К содержанию

Kial uzado de pronomo ci estas konvena?

от Francisko1, 12 декабря 2011 г.

Сообщений: 14

Язык: Esperanto

Chainy (Показать профиль) 13 декабря 2011 г., 7:35:33

erinja:Mi ne voĉdonis en la enketo. Mi ne komprenis la demandon. Ĉu la signifo estas, "Ĉu estas ĝuste uzi la pronomon 'ci' por eviti konfuzon?"
Nu, mi komprenis la demandon tiel. Kaj tial mi respondis 'ne', ĉar mi estas kontraŭ la uzado de 'ci'.

mihxil (Показать профиль) 13 декабря 2011 г., 7:35:39

erinja:Mi ne komprenis la demandon.
Ironie, ĉu ne? Komencanto volas eviti konfuzojn per uzado de 'ci', sed dume ne sukcesis vortigi simplan demandon sen konfuzo. Eĉ malgraŭ tio ke en ĝi ne funkcias 'vi'.

Tjeri (Показать профиль) 13 декабря 2011 г., 10:36:06

Mi uzas esperantan ciumadon nur kun mia edzino kaj gefiloj... bedaŭrinde ili ne komprenas esperanton. rido.gif

Niamondo (Показать профиль) 13 декабря 2011 г., 11:58:07

Remus, mi ne komprenis vin tute, sed mi ja povas traduki la kastilian: "te digo que os vi ayer".

Наверх