neuzateco ĝi estas neuzinda - kiel en ĉiu lingvo ĉio neuzata estas normale ankaŭ neuzinda.