הודעות: 39
שפה: Esperanto
sudanglo (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 10:53:46
Kaj ankaŭ, ĉu tedas vin la stranguloj kiuj volas diskutigi pri iu ŝatata planlingva projekto en Forumoj dediĉitaj al tiuj kiuj volas lerni Esperanton?
AlfRoland (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 10:55:54
sudanglo:Ĉu vi enuas je la diskutoj en la Forumoj pri 'plibonigoj' aŭ 'reformoj' de Esperanto fare de komencantoj?JES!
Kaj ankaŭ, ĉu tedas vin la stranguloj kiuj volas diskutigi pri iu ŝatata planlingva projekto en Forumoj dediĉitaj al tiuj kiuj volas lerni Esperanton?
Greedn (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 11:16:22
hebda999 (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 11:34:11
mallumcavio (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 13:58:44
Mi opinias, ke estas normale, ke kiam oni komencas aŭ progresas, oni trovas ŝajnajn malperfektaĵojn de la lingvo. Tio okazas ĉar oni ne komprenas la lingvon kaj ĝian filozofion plenplene. Ni klarigu tion al la komencantoj.
Verŝajne kelkaj lernantoj ne volas lerni Esperanton, ili volas esti kvazaŭ Zamenhofaj geherooj, la plibonigontoj de la lingvo.
Ni, la lernantoj, komprenu ke "lernu!" estas por lerni, ne por famosiĝi.
(Korektaĵoj estas bonvenaj)
darkweasel (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 14:35:25
sudanglo:Ĉu vi enuas je la diskutoj en la Forumoj pri 'plibonigoj' aŭ 'reformoj' de Esperanto fare de komencantoj?jes.
kontraŭe diskutoj pri aliaj planlingvoj min tute ne ĝenas, se ili okazas en la ĝusta loko.
sudanglo (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 15:01:58
darkweasel (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 15:03:59
sudanglo:Precize! En la ĝusta loko= la forumparto "pri aliaj lingvoj".
tommjames (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 15:25:48
Eble mi estas nur mensfermita konservemulo, sed nuntempe pli ĝenas min tiuj kiuj emas paroli kaj antaŭenigi sian propran specon de Esperanto, kun dubinda uzo de nekutimaj vortoj/esprimoj, en ia vana klopodo porti pli da "logiko" al la lingvo. Esperanto jam funkcias tutsufiĉe bone de pli ol 100 jaroj. Estas vante trudi siajn personajn preferojn al lingvo kiu havas siajn proprajn evoluintajn normojn kaj karakteron. Bedaŭrinde faras tion ofte spertuloj, ne nur komencantoj, do estas iom malpli facile (kaj pli tede) refuti la kondutaĉon.
Sed mi ne pensas ke parolado pri aliaj lingvoj estas necese stranga en esperantejo, kvankam tio estas sendube en la malĝusta loko. Nek mi volus nomi certajn personojn strangaj, eĉ se tion mi iam konkludas.
mihxil (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 16:12:39
sudanglo:Ĉu vi enuas je la diskutoj en la Forumoj pri 'plibonigoj' aŭ 'reformoj' de Esperanto fare de komencantoj?Ne.
sudanglo:Kaj ankaŭ, ĉu tedas vin la stranguloj kiuj volas diskutigi pri iu ŝatata planlingva projekto en Forumoj dediĉitaj al tiuj kiuj volas lerni Esperanton?Nek.
Mi pensas ke estas laŭdinde ke oni klopodas rigardi sian novan hobion iom kritike. Ja, foje estas iom naive, kaj tio eble iomete ĝenas, sed baze mi ne kontraŭas ke komencantoj iomete cerbumas ĉu ĉio ja vere estas tiom perfekte kiel kelkaj sugestus.