Đi đến phần nội dung

Kion ci pensas pri dedukti laŭ la kunteksto?

viết bởi Francisko1, Ngày 09 tháng 12 năm 2011

Tin nhắn: 57

Nội dung: Esperanto

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:12:14 Ngày 14 tháng 12 năm 2011

La verbo 'krokodili' signifas ĝene paroli nacilingve ĉe Esperanta afero.

Sed kiun verbon oni uzu por priskribi la konduton de tiuj nov-bakitoj kiuj volas ŝangi Esperanton post kelk-semajna studo?

Kiu besto ŝajnas taŭga metaforo por tio?

Francisko vespas?

bildo (Xem thông tin cá nhân) 10:36:56 Ngày 14 tháng 12 năm 2011

Chainy:
Via obstino estas bazita sur preskaŭ nenio. Vi ignoras ĉiujn faktojn. Vi ignoras tion, kion skribas la du plej bonaj verkoj pri Esperanta gramatiko, nome PMEG kaj PAG. Vi eĉ ignoras la konsilon de Zamenhof mem! Vi ankaŭ ignoras la evidentan realon ke dum la tuta historio de Esperanto preskaŭ neniu uzas 'ci'!
Vi ne pravas. Mi ignoras nenion. Kial Zamenhof konsilis ne uzi "ci"? Ĉar "ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci"". Sed mi ĉiam scias: "ci" al unu persono, "vi" al multaj.

Chainy:
Eble mi kaj aliaj en tiu ĉi fadeno ŝajnas obstinaj al vi, sed ni simple prezentas al vi la faktojn. Kompreneble, se vi volas plu ignori tiujn faktojn, tio estas via persona decido.
Pardonu, sed mi ne vidas faktoj pri neuzinda "ci". Mi nur vidas faktoj pri neuzata "ci".

PS. Bonvolu ne timi. Mi neniam skribos "ci" al persono, kiu ne ŝatas ĝin. Mi ĝojas, ke mi povas leĝe skribi "ci" al personoj, kiuj ŝatas ĝin.

bildo (Xem thông tin cá nhân) 10:45:56 Ngày 14 tháng 12 năm 2011

miĥil:
Laŭ ReVo: Pronomo de la dua persono en ununombro, uzata por alparoli iun senceremonie.

Ankaŭ laŭ la unua vortaro fakte la tradukoj en naciaj lingvoj estas la familiaraj formoj.

Ankaŭ la efektiva uzo kiujn raportis diversaj forumanoj indikas 'familiaran' uzon. Sekve la vorto estas minimume konfuza. Trudi al ĝi nur 'ununombran' signifon ne estas tre prave.
Trudi kion ajn ne estas tre prave, ĉu ne?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 10:59:14 Ngày 14 tháng 12 năm 2011

bildo:
Pardonu, sed mi ne vidas faktoj pri neuzinda "ci". Mi nur vidas faktoj pri neuzata "ci".
kaj el la neuzateco sekvas la neuzindeco, almenaŭ laŭ mi.

bildo (Xem thông tin cá nhân) 11:08:30 Ngày 14 tháng 12 năm 2011

darkweasel:
kaj el la neuzateco sekvas la neuzindeco, almenaŭ laŭ mi.
Kial? Antaŭe televidilo estis neuzata. Ĉu ĉi tio signifas, ke televidilo estas neuzinda?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 11:21:04 Ngày 14 tháng 12 năm 2011

bildo:
darkweasel:
kaj el la neuzateco sekvas la neuzindeco, almenaŭ laŭ mi.
Kial? Antaŭe televidilo estis neuzata. Ĉu ĉi tio signifas, ke televidilo estas neuzinda?
vi ŝajne ne volas kompreni... senkulpa.gif

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 11:23:12 Ngày 14 tháng 12 năm 2011

bildo:
darkweasel:
kaj el la neuzateco sekvas la neuzindeco, almenaŭ laŭ mi.
[..] Ĉu ĉi tio signifas, ke televidilo estas neuzinda?
Jes, pli malpli... malgajo.gif

bildo (Xem thông tin cá nhân) 11:27:53 Ngày 14 tháng 12 năm 2011

darkweasel:
vi ŝajne ne volas kompreni...
Mi volas, sed ne povas. Absurdo estas nekomprenebla... ploro.gif

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 12:26:34 Ngày 14 tháng 12 năm 2011

bildo:
darkweasel:
vi ŝajne ne volas kompreni...
Mi volas, sed ne povas. Absurdo estas nekomprenebla... ploro.gif
Ĉu estas absurde, ke en ĉiu lingvo ekzistas kutimoj de la parolantoj, kiujn oni laŭeble provu sekvi por esti komprenata kaj ne rigardata strange?

Evidente ne ekzistas malpermeso de ci, sed simple pro la neuzateco ĝi estas neuzinda - kiel en ĉiu lingvo ĉio neuzata estas normale ankaŭ neuzinda.

bildo (Xem thông tin cá nhân) 14:30:08 Ngày 14 tháng 12 năm 2011

darkweasel:
Ĉu estas absurde, ke en ĉiu lingvo ekzistas kutimoj de la parolantoj, kiujn oni laŭeble provu sekvi por esti komprenata kaj ne rigardata strange?

Evidente ne ekzistas malpermeso de ci, sed simple pro la neuzateco ĝi estas neuzinda - kiel en ĉiu lingvo ĉio neuzata estas normale ankaŭ neuzinda.
Pardonu, darkweasel. Mi ne volis ofendi vin. Vere, mi tre tre ŝatas vin. rideto.gif

Quay lại