目次へ

Ĉu vi enuas je ..

sudanglo,2011年12月16日の

メッセージ: 39

言語: Esperanto

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年12月16日 10:53:46

Ĉu vi enuas je la diskutoj en la Forumoj pri 'plibonigoj' aŭ 'reformoj' de Esperanto fare de komencantoj?

Kaj ankaŭ, ĉu tedas vin la stranguloj kiuj volas diskutigi pri iu ŝatata planlingva projekto en Forumoj dediĉitaj al tiuj kiuj volas lerni Esperanton?

AlfRoland (プロフィールを表示) 2011年12月16日 10:55:54

sudanglo:Ĉu vi enuas je la diskutoj en la Forumoj pri 'plibonigoj' aŭ 'reformoj' de Esperanto fare de komencantoj?

Kaj ankaŭ, ĉu tedas vin la stranguloj kiuj volas diskutigi pri iu ŝatata planlingva projekto en Forumoj dediĉitaj al tiuj kiuj volas lerni Esperanton?
JES!

Greedn (プロフィールを表示) 2011年12月16日 11:16:22

..kaj je rakontoj pri morto de Eo aŭ ke Eo estas faŝista lingvo

hebda999 (プロフィールを表示) 2011年12月16日 11:34:11

La problemo estas pli profunda - ĉar Esperanto ne apartenas al iu nacio, oni penasas, ke ĝi povas esti reformita, ke ĝi mankas ion. Certe tiu vidpunkto estas erara - la plimulto da esperantistaro ne permesos tiujn ĉi reformaĉojn de la komencantoj.

mallumcavio (プロフィールを表示) 2011年12月16日 13:58:44

Tute jes. Mi ja enuas pri tio.

Mi opinias, ke estas normale, ke kiam oni komencas aŭ progresas, oni trovas ŝajnajn malperfektaĵojn de la lingvo. Tio okazas ĉar oni ne komprenas la lingvon kaj ĝian filozofion plenplene. Ni klarigu tion al la komencantoj.

Verŝajne kelkaj lernantoj ne volas lerni Esperanton, ili volas esti kvazaŭ Zamenhofaj geherooj, la plibonigontoj de la lingvo.

Ni, la lernantoj, komprenu ke "lernu!" estas por lerni, ne por famosiĝi.

(Korektaĵoj estas bonvenaj)

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年12月16日 14:35:25

sudanglo:Ĉu vi enuas je la diskutoj en la Forumoj pri 'plibonigoj' aŭ 'reformoj' de Esperanto fare de komencantoj?
jes.

kontraŭe diskutoj pri aliaj planlingvoj min tute ne ĝenas, se ili okazas en la ĝusta loko.

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年12月16日 15:01:58

Precize! En la ĝusta loko

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年12月16日 15:03:59

sudanglo:Precize! En la ĝusta loko
= la forumparto "pri aliaj lingvoj".

tommjames (プロフィールを表示) 2011年12月16日 15:25:48

Jes dirus ankaŭ mi se mi plu legadus tiajn senutilajn diskutojn. Sed mi lernis aŭtomate preterrigardi ilin, do de ili mi ne plu enuiĝas, dankinde.

Eble mi estas nur mensfermita konservemulo, sed nuntempe pli ĝenas min tiuj kiuj emas paroli kaj antaŭenigi sian propran specon de Esperanto, kun dubinda uzo de nekutimaj vortoj/esprimoj, en ia vana klopodo porti pli da "logiko" al la lingvo. Esperanto jam funkcias tutsufiĉe bone de pli ol 100 jaroj. Estas vante trudi siajn personajn preferojn al lingvo kiu havas siajn proprajn evoluintajn normojn kaj karakteron. Bedaŭrinde faras tion ofte spertuloj, ne nur komencantoj, do estas iom malpli facile (kaj pli tede) refuti la kondutaĉon.

Sed mi ne pensas ke parolado pri aliaj lingvoj estas necese stranga en esperantejo, kvankam tio estas sendube en la malĝusta loko. Nek mi volus nomi certajn personojn strangaj, eĉ se tion mi iam konkludas. rideto.gif

mihxil (プロフィールを表示) 2011年12月16日 16:12:39

sudanglo:Ĉu vi enuas je la diskutoj en la Forumoj pri 'plibonigoj' aŭ 'reformoj' de Esperanto fare de komencantoj?
Ne.

sudanglo:Kaj ankaŭ, ĉu tedas vin la stranguloj kiuj volas diskutigi pri iu ŝatata planlingva projekto en Forumoj dediĉitaj al tiuj kiuj volas lerni Esperanton?
Nek.

Mi pensas ke estas laŭdinde ke oni klopodas rigardi sian novan hobion iom kritike. Ja, foje estas iom naive, kaj tio eble iomete ĝenas, sed baze mi ne kontraŭas ke komencantoj iomete cerbumas ĉu ĉio ja vere estas tiom perfekte kiel kelkaj sugestus.

先頭にもどる